Movado

La movado en kaj ekster Iberio

Moia (Barcelono).- La Unua Esperantista Rendevuo okazos la 29an de Septembro en Moia (Barcelono). Tre interesa Programo jam estas preta: Malfermo de LIbro-Servo kaj Video-Servo. Prelego de Luis Serano kaj Salvador Aragay. Informado pri U.K. en Valencio fare de Aŭgusto Casquero. Inaŭguro de strato al samideano "Ramón Molera, Profesor de Esperanto". Tipaj dancoj, ktp. Aliĝoj al: Unua Esperantista Rendevuo.- Apartat 23484. 08080-BARCELONA.
******          ******          ******
Pardubice.- Esperantista klubo MovadoZK TESLA de Pardubice, Ĉekoslovakio, aranĝos letervesperon la 30an de Oktobro 1991 kaj atendas salutojn el tuta mondo. Ĉiuj salutontoj ricevos koloran bildkarton de urbo Pardubice. Eble korespondi kun gelernantoj de 12 j. ĝis 70 j. Salutleterojn aŭ bondezirkartojn bonvolu adresi al klubano: Pavel Nechvile, Fügnerova 233.533 51 Pardubice-Rosice. Ĉeĥoslovakio.
******          ******          ******

Albanio.-Laŭ "Eta Gazeto" informas, la 11an de marto 1991 estis oficiale fondita Albana Esperanto/Ligo kun 192 membroj. Ĝia Prezidanto fariĝis Gaur Muĉo.
Ni deziras al la noba esperantista asocio grandan sukceson!
******          ******          ******
Franca Komisiono de Verdulaj/Esperantistoj por la promocio de la lingvo Esperanto.-
Al Verdulaj esperantistoj kaj simpatiantoj: en Novembro 1989 dum la kongreso okazinta en Marsejlo (Francio), nia propedeŭtika lingvo estis balote elektita kiel unu el la laborlingvoj de la verdularo. La 24an de Februaro 1991 en Liono (Francio), okazis la Tria kunveno de la francaj verdulaj esperantistoj. Unu el la decidoj estas peti  vian helpon... Internacia Kongreso de la Eŭropaj Verdaj partioj okazis dum la unuaj tagoj de Junio 1991 en Zurich. Bonvolu insiste peti la uzadon de Esperanto ĝis atingo de la celo: Partido Verde: apartado, 53161 28080-MADRID.


Kajero 11ª ~ En PDF (paĝo 18ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo