(*) KASIDO PRI LA ZENITA AMO.-
Min nutras via voĉo, via buŝo,
arda granato amdelire disfendita
kaskadas animtremoj, ridetoj, galaksioj,
trilaro ĝust-akorda
kun citroj kaj liutoj; milde rojas
la dolĉa ruĝa vin' el via lango.
Min nutras via helo. Glimas amo.
La amo estas brilo
Venusa.
La amo estas blanko
nimfea.
La amo estas pura inkandesko: vi: la lumo
la lumo kardinala
donanta al la steloj sian sencon.
La lumo estas vi:
ajna lumero trovas
en vi sian devenon:
tenebroj vaporiĝas
tanĝante vian randon: karmezinaj
de dura batalado
kontraŭ kalcitraj ombroj, ja la bekoj
de la du blankaj turtoj viabrustaj
tunelojn sunajn fosas en la nokto.
Min nutras viaj lipoj. La papava
fluido el iliaj
trepidaj flugilsvingoj ĉe kisado
jam iĝis nepra
mana' por mia sango.
Min nutras via gaza okulparo
-kvieto kaj lazuro-,
en kiun la ĉielo sin resumis...
Kaj ni kuŝas
sur kalendula lito, kunvenkitaj
en ama lukto, fol' aŭ kalenturo.
Nur vin domaĝas mi en ĉi ekstazo,
en ĉi safira
ĝardeno mosk-odora.
Sed kiu merlopredus vian voĉon?
Kiel la lumo povus estingiĝi?
Kies pokalo ŝtelus la efluvon
el viaj puncaj lipoj?
Kiu gazelo, kiu neĝa birdo
ensorbus la mielon
el viaj pupil-stavoj,
kie sin banas nuda mia juno?
Tuj aperos
verŝisto nin regali
per ora vino, kantoj kaj poemoj.
Sensu
la tiklon de l' bobeloj gorĝe. Drinku
ni kune, ĝis la luno dissolviĝos
en niaj glasoj. Poste ni revenu
al ni ama, ĝis plorĝemoj ĝua
duelo, kiu ĉiam nin kunvenkas.
Miguel Fernández Martín
*************** **************************** *************
20-jara korea esperantistino studanta en Universitato deziras korespondi kun hispanaj junuloj pri HIspanio. Adreso: CHAE Kyounghee, 108-11, Nokyangdong. Uijungbu 480-120-KOREA.