Humuro

Bonvolu ridi... sed ne tro!

Inteligenta hundo.-

Junulo intencas okupi laborpostenon ĉe butiko. La mastro klarigas al li la aferon: -Vi okupos la postenon kiel vendisto, nur se vi kapablas vendi ĉion restantan-

Post kelkaj tagoj la mastro gratulas la novan vendiston:
Pajaco -Estas mirinde! Mi ne komprenas kiel iu kuraĝis aĉeti la aĉan verdan-flavan mantelon!-
-Sinjoro, la kliento foriris tre kontenta, tamen la hundo de la blindulo volis mordi min!-

*******          *******          *******

Pri psikiatra reago.-
Malsanulo vizitas psikiatron kaj tiu ĉi, komplezeme, akceptas lin ĉe la sojlo de la konsultejo kaj ĝentile lin demandas:
-Kio okazas al vi?, kiu estas via problemo?-
-Doktoro, mi multe suferas, mia problemo temas pri disduiĝo de la personeco-
-Ho mia amiko, sed tio ne estas ja grava malsano!- diras la doktoro kun optimisma mieno; -eniru en mian konsultejon, mia kara, kaj ni konversacios kvarope!-

*******          *******          *******

Inter troemuloj.-

Tri kamparanoj babilas pri siaj respektivaj hundoj. La unua diras: -mia hundo estas tiel inteligenta, ke ĝi zorgas pri mia ŝafaro tiel bone kiel mi mem!-
La dua, laŭdante sian ĉasjundon, kiu intencas superi la antaŭan dialoganton kaj emfaze ekkrias: -ho mia hundo, ĝi kapablas pafi kaj ĉiam trafas!-
La tria, kun granda imagokapablo, intencas persvadi la aliajn pri la nesupereblaj kapabloj de sia hundo, montras miendolora kaj ilin diras: -mirinda hundo estis la mia, bedaŭrinde ĝi mortis elektrokutita!-
   Ambaŭ amikoj reagis tuj kaj demandis lin duope:
-ĉu eble pro fulmo?-
-Ho, tute ne, ĝi estis riparanta mian televidarapaton!-

*******          *******          *******

Insista peto.-

Estis noktomezo. Gasto telefonas al la hoteloakceptejo:
-Pardonu, sinjorino, je kiom, kioma hooro oni malfermas la trinkeejon?-
-Je la naŭa matene, sinjoro-.

Tri horojn poste insistas la sama gasto: -Hip! Sinjooorino, je kiooooma hoooro oni... malfermmmas la trinkeeejon?-
-Sinjoro, mi jam diris al vi ke oni malfermas je la naŭa matene!, kial vi insistas pri tio?-
-Proooo tio keee mi reeestis enfeermitaaa en la trinkeeejo!-

*******          *******          *******

sama

Trafa plendo.- Viro ploris apud tombo, dirante:
-Kial vi mortis? Ha, kia ĉagreno!-
   Vidante tion, demandis preterpasanto:
-Amata parenco, ĉu ne?
-Ho, ne, la unua edzo de mia edzino!-

Maria Fernanda.

Kajero 11ª ~ En PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo