La 10an de Majo forpasis proksime de Montpellier, Francio, Germinal Gracia, liberecana aktivulo, aŭtoro de pli ol 30 libroj pri sociaj aferoj kaj pri vojaĝoj. Li verkis sub la pseŭdonomo Victor Garcia.
Germinal naskiĝis en Barcelono en 1919. Kiam la intercivitana hispana milito eksplodis, li estis ankoraŭ juna knabo sed socie konscia. Revema idealisto, li estis kunfondinto de la kultura grupo "Los Quijotes", tre oportuna nomo kiu esprimas la celojn kaj sopirojn de la tiuepoka junularo. Ja veraj Kiĥotoj ili estis... Li lernis Esperanton dum la militaj jaroj kaj ĝis la fino de sia vivo li restis fidela al la principoj de la internacia lingvo, kiun li ofte menciis en siaj verkoj. Kiel multaj samsortanoj, je la fino de la milito li fuĝis al Francio, kie dum jaroj li spertis la amaran vivon en la francaj koncentrejoj. Ni vidis lin denove en 1944 aktive partoprenanta en la medioj de hispanaj ekzilitoj.
Senlaca aŭtodidiakto kaj energiplena, li estis unu el la teamo kiu eldonis "Senŝtatano"-n. Iom poste li translokiĝis al Venezuelo kaj vojaĝis al pluraj landoj kiel moderna nomado. Dum siaj vojaĝoj li elfunde esploris la kutimojn de la diversaj popoloj kiujn li kontaktis. Same kiel Elizeo Reclus, kiun li admiris, Germinal sciis observi kaj kapti la esencon de tio, kion li vidis. En 1959 li troviĝis en Japanio, kie dum pluraj monatoj li estis la gasto de la konata japana esperantisto Taiji Ŭamaga, kiu tradukis en Esperanton el la ĉina "Tao-Te-King" de la fama ĉina filozofo Lao-Ce. Resulto de la spertoj akiritaj dum tiu vojaĝo estis la libro "El Japón Hoy". Sinsekve, danke al siaj vojaĝspertoj, li aperigis "América Hoy", "Escarceos sobre China", "Coordenadas andariegas", "La sabiduría Oriental", "Kotuku, Osugi y Yamaga", "La Incógnita de Indoamérica" kaj multajn aliajn librojn. Notinde estas la fakto ke li verkis sobre kaj objektive.
En 1988 li komencis havi gravajn sanproblemojn: temis pri leŭkemio. Tamen li ne ĉesigis sian literaturan agadon kaj en la jaro 1989 li aperigis 550-paĝan verkon "Antología del anarcosindicalismo". Lastan leteron de li mi ricevis en marto de 1991. En ĝi li menciis, ke li devis enhospitaliĝi denove por simpla sankontrolo post plurmonata severa terapia kuracado. Sed li restis tre optimisma rilate la estontecon kaj daŭre pretigis materialon por aperontaj biografiaj verkoj pri Kropotkin kaj Diego Aband de Santillán. En tiuj lasta letero, interalie, li skribis: "...mi povas aldoni, ke la moralo estas fiksita al rozkoloraj horizontoj". Bedaŭrinde, por li kaj ĉiuj liaj amikoj, la horizontoj nebule nigriĝis.
Germinal, kara frato, ripozu pace!