Recenzo

Komentoj pri "La verda libro"

de Muamaro la Gadafio. (*)

Ĉi tiu libro, kiel "La Sankta Biblio" kaj "La nobla Korano", ĝia Moro.titolo estas pli konata ol ĝia enhavo. Mi legis ĝin kaj trovis, ke ĝi povas esti tiel atentinda kaj efike revolucia kiel la ĉefverkoj de Kartezio, Kantio, Darvino aŭ Markso. Tamen mi agnosku, ke ĝia karaktero estas pli manifesteska ol enciklopedia, kaj ke ĝiaj 136 paĝoj (en hispana eldono) povus fariĝi nenombreblaj per klarigaj komentarioj. Sed mi ne faros tion, kion eble la aŭtoro mem -aŭ aliaj- jam faris aŭ entreprenis. Mi nur prezentos koncizajn notojn pri la enhavo post supraĵa legado.


"La Verda Libro" konsistas el tri partoj:

  1. La solvo de la problemo pri demokratio.- La Popola Povo-.
  2. La solvo de la ekonomia problemo. -La Socialismo-.
  3. La socia fundamento de la Tria Universala Teorio.

Unue, mi klarigu, ke la Tria Universala Teorio (T.UT) estas nomo de mondkoncepto eksplikata en tiu verko. Provizore sufiĉu scii, ke ĝia "peljo" estas la naturo. Kion ni komprenu per tiu vorto, ni vidos poste.

La unua parto supozigas, ke nur demokratio estas konsiderinda; ĉiuj homoj havas samajn rajtojn (laŭnature, ĉar privilegioj estas home faritaj), do ĉiu rajtas regi sin.

Gadafio kritikas la tradician religion de demokratioj kiel falsan: ĉe ĝi popolo ne regas sin mem, sed registaro pretendas reprezenti la popolon, dum neniu rajtas reprezenti aliajn. Laŭ li, reprezenti estas mensogi; intereso de parto ne koincidas kun tiu de tutaĵo.

Li prezentas jenan solvon: asembleajn kunvenojn, en kiuj koncernatoj decidas pri siaj aferoj kaj nur pri siaj.

En la fino, tamen, realisma Gadafio akceptas (ŝajnas, ke amare), ke la praktiko altrudas regadon far la fortuloj.

En la dua parto ni trovas, ke la decida fonto de ekonomiaj problemoj estas ekzisto de salajroj; ĉi tiuj implicas ekspluatadon, forvendon de propra libero. La solvo al la sistemo de dungado estas kunlaborado. Ĉiuj rajtas konsumi riĉaĵojn laŭbezone. Kaj tio produktita apartenas al ĉiuj, aŭ almenaŭ al la produktintoj. Kaj produktinto estas ĉiu kunlaborinto. Ĉe tio komenciĝas ŝanas nekongruaĵoj.

Servado ne estas konsiderata kiel libera laboro, do ne kiel kunlaboro ĉe produktado. Sed tamen tio restas denove klara, kiam sciiĝas, ke la natura ordo postulas, ke ĉiu zorgu pri si mem, pri sia hejmo, pri siaj ideoj, kiel fakte okazas en libera naturo. Tamen kongruecon de plia aserto mi ankoraŭ ne kaptis. La aŭtoro skribas, ke eblas malsama riĉeco ĉe plenumantoj de publika servo. Do ŝajne ekzistas parto de la socio, pro kiu ne validas la regulo "pli ol sufiĉe estas trompe. Sed Gadafio mem diras, ke profiti sian kapablon, lerton  aŭ alies handikapon por alpreni pli grandan porcion de la komunaj riĉaĵoj-havaĵoj estas kiel ŝteli. Certe do mankas eksplika klarigo de la menciita aserto.

La tria parto prezentas profilon de la T.U.T. Mi ne scias la devenon de tiu esprimo; nur supozas, ke ĝi probable celas trian vojon interkapitalismo kaj komunismo. Sed atentu! Tio tute ne pensigu vin pri diktatorecaj reĝimoj, nazioj kaj faŝistoj. La araba socio -el kiu fontas nepre, malgraŭ eventualaj ĉiudirektaj... influoj, la persono kaj menso de Gadafio- havas alian strukturon ol okcidenta Eŭropo aŭ aliaj luliloj de diktatoroj; sekve ĝiaj produktoj povas ne simili al tiuj de ni konataj.

La verkinto prezentas insekve kaj preskaŭ ĉenere bazon, sekvojn kaj konsekvencan parton de la tiel nomebla superstrukturo de la T.U.T., tio estas, de mondo en natura ordo.

Ekzistas unu natura strukturo aŭ ordo en la homa socio. Ĝi konsistas el jenaj unuoj, de pli al malpli kungluiĝemaj; individuo, familio, tribo, nacio, homaro. Harmonio povas regi, se oni atentas komunajn interesojn. La naciajn malplimultojn li konceptas kiel malglataĵojn trudatajn de kontraŭnaturaj homaj agoj.

Ankaŭ ekzistas same naturaj roloj de viroj kaj virinoj, malhelpataj nur de kontraŭnaturaj trudoj. Ekzemple, viro devus produkti dum virino zorgas la hejmon, ĉar tia labordivido estas la plej konforma al ilies fiziologioj. Se ne okazus tiele, la kaŭzo estus salajrosklaveco, kiu forprenas la produktaĵon de la produktanto. Tamen, la aŭtoro asertas, la naturo altrudus sin reage

La natura ordo certigas, ke, post la flavuloj kaj blankuloj, la nigruloj regados la mondon kompense al sia antaŭa subpremiteco.

Natura estas ankaŭ la rajto lerni, kiun severe limigas la devigaj lernobjektoj: ĉiu elektu tute libere. Temas pri la rajto scii kaj pri la rajto elekti.

Esperantistojn verŝajne interesos liaj pensoj prilingvaj. Li opinias la alprenon aŭ aperon de un ulingvo por la homaro -rememoru la moton de Ŝlejero: Menade bal, püki bal-, ke ĝi estas dezirinda kaj opazos poiome (sed kiele?) Li diras, ke ĝi devas esti heredata, se ĝi transdonu ĉiajn kulturajn valorojn kaj se ĝi estu esprime tiel suka kiel la nunaj heredataj lingvoj. MI atentigu ĉi tie, laŭ nia sperto, ke senti lingvon povas precipe nekonstantaj uzantoj, la sukon de lingvo sentas (antaŭ ol analizi) plej subtile kaj detale ĉiutagaj, prefere ekskluzivaj uzantoj, kiuj tuj rekonas la etoson de difinitaj lingvouzoj. Mi plej ŝatis lian pritrakton de spektakloj. Gadafio distingas individuajn disde kolektivaj homaj agoj. Manĝi, Preĝi, ĝui klimatizadon kaj similaj estas jen individue, hen plurope efektivigataj. Laŭ li , estas absolute stulte spekti, ke unu aŭ pluraj personoj faras ion (krom por lerni). Oni mem faru. Se ne, oni ne spektu: nur stultulo rigardus alian manĝi aŭ preĝi aŭ... Same pri sporto. Aŭ por rajdado: nur nekapabluloj spektas anstataŭ partopreni, kaj tia nekapablo estas bedaŭrinda. Ĉiu deziranta lerni rajdi devus lerni sen pliaj nuntemapaj problemoj malhelpaj.

Ankaŭ la teatron li ne trovas serioza. Ĝi estas nur por tiuj ne sciantaj vivi, malseriozaj pri sia vivo, klaĉemaj (la aŭtoro ŝajne suponzas, ke ĉiuj atentas la seriozigajn flankojn de sia vivo).

La luktojn li lokas en la vivo de homaj oferoj, dueloj kaj similaj kiel sovaĝajn, ne civilizitajn kondutojn. Imageble, lia sinteno antaŭ taŭroludoj estus jena: se oni buĉu taŭron por manĝo, oni buĉu ĝin sen pliaj  trompaj ŝercoj kaj torturoj, kaj malmankas la sangavidaj spektantoj. Se oni amuziĝu, mense sana persono povas certe trovi aliajn pli naturajn manierojn kun aŭ sen bestoj.

Fine, Gadafio laŭdas la vivostilon de beduenoj, harditaj de malfacila vivo en la dezerto, kiu aprecigas al ili naturan sintenon, normalecon en ĉiuj flanko de la vivo. Ekzemple, beduenoj malatentas spektaklojn kiel sensencajn; ili mem festas kaj ekzerciĝas laŭbezone kaj propravole. Jen modello de naturaj homoj kaj homaro.

Nu, per tio vi ne havas kompletan bildon pri "La Verda Libro", tiom malpli pri la T.U.T kaj eĉ malpli pri la realo en Libio. Por tio vi devus mem priesplori.

Rikardo F.A.R

(*) Muamaro la Gadafio (Mu'ammar al -Kaííâfi)


Kajero 11ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo