LA SENDANKA SERPENTO
Estis foje serpento kiu, serĉante konvenan lokon por ripozi, rampis sub
rokon. Poste, kiam ĝi decidis forlasi la kaŝejon, ĝi konstatis, ke neniel
eblas al ĝi elrampi. Tial, ĝi petis helpon de viro preterpasanta sur la
apuda vojo.
—He, bona viro! Helpu min elrampi. —
Longe strebis la viro ĝis, fine, li sukcesis levi la rokon. Tiam,
trovante sin libera kaj ekster danĝero, la serpento diris: Nun mi
formanĝos vin, ĉar mi malsatas.
—Ĉu vi formanĝos min malgraŭ, ke mi vin savis?—diris la viro iom
surprizita.
—Ĉu tio mirigas vin? Ĉu vere vi ne scias, ke en ĉi mondo oni pagas
malbonon po bono?— Ni demandos la tri unuajn bestojn, kiujn ni renkontos,
kaj, se ili min pravigas, mi voros vin.
Baldaŭ ili ekvidis tristan kaj maljunan hundon, kiun la serpento
demandis:
—Ĉu ne vere, Hundo, ke en la mondo oni pagas malbonon pro bono?—
—Jes ja, ĝuste tio okazis al mi. Dum mi estis juna kaj forta kaj taŭgis
por la ĉasado, ne mankis al mi manĝo kaj neniam mi dormis subĉiele. Tamen
nun oni elpelis min kike.
Iom poste, la viro kaj la serpento renkontis ĉevalon. La serpento diris
al ĝi:
—Ĉu ne vere, Ĉevalo, ke en la mondo oni pagas malbonon po bono?
—Vere tiel okazis al mi. Dum mi estis juna kaj forta kaj galopis kiel
vento, mia rako plenis de fojno. Tamen nun, kiam mi estas maljuna kaj
lama, oni elpelis min per batoj el la stalo —respondis la ĉevalo—.
Post ne tro longa irado, la konsternita viro kaj la manĝavida serpento
renkontis vulpinon, al kiu la rampulo faris ankaŭ la saman demandon:
—Ĉu ne vere, Vulpino, ke en la mondo oni pagas malbonon po bono?—
—Kial vi diras tion?— respondis la vulpino.
—Nu, ĉar ĉi homo helpis min elrampi el sub roko, kaj nun mi volas formanĝi
lin. Ĉu mi pravas?—
—Ni ekzamenu, kiel tio okazis— diris la vulpino—.
Irante returne, ili tri alvenis ĉe la roko, sub kiun la serpento, por ke
la vulpino kosntatu, kiel okazis ĉio. Tiam la vulpino diris al la viro:
—Nun frakasu al ĝi la kapon, ke ĝi mortu ĉar sendanka.
Kaj la viro tiel faris.
Liven Dek
Miguel Fernández Martín