Antaŭ kelkaj semanoj, mi legis artikolon de kelkaj komunistoj, kiuj decidis...., resti komunistoj. Meritoplena decido, ĝuste, kiam ondo da da malprestiĝo akcelas la renverson de mujltenombraj komunistaj partioj same en Oriento kiel en Okcidento. Tamen, oni povus konsideri la decidon trafa, se temus pri fideleco al idearo laborista, al idealo celanta plibonigon de la socio per sistemo kontraŭkapitalisma, se la celo de tiuj, kiuj decidis resti komunistoj kohere kun siaj originoj, montrus sian fidelecon elvokante purajn principojn socialismajn kaj esprimus firman reagon kontraŭ tiuj, kiuj je la nomo de la laboristaro prokolamis socialisman reĝimon kaj fakte starigis totalisman ŝtaton, tiranion neekskuzeblan, reĝimon pli regreseman ol tiu reganta en landouj kun kapitalisĝmaj formuloj.
Sed verŝajne ne, la aŭtoro de la artikolo, anstataŭ analizi la propran erarojn de la pasinta etapo kaj skizi per novaj programoj kaj renovigo de ideoj kiel superi la fiaskon ekonomian kaj politikan, kiel prezenti novan mesaĝon al la laborista klaso kaj kuraĝigi ĝin al modernaj sociaj konkeroj, li okupiĝas ataki tiujn homojn antaŭe apartenantajn al lia sama formacio, ĉar ili forlasis la partion. Li nomas tiujn homojn "perfiduloj" kaj "kameleonoj", sed evidente, la verkinto de la artikolo forgesis, ke nek tiuj "kameleonoj", nek la plej firmaj "fideluloj" al tiuj reĝimoj, povis libere esprimi sian politikan opinion en siaj respektivaj landoj, kaj eĉ malpli, ataki la ĉiopovajn burokratojn sen danĝero perdi la vivon. Mi ne malkovras perfidon, kiam iu ajn estas devigata akcepti ion perforte. Eble, estus pli justa diri, ke la perfido kuŝis ĝuste en tiuj homoj, kiuj, en la nomo de la laborista klaso, promesis starigi sistemon politikan favoran al a laboristaj interesoj kaj tamen en la realo kreis reĝimojn, kie kunvivado por la laboristoj estis vera infero: sen digna loĝejo familia, sen la minimumaj rajtoj por libere esprimi proprajn opiniojn, sen respekto al la propra kulturo, identeco kaj homaj rajtoj de la individuo... Kiom da sen mi devus skribi por profili la portreton de la primitiva socisistemo kreita por la "ĝuo" de la laboristoj? Kiu perfidis kiujn?
Amikoj komunistoj, kun sincera koro mi gratulas tiujn el vi, kiuj decidis resti komunistoj, ĉar ili ankoraŭ estas pretaj batali pro sociaj konkeroj de la laboristaro. La batalo ne finiĝis kaj vi estas bonvenaj al niaj laboristaj vicoj, sed, kompreneble, neniu el vi povas aprobi la konduton de tiuj, kiuj, ne gravas sub kia titolo, starigis tiranismon, malrespektis la homajn rajtojn de la individuoj kaj la fundamentajn liberojn.
La artikolo denove eraras, kiam ĝi proklamas "la rikolton da fiaskoj de kapitalisma socio". Kamarado, ne ekistas kapitalisma socio, ĉar socio estas "tuto da homoj kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj rimedoj", kio tute simple signifas, ke socio estas vi, kaj mi, kaj la ceteraj, do nek vi kaj tute certe ankaŭ ne mi estas klapitalistoj. Ekzistas kapitalismo politika reĝimon, konsistanta en la ekonomika privata ekspluatado de la produktrimedoj, sed kontraŭ sistemo bataladas la laboristoj de antaŭ jarcentoj, kaj nei la laboristajn konkerojn estas nei la progreson de la homaro.
Ekzistas ankoraŭ alia grava elemento, motivo sufiĉa por nia maltrankviligo, kiun mi volas komenti kiel devenantan de diktaturaj politikoj, kies gravecdon neniu el ni devas ignori: temas pri la naciismoj. La erara politiko pri neagnosko de la kulturo kaj propraj karakterizoj de la popoloj de Orient-Eŭropo, generis naciismajn reagojn agresemajn, malfacile kontroleblajn en tiu ĉi momento. La fenomeno ne estas stranga por ni, ĉar ankaŭ la hispana diktaturo generis similan reagon. Estas absolute necese agnoski la rajton de ĉiu popolo al sia kulturo kaj al respekto al ĝiaj originoj, sed samtempe oni devas eduki ilin pri la solvo de la prpraj problemoj, kiuj ne kuŝas en la arkaika kaj mezepoka sistemo de la naciismoj. La popoloj devas lerni la kunvivadon. Oni solvas neniun problemon per starigo de novaj landlimoj, novaj armeoj aŭ policoj. La naciismoj estas nigraj tuneloj sen eblaj eliroj. Estas la horo por renversi barojn, kunigi kolektivojn, konsenti pri komunaj politikoj, emfazi pri frataj interrilatoj solidaraj de ĉiuj popoloj... Militoj solvas ja nenion, naciismoj nur generas militojn kaj malamojn!
La leciono pri la falo kaj malprestiĝo de la porsocialismaj reĝimoj de Orient-Eŭropo devas esti, ke neniu popolo estonte konsentu pri la perdo, eĉ ne de parteto, de la fundamentaj liberoj kaj revoluciaj valoroj. Ne gravas sub kia preteksto. La sociaj konkeroj estas afero de laboristoj, ne de nacioj, kies interesoj neniam identiĝas. Gravas distingi tion.
Komunistoj aŭ ne, la laboristoj neniam devas perdi la perspektivon pri siaj liberoj, sociaj konkeroj kaj... pri paca homaro kiel futuro.
Antonio Marco Botella.