Beletro

El la hispana klasika beletro:
Fernando de Herrera

Brila poeto jam nomita de siaj samtempuloj "la dia". Naskiĝinta en Seviljo, kie li ĉiam loĝis, li dediĉis sian tutan vivon al studado kaj al poezio. Prave oni rigardas lin kiel la plej fidelan reprezentanton de la Sevilja skolo, ĉar li sciis esprimi kiel neniu alia de ia epoko, la esencajn karakterizojn de la poezia esprimo andaluza: lumon, muzikon kaj koloron.

Liaj erotika poemo-kanzonoj, elegioj, sonetoj pritraktas ĉiam amajn temojn, kiujn li idealigas, influita de sia platona amo al la grafino de Gelves, aperanta en liaj poemoj sub la nomoj: (1) Aŭro, Lumo, Fajro, Stelo, k.a. Jen soneto montranta la indikitajn karakterizojn:

Beletro.

Ruĝ-flava sun', brilanta kiel flamo,
vi purpurigas bele la ĉielon;
ĉu trovis vi sur ter' pli grandan belon
similan al la Lum' (1) de mia damo?

Tenera Aŭro (1), milda kiel amo,
freŝdona flug' havanta kiel celon
nin luli, kiam kovras mian helon
mallum', ĉu haroj vekis li da famo?

Luno, honoro, nokta, moŝta horo
da fajroj supre vagirantaj rave,
ĉu vi vin sentis inter tiuj Steloj? (1)

Purega Aŭro, Suno, flam' el oro
ĉu vi aŭskultis miajn plendojn prave
kaj vidis Lumon kun pli da krueloj?

Herrera uzas en sia poezio ĉiajn kultismajn rimedojn por esprimi poezion nevulgaran; por atingi tion li poluras la lingvon, uzas latinismojn kaj belajn metaforojn, serĉas muzikajn vivkolorajn efektojn, kies onomatopeajn akcentojn nuancas liaj versoj de sonora beleco. Resume, li celas kaj atingas la kreon de rafinita mondo regata de amo, kiel oni povas konstati en la sekvanta poemo:

Nur de okulo mildaj kaj serenaj
pleniĝas mia kor' kaj miaj pensoj,
nur pri beleco zorgas miaj sensoj
kaŭzo de miaj maltrankviloj ĝenaj.

Nur kaptas min ligon de amoj lenaj
al vent' ĵetitaj en orfaskaj densoj,
nur venas al mi el grandec' kompensoj
al la turment' kaj am' riĉig-kortrenaj.

Aŭskulti voĉon aŭ alian amon
mi tute ne intencas nek soiras,
ĉar ne ekzistas gloro li valora.

Se scius mi, ke perdi mian damon
signifas perdi ŝin se mi foriras
lasu min Di' sen amo tiom vera!

Poeto de la lirika amo kune kun aliaj rimarkindaj pripatriotismaj, li publikigis ankaŭ unu el la plej majstraj verkoj de tiu epoko pri la teorio de la beletra stilo. Kiel historiisto li ankaŭ elstaris: li estas aŭtoro de interesaj verkoj: "Laŭdo pri vivo kaj morto de Tomas Moro", "Rakonto pri la Cipra milito kaj batalo ĉe Lepanto", "Historio pri faktoj ĝis Karlo 5a", kaj aliaj.

Antonio Marco Botella  

*****                               *****                               *****             

(1) Aŭro (el la latina auram)= milda karesanta vento, Nomo de la filinoj de Eolo, kiu reprezentas la ventojn mildajn (ili aperas rajdantaj sur cignoj). En PIV: sensaĵo anoncante al malsanulo lian baldaŭan atakon de epilepsio, k.a.

Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 19ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo