Leteroj el niaj legantoj

KIU PRAVAS -ANTONIO AŬ EMILIJA?

Leginte la leteron titolitan "Stopu lavangon de pseŭdo-artikoloj" el la plumo de Antonio Alonso Núñez (Kajeroj el la Sudo, 8/1990, pĝ. 14-15), mi sentis nerezisteblan impulson respondi, ne kun la celo polemiki kontraŭ la estimata prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, sed por purigi la atmosferon de la fumo rezultanta el lia  fajreca atako kontraŭ mi kaj miaj verkoj. Unue, estas necese ĝustigi faktojn, kiuj povas misgvidi legantojn. S-ro Alonso grave misprezentas, kiam li skribas "Li hungaro" (pĝ. 14). Estas ja vaste sciate en Esperantujo, ke mi ne estas hungaro, sed usonano loĝanta en Hungario. Poste Alonso Núñez skribas pri miaj kritikoj: "ĉu ili estas pravaj aŭ ne". Per tiuj vortoj li ĵetas ombron da dubo sur la objektivan bazon de miaj analizoj de la Esperanto-Movado kaj ĝiaj anoj. Se ili havas atestaĵojn, ke mi iam falsis donitaĵojn aŭ fikcie priskribis historian okazintaĵon, kial li ne elpaŝis kun ĝustigaj informoj anstataŭ aludi pri malpraveco? Kun rilato al la specifaj plendoj de S-ro Alonso, mi povas nun informi lin, ke ne nur mi maltimas montri, ke la lingvouzo de la prezidanto de la Akademio de Esperanto ne estas perfekta kaj ke lastatempe ĝi estas karakterizita per francismoj. Ne nur mi taksis Tibor Sekelj kiel verdan revemulon, kiu elcerbigis pli da grandiozaj projektoj ol li kapablis kaj mem estas polemikulo, ĝis nun ne eligis eĉ pepeton por defendi sin. Kiu silentas, konsentas. Mi analizis ĉiujn aspektojn de la demando pri "ci/vi", inkluzive la sociologian fonon, sed bedaŭrinde, S-ro Antonio Alonso ne konas tiujn verkojn. Mi scivolas, ĉu li kapablas klarigi, kial "ci" neniam enradikiĝis en Esperanto. Fine, Alonso Núñez mi ne estas lingva geniulo. Kiel, do, li ne klarigas, ke miaj prilingvaj studaĵoj estis premiitaj en internaciaj konkursoj, kaj en la Akademio de Esperanto la plej aktiva sekcio estas tiu pri Ĝenerala Vortaro, kies direktoro mi estas? Ĉu li ne scias, ke miaj aŭtoritataj prilingvaj artikoloj estas cititaj fare de aliaj esperantologoj?

Nu, tiuspeca draste draŝanta opinio-esprimo, kiu venis de S-ro Alonso, ne estas unikaĵo. Kiu publikigas dekon da artikoloj ĉiumonate -ne nur "pseŭdoartikolojn" sed ankaŭ esperantologiajn kaj kulturhistoriajn eseojn, recenzojn, novelojn, teatraĵojn kaj ankaŭ leterojn al redakcioj- devas realece akcepti la fakton, ke ne povas okazi unuanime favora pritakso de ĉiuj verkoj. Venas laŭdoj kaj ankaŭ mallaŭdoj. Ĉi-lastaj pli oftas, ĉar homoj, kiuj ne toleras malsamajn opiniojn ĉe aliaj, aŭ kiuj estas supersentivaj pri honesta kritikado de fuŝaĵoj en la Esperanto-movado kaj mispaŝoj de movadanoj, provas balai la malpuraĵojn sub la tapiŝon kaj sufoki publikigon de la vero. Konata esperantisto, kiu okupiĝas profesie pri psikosociologia analizo de la Esperanta Lingvokomunumo, klarigis al mi, ke la kaŭzo de kalumniaj atakoj kontraŭ mi fontas el ronĝanta persona envio. Mi opinias lian diagnozon trafa, ĉar mi ne konas la mensan staton de tiuj hurlantaj "verdaj ŝakaloj".

S-ro Alonso Núñez proponas forĵeti miajn verkojn en paperkorbon. Mi malkonsilas al li sekvi tiun nemoralan procedon, ĉar neniu rajtas tiel trakti materialon, kiun eble aliaj volas legi. Pli racia konduto estas ne legi ĝuste tiujn pecojn, kies enhavo perturbas la spiritan ekvilibron de emocie ekscitebla leganto. Ne estas iu ajn kialo masokisme turmenti sin, ĉar, transturnante paĝojn de revuoj kaj gazetoj, oni certe trovos alispecajn legindaĵojn. Oni ne forgesu, ke "pri koloroj kaj doloroj, eĉ ne akordas la doktoroj" -kaj ankaŭ la redaktoroj. Mi jam informis la redaktoron de "Kajeroj", ke se por iu ajn kialo kontribuaĵo mia ne plaĉas al li, li simple resendu la manuskripton. Pli-malpli frue mi sukcesos aperigi ĝin en alia periodaĵo.

Kiel mi skribis ĉi-supre, kontraŭuloj pli ofte esprimas sin laŭtvoĉe kaj per leteroj privataj kaj publikaj, dum samopiniantoj ne sentas bezonon ekpreni plumon por defendi aŭtoron. Tamen, de tempo al tempo, inter la kraĉoj venas kisoj. Jen kiel skribas Emilja Lapenna en "Inter-Monato" (3/90, pĝ. 4): "Sinjoro Golden per sia senkompata kritikado aperanta en vere multaj esperantaj gazetoj, al pluraj ne estas simpatia. Homoj ŝatas laŭdojn, ne kritikojn, kion scias ĉiuj kritikistoj kaj recenzistoj. Sed sinjoro Golden preskaŭ senescepte en siaj kritikaj observoj pravas".

Jen demando por la legantoj de "Kajeroj": "Kiu pravas -Antonio aŭ Emilja?"

Bernard Golden            


Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 21ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo