Movado

La movado en kaj ekster Iberio

Sovet-Unio.- Tri junaj rusaj studentoj deziras labori en Hispanio dum unu, du, tri monatoj kiel manlaboristoj por praktiki la hispanan lingvon. Ili petas helpon al geesperantistoj por trovi entreprenon tiucele. Adreso: Dimitri Lisenko; ab. ja. 73.-u. Voljskij, 30. BOLGOGRADSKAJA obl. USSR. 404130.

******               ******               ******

Zaragozo.- ĈU ŜAK- ESTAS ŜOK'? Nepre ne!, se vi, amanto de ŝakludo koresponde, deziras praktiki internacian ludon per la internacia lingvo, kontraŭ ĉipa kotizo, aliĝu al EŜLI (Esperanta Ŝaka Ligo Internacia). Peranto en Hispanio: Miguel Angel Martín: Asín  y Palacios, 28-B, 7º A.- 50009 ZARAGOZA. Hispanio. DO ŜAK- ESTAS ŜIK'!

******               ******               ******

Malago.- Esperantaj Labortagoj.  Jen la ĝenerala titolo, per kiu A.E.U. (Andaluza Esperanto-Unuiĝo) invitas la esperantistaron partopreni serion da debatoj kaj aranĝoj disvolviĝontaj de la 7a ĝis la 13a de Oktobro 1991 en "Residencia Cristo Rey (Torokso, Malago) ĉirkaŭ la ĉeftemo "La varbado de esperantistoj". Kaj tial, ke laboro kaj ĝuado de la andaluzaj vidindaĵoj akordigeblas, ĉiuj havos la ŝancon turismi de la 7a ĝis la 10a. Pliajn informojn petu de: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Poŝtkesto 864.- 28080 MALAGA (Hispanio).

Movado

Sabadell.- En tiu ĉi urbo, diversaj societoj periode kutimas elekti sian kandidatinon por konkursi al la titolo "Pubilla de Sabadell", prioritate aljuĝata al fraŭlino, kiu laŭ la ĵuria kriterio posedas plej altan gradon de kulturaj dispozicioj. Tiucele, en Februaro de la nuna jaro, la loka Delegacio de la "Kultura Asocio Esperantista" (KAE) elektis la 18-jaran esperantistinon Montserrat Figueras Torres, universitatan studentinon "Publilla de l' Esperanto", kies foto aperas apud al ĉi tiu linioj.


Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 18ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo