Movado 

La movado en kaj ekster Iberio

Kongresos diversaj LEA-oj dum 1991.-

Ĝis nun jam venis al nia Redaktejo la anonco pri jenaj kongresoj de diversaj Laboristaj Asocioj:

En Barlasto, SAT en Britio (SATEB) organizas jarkonferencon okazontan de la 12a ĝis la 14a de Aprilo. Adreso de la organizanto: K/ino Ethel PRENT; 29, Farrance Road; Chadĝell Heath, ESSEĈ. RM 6, 6EB. Anglio.

En Amboise (Francio) dum la Pasko-festotagoj okazos la 46a Kongreso de SAT-Amikaro, de la 30a de Marto ĝis la 2a de Aprilo. La programo estas sufiĉe alloga, ne nur sub turisma kaj sporta vidpunktoj sed ankaŭ pri studo kaj laboro. Oni celas pritrakti kiel ĉeftemon "la ekologion de la Loiro-regiono". Interesatoj prefere petu informojn de nia k-do Marc NOULIN; Les Monts, 41360-LUNAŬ. Francio.

En La Laguna (Kanariaj Insuloj), de la 14a ĝis la 19a de Julio 1991 profitante samajn kongresajn tagojn de HEF,  oni okazigos la Ĝeneralan Asembleon de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE). La beleco de la insulo kaj la interesa tagordo de la Asembleo, jam vekis la atenton de multaj el niaj kamaradoj, kiuj ĝis nun ankoraŭ ne partoprenis en nia ĉiujara Renkontiĝo.

Fine, ni reanoncu la 64an Kongreson de SAT, okazontan en Bruselo-Ottignies-LLN, de la 27a de Julio ĝis la 2a de Aŭgusto 1991.

Ottignies LLN estas universitata urbeto dudek kilometrojn for de Bruselo, kie la kongresontoj eventuale loĝos ĝuante tre favorajn prezojn kaj specialan etoson por pace laboradi.

Valencio.- Junulara Iberia Tendaro.
Ni ricevis de la Prezidanto de HEJS kaj de la reprezentanto de "JUNA SUNO", ambaŭ reprezentantoj de la Junularaj Asocioj, la anoncon pri la organizado de Junulara Tendaro okazonta en la kampadejo "El Saler" (tre proksima al Valencio) de la 28a de Marto ĝis la 1ª de Aprilo 1991. La celo estas kunordigi la esperantistan aktivadon de la junularoj de la diversaj iberiaj regionoj/landoj. Bonvolu sendi viajn aliĝilojn aŭ peton de informoj al: "JUNA SUNO'; Gran Vía Fernando el Católico, 45.-3º. E-46008 VALENCIA, aŭ al Iñaki GAUNA; Domingo Beltran, 42./ 4º D. E-01012 GASTEIZ-VITORIA.

******                        ******                        ******

Sarajevo.- Oni serĉas Peranton.
"Jugoslavia Stelo", gazeto de Jugoslavia Esperanto Ligo serĉas peranton en HIspanio. Interesatoj bonvoluj sin turni al la eldonejo: ELBIH. D. Ozme 7/IV, 71000-SARAJEVO. Jugoslavio.

******                        ******                        ******
Kastelo Gresillon.
Ni ricevis de la Kulturdomo de Franclingvaj Esperantistoj, tre interesan programon pri la kulturaj aranĝoj kiujn ili organizas por 1991 en la kastelo Greésillon, de la 27a de Aprilo ĝis la 2a de Septembro 1991. Jen ili:
1.- Praktika formado de Esperanto-instruantoj.
1/b.- Internacia Renkontiĝo de infanoj.
2.- Internacia Amika Renkontiĝo.
3.- Seminario por CSEH-instruado (Seminario A).
4.- Prelegoj kaj kursoj.
5.- Lernu kaj praktiku (I). La Arto traduki.
6.- Lernu kaj praktiku (II).
7.- Somerfina Lernejo.

Interesatoj bonvolu skribi al jena adreso: Kultura Esperanto-Domo. Kastelo Grésillon. F-49150 BAUGE. Francio.


Kajero 9ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo