La kalkulanta viro.
De malmultaj horoj ni vojaĝis seninterompe, kiam okazis al ni rakontinda
aventuro, en kiu mia akompananto Beremís praktikis, kun granda talento,
siajn kapablojn de eminenta algebristo.
Ni renkontis, proksime de malnova gastejo duonruina, tri virojn varme
diskutantajn apud grupo de kameloj.
Furiozaj, ili kriis riproĉojn kaj deziris plagojn unu al la aliaj:
—Ne povas esti!
—Ĉio estas ŝtelo!
—Mi ne akceptas!
La inteligenta Beremís klop;odis informiĝi pri la temo de la disputo.
—Ni estas fratoj —diris la plej maljuna —kaj ni
ricevis, kiel heredaĵon, tiujn 35 kamelojn. Laŭ la esprimata volo de nia
patro, mi devas ricevi la duonon, mia frato Hamed Namir la trionon, kaj
Harim, la plej juna, naŭonon. Tamen ni ne scias kiel dividi en tiu formo
35 kamelojn kaj, je ĉiu disdivido proponita de iu, la aliaj du protestas,
ĉar la duono de 35 estas 17 kj duono, kaj kiel trovi la trionon kaj
naŭonon de 35, se ankaŭ tiuj dividoj estas ne ekzaktaj?
—Tre simple —respondis la kalkulanta viro —. Mi prenos
sur min la taskon fari tiun disdividon juste, se vi permesas, ke mi aldonu
al 35 kameloj de la heredaĵo ĉi berlan beston, kiu transportis nin ĝis ĉi
tie en bona horo.
En tiu momento mi klopodis interveni en la konversacion:
—Mi ne povas konsenti tian frenezaĵon! Kiel ni povus
fini nian vojaĝon, se ni perdus nian kamelon?
—Ne zorgu pri la rezulto, bagdadano —replikis mallaŭte
Beremís —. Mi bone scias kion mi faras. Donu al mi vian kamelon kaj vi
vidos, finfine, al kiu konkludo mi volas veni.
Tia estis la fido kaj aplombo kun kiu li alparolis min, ke mi ne plu
dubis kaj transdonis al li mian belan kamelon, kiun li tuj aldonis al la
35 starantaj por distribuo inter la tri heredantoj.
—Jen, amikoj miaj —li diris direktante sian parolon al
la tri fratoj —mi faros ekzaktan disdividon de la kameloj, kiuj nun estas
36.
Kaj turninte sin al la plej maljuna el la fratoj, li parolis jene:
—Amiko mia, vi devis ricevi la duonon de 35, tio estas
17 kaj duonon. Tamen vi ricevos la duonon de 36, tio estas 18. Nenion vi
devas postuli, ĉar estas tre klare, ke vi eltiras profiton el ĉi
disdivido.
Turnante sin al la dua herendato, li daŭrigis:
—Vi, Hamen Namir, devis ricevi trionon de 35, tio estas
11 kamelojn kaj onon. Vi ricevos trionon de 36, tio estas 12. Vi ne povos
protesti, ĉar estas evidente, ke ankaŭ vi profitis de la ŝanĝo.
Kaj finfine li diris al la plej juna:
—Al vi, juna Harin Namir, kiu laŭ la volo de via patro
devis ricevi naŭonon de 35, tio estas 3 kamelojn kaj parton de alia, mi
donos naŭonon de 36, tio estas 4, kaj ankaŭ via gajno estos evidenta. Post
tio nur restas al vi danki min pro la rezulto.
Poste li plu diris:
—Pro ĉi profita disdivido, favora al vi ĉiuj, la unua
ricevos 18 kamelojn, 12 la dua kaj 4 la tria, kio rezultigas (18+12+4) 34
kamelojn. Tial el la 36 kameloj kromas du. Unu apartenas, kiel sciate, al
mia bagdadana amiko kaj la alian ricevos min, laŭrajte, ĉar mi solvis kun
ĉies kontentigo la malfacilan problemon de la heredaĵo.
—Vi estas inteligenta, fremdulo! —ekkriis la plej
maljuna el la tri fratoj. —Ni akceptas vian distribuon kun la certeco, ke
vi faris ĝin juste kaj senpartie.
La ruza Beremís, la kalkulanta viro, prenis poste en
posedon unu el la plej belaj kameloj de la grupo kaj, transdona
—Nun, amiko, vi povos daŭrigi vian vojaĝon sur via
obeema kaj firma kamelo. Mi havas nun unu nur por mi.
Kaj ni daŭrigis la etapon de nia vojaĝo al Bagdado.
Aŭtoro: Malba Tahan
Tradukisto: Liven Dek.