Tiu ĉi artikolo, pritraktanta dek neologismojn en Esperanto de hispanlingva deveno, estas mia tria suplemento la Nepivaj Vortoj, libro, kiun la kompilinto André Cherpillod, priskribas jene: "Listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en PIV el kiuj kelkaj povas esti utilaj". Efektive, la plejmulto el la vortoj kaj propraj nomoj registritaj en Nepivaj Vortoj ne estas tre utilaj, ĉar Cherpillod ne dignis aldoni difinojn kaj precizajn fontindikojn. Sekve, kontrolo ne estas ebla. Eĉ kiam klarigo akompanas, kapvortojn, oni ne ĉiam povas fidi la ĝustecon de la signifo. Ekzemple, la difino de la substantivo "arobo" (H. arroba) estas: "iama hispana monunito". Nun komparu la gloson de la sama vorto en la traduko de Don Quijote farita de Fernando de Diego: "malnova pezunuo. 1 arobo egalas 11,50 kilogramojn" (pĝ. 297). Evidenta misinformado en konsultlibro kiel tiu de Cherpillod ne estas tolerenda. Ĉi-sube mi ne nur listigas dek hispandevenajn vortojn, kiuj ne troviĝas en Nepivaj Vortoj, sed ankaŭ ilustras la uzon de ĉiu vorto per citaĵo el publikigita teksto, aldonas la fontindikojn kaj difinas la neologismojn per glosoj de la aŭtoroj.
2. CIMARON/O. H. cimarrón.
"La cimaronaroj, fortimigitaj el siaj makisaj kaŝejoj,
diskuris ĉien kaj endanĝerigis la vivon de la savananoj...: (pĝ. 151).
"Doña Bárbara" (1975), tradukita de Fernando de Diego.
Gloso: "resovaĝiĝinta bruto (ĉefe ĉevalo)" (pĝ 259).
3. DOBL/O. H. dobla.
"Enestas pli ol cent dobloj" (pĝ. 75). "Don Juan' Tenorio"
(1981), tradukita de Luiso Mimó Espinalt. Gloso: "malnova hispana
monero, kies valoro estis proksimume dek pesetoj" (pĝ. 75).
4. GRING/O. H. gringo.
"Estis tie ankaŭ gringo/kun orgen' kaj in-simio." (pĝ. 40).
"Martín Fierro" (1965), tradukita de Ernesto Sonnenfeld. Gloso: "iom
moka esprimo por eksterlando" (pĝ. 40). Komparu la gloson de Fernando de
Diego en "Viveroj" (1963): "alnomo al fremduloj loĝantaj en
HIspan-Ameriko, ĉefe aplikata al usonanoj" (pĝ. 40).
5. OLA-PODRID/O/ H. olla podrida.
"Estus bone se la butlero alportus la mi la tiel nomatan
olapodridon (ju pli putras, des pli bongustas)" (pĝ. 666). "La inĝena
hidalgo Don Quijote de la Mancha" (1977), tradukita de Fernando de
Diego.
Glñoso: "Laŭlitere "putranta poto". Tiel nomiĝas la poto en kiu oni
kuiras samtempe multe da diversaj kaj bongustaj nutraĵoj" (pĝ. 671).
6. OMBU/O. H. ombú.
"Sub la giganta ombuo, /pampogardisto majesta/ inter kies
branĉo nestas /turkaro kj kakatuoj, " (pĝ. 38).
"Santos Vega" (1977), tradukita de Horacio Re.
Gloso: "sudamerika arbo kun spongeca aŭ pufa lingno, dikega trunko, kaj
tre densa folibranĉaro (pĝ. 7). Komparu la gloson de Ernesto Sonnenfeld
en "Martin Fierro" (1965): "karakteriza arbo de la pampo. Ĝi aspektas
kiel giganta brasiko (pĝ. 165), kaj tiun de Enio Hugo Garrote en
"Argentina Novelaro" (1980): "giganta herbo kun spongeca trunko,
misnomita "arbo" pro sia ranĉaro, sed kiu malhavas la ĉefan kondiĉon pro
tio: lignecan trunkon" (ĵĝ. 35).
7 PESK/I. H. pescar.
"Tiu ĉi brilo/de l' akvo, kiun trafendas/la barko de la
peskisto," (pĝ. 110).
"Don Juan' Tenorio (1981), tradukita de Luiso Mimó Espinalt.
Gloso: "Peski", neologismo por "ĉasi fiŝojn aŭ aliajn akvajn estaĵojn"
(pĝ. 110).
8. TAIF/O aŭ TAJF/O. H. taifa.
"Ĝi estas la plej grava urbo de la regiono ĝis la
kaliflanda disigo, kaj ekde tiam la precipa urbo de la "tajfoj" de
Murcio... (pĝ. 10). (*).
"Boletín de la Federación Española de Esperanto", 1981 (243).
Gloso: "malgrandaj regnoj, kiuj formiĝis post la disigo de la kaliflando
al-Andalus (pĝ. 11).
Rimarko: En "Boletin", 1982 *254(, pĝ. 3, kaj "Kajeroj el la Sujdo",
1990; 7, pĝ. 22 kaj 23 aperas la formo "tajfo', glosita en "Kajeroj"
kiel "riberteritorio".
9. VIZKAĈ/O aŭ VISKAĈ/O. H. vizcacha.
10.VAKERI/O. H. vaquería.
"... la ranĉestroj faras ĉion elan or sendi al la vakerio la
plej kompetentajn peonojn, kiuj klopodas ĉiel paradi per sia centaŭra
lerto kaj per la plej savan-spertaj ĉevaloj bele garnitaj" (pĝ. 155).
"Doña Bárbara" (1975), tradukita de Fernando de Diego.
Gloso: "sinsekva rodea batuo, klasifiko kaj brul-stampado de gregoj" (pĝ.
261).
Por ke Nepivaj Vortoj estontece fariĝu vere fidinda kaj utila konsultlibro por esperantistoj, estas necese, ke la kapvortoj en la reviziota eldono konformu al la ĉi-supra registrad-maniero. Ne manku jenaj donitaĵoj, kiuj estas tre gravaj: 1. citaĵo, 2. fontindiko, 3. gloso.
Bernard GOLDEN.
****** ****** ******