Letero

STOPU LAVANGON DA PSEŬDO-ARTIKOLOJ

    ridiMi plendas kontraŭ la ekscesa atento en la Esperanto-revuaro al la lavango da pseŭdo-artikoloj fare de Bernard Golden. Anstataŭ produkti mem valoraĵojn, li serĉas kontentigon por sia  psiko pere de kritikoj al alies agado, negrave ĉu la kritikoj estas pravaj aŭ ne.

    Mi listigos tie ĉi kelkajn erojn el tiu lavango: -Li maltimas ofendi la Prezidanton de la Akademio de Esperanto, ankaŭ la memoron de Tibor Sekelj kaj eĉ la junajn promesojn kiel Georgo Camacho-.

-Oftas mokoj pri la "mucida sliparo" per kiu li kvazaŭ pavimadas eĉ plej malgravajn aferojn-.

-Li, hungaro, nekompetenta pri la germana, maltimis diskuti kun germanoj pri la maniero germane diri "lifto"-.

-Okaze de diskuto pri la duopo "ci/vi", li ne komprenas, ke li ne sukcesis prezenti eĉ unu solan argumenton:, ke la maksimumo de li  atingita estas asertoj kiaj "kaj tio estas finofara bato".

    Okaze de lia ofendo al la memoro de Sekelj, li pruvis ke li estas senscia eĉ pri jena kaj memkomprenebla fakto: ke laborado por Esperanto, aŭ por kiu ajn idealo, ofte kuntrenas personajn malavantaĝojn, kvankam por iuj malmultaj favoratoj de la dioj tio ne okazas, kaj eĉ povas helpi iliajn personajn karierojn.

    En sia artikolo titolita La signifo kaj historio de riposti, kiun vi bonvolis publikigi, li ne rezistas la tenton mordi ies gorĝon, eĉ se la bazo por tio estas nura... tajperaro! Kaj li tie naive konfesas tiun eron de sia psiko, ke li amas/emas/umas avide ĵeti sin kontraŭ ĉian "erar(et)on" negrave ĉu ĝi estas tajpa, komposta, lingva, kioncepta, aŭ kia ajn. Ĉar plej evidente Golden ne estas lingva geniulo, eĉ ne lingva aŭtoritato, ŝajnas prudente, ke li adekvate bridu sian skribemon, tiel ke la averaĝa valoro de liaj skribaĵoj ne falu ĝis forĵetindeco. Se li tamen insistas, ke li volas igi nin perdi nian tempon... nu, ni pro tio disponas adekvatan ŝirmilon, nome, la paperkorbon, kiu senkompate glutu ĉian senvaloraĵon.

Antonio Alonso Núñez, HEF/ano nº 2.053.

******          ******          ******

Noto de la Redaktoroj.-
    Al la Redaktejko venis pluraj leteroj de niaj legantoj, kiuj protestas kontraŭ la agresemaj artikoloj de S-ro Bernard Golden. Kelkaj el ili substrekas la lastan aperintan en "Kajeroj" Jul.Aŭg.Sept 90. Ĉiu el ili petas publikigon de la propra letero kaj reagon nian. Ĉiuj, escepte de unu, kiu skribas: "Al mi multe plaĉas la artikoloj de Golden, kvankam mi agnoskas lian konfliktemon". Bedaŭrinde jen la sola frazo favora al li!
    El tiuj leteroj ni publikigas hodiaŭ nur tiun de Sr-o Alonso, kiu, pli-malpli, esprimas argumentojn similajn al la ceteraj. Ni do petas la sendintojn de tiuj leteroj nepublikigitaj esti komprenemaj, ne nur ĉar aperigo de ĉiuj ne eblus kaj, krome, donus nenion pozitivan, sed, precipe, ĉar ni preferas meti finan punkton al tiu ĉi malagrabla temo. Niaflanke, ni jam decidis de la unua momento solvi ĉi tiujn problemojn, nepublike, per rekta korespondado kun S-ro Golden, do senkulpigu nin!

La Redakcio.    


Kajero 8ª ~ En PDF (paĝo 14ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo