Leksikografio

La signifo kaj historio de "riposti"

Enkonduko: la preseja koboldo ne ĉiam kulpas.

Tuj kiam alvenas aŭtorekzemplero de periodaĵo en kiu aperas unu el miaj artikoloj, mi kontrolegas ĝin por ekscii, ĉu ĝi estis bone kompostita.  Ne estas sekreto en Esperantujo, ke mia plej senkompata malamiko estas la preseja koboldo, kiu senĉese makulas miajn verkojn per misoj kaj mankoj. Ĉar mi bone konos miajn proprajn skribaĵojn, estas facile por mi, legante la publikigitan version, kapti la modifojn en la teksto. Ĝuste tio okazis lastatempe en tri artikoloj.

En "Normoj de redakciaj politiko kaj etiko" ("Boletín" de la Federación Española de Esperanto, nº 295, marto-aprilo 1990, pĝ. 16-18) mi haltis ĉe la unua frazo de la dua alineo sur pĝ. 17: "Ekzistas tri eblaj procedoj, kiujn redakcio povas sekvi por prepari por publikigo". Estas evidente, ke tiu Harlekeno frazo lamas, ĉar mankas la substantiva objekto post la verbo "prepari". Kontrolante ne la karbonkopio de la tajposkripto, mi konfirmis, ke mi tajpis la vorton "manuskripton". La elfalo de tiu vorto estas la rezulto de tipa petolaĵo de la preseja koboldo. Kelkfoje, kiam li estas ege malica, li forŝtelas tutajn frazojn, eĉ alineojn!

Mia artikolo "Kial malsukcesis la revuo  Historiaj Studoj" ("Boletín de la Federación Española de Esperanto, pĝ. 13.15) aperis kun jena frazo ĉe la komenco de la lasta alineo sur pĝ. 14: "Tiu fiaskinta provo lanĉi HS havas instruivan gravecon pro ĉiuj aliaj entuziasmuloj, amantaj fondi novan periodaĵon en Esperantujo". Mi tuj substrekis la vorton "amantaj", ĉar mi bone memoris, ke mi skribis en la originala versio "emantaj" (de la verbo "emi"), kiu havas la sencon "inklinaj al". Tiutempe mi ne povis esti certa pri la kulpulo; ĉu ankoraŭfoje temis pri la ĉiam aktiva koboldo aŭ  ĉifoje redakcia mano intervenis.

Pri la tria okazo ne estas ombro de dubo. En "Eternaj pretekstantoj" ("Kajeroj el la Sudo" nº 6, parilo-majo-junio 1990, pĝ. 16-18) oni povas legi jenan frazonkomence de la dua linio sur paĝ. 17: "Lapenna kategorie rifuzis tiun pretekston, riportante, ke li akiris renomon en sia kariero kiel universitata profesoro samtempe, kiam li okupis altrangajn oficojn en esperantistaj organizaĵoj". verkante tiun frazon, mi uzis la vorton "ripostante", sed la redaktoro de "Kajeroj" perletere informis min, ke li, ne konante la verbon "riposti", konjektis, ke ĝi estas eraro en la tajposkripto, do li asntataŭigis "ripostante" per "riportante". Kvankam tiu ŝanĝo lasas la frazon senchava, ĝi tute ne redonas la acerban guston de la reago de Lapenna.

Difino de "riposti": Mi proponas la sekvan difinon de "riposti" por la "Reviziita Plena Ilustrita Vrtaro" (RPIV).

RIPOST/I (ntr.)

  1. (skermo). Rapide kontraŭbati post parato de kontraŭa atako. Kontraŭriposto estas la ago de tiu, kiu paratis la riposton.
  2. (f.) Tuj vigle respondi al atako per atako, ofte en akra aŭ sprita maniero; rebate respondi; rebati al antaŭa rebato.

Nun relegu mian frazon cititan ĉi-supre, anstataŭigante la feblan "riportante" per "ripostante", kiu senigas la akrecon de la langopinto de Lapenna.

Etimologio de "riposti"

La historio de ekvivalentoj de "riposti" en eŭropaj lingvoj estas  sufiĉe longa. Etnolingvoj kaj ankaŭ Esperanto ricevis .ĝin de la franca vorto riposte, kiun oni ekuzis la unuan fojon en 1527. siavice, la franca lingvo prenis la vorton de la itala rippsta, "respondo" de la verbo rispondere. En la franca lingvo la verbo riposter akiris du signifojn: 1. vigle respondi, t.e. rebati; 2. skermorebati. La portugalaj riposta kaj riposter same kiel la hungaraj riposzt kaj riposztozni havas la samajn signifojn.

Historio de "riposti" en Esperanto.

Por spuri la historion de vortoj en Esperanto estas necese uzi plurajn vortarojn. La reala vortprovizo de la lingvo ne troviĝas ene de la kovriloj de kvazaŭ-oficialaj vortaroj kiel "Plena Ilustrita Vortaro", sed estas dokumentebla en dise publikigitaj etnolingvaj Esperanto-vortaroj kaj ankaŭ glosaroj. Efektive, ekzistas vortoj uzataj dum pluraj jardekoj fare de diversaj aŭtoroj, kiujn la kovservativaj verdlingvaj vortaristoj ofte neracie rifuzas registri. Tri ekzemploj estas "holokaŭsto", "gejo" kaj "smogo". Ankaŭ la vorto "riposti" staris antaŭ la pordo de la kabinetoj de kelkaj leksikografoj dum pli ol kvaronjarcento! La sekvaj donitaĵoj pruvas, ke "riposti" estas vere malnova neologismo.

1955. Manke de pli fruaj ekzemploj de la uzo de "riposti", estas plej probable, ke ĝi estis ekuzata de Reto Rossetti en la unua eldono de lia libro "El la maniko" antaŭ 35 jaroj. Sekvas listigo de la vortaroj kaj glosaroj, kiuj registris ĝin.

1958. Esperanta-slovena kaj slovena-Esperanta vortaro, de Otmar Avsec.
    "Esperanta-serbokroata vortaro" de Stevan Zivanoviĉ kaj Marinko Gjivoje.
    "Eseranta-hungara vortaro" de Alfonso Pechan.

1963. "English-Esperanto Dictionary", tria eldono, de Fleming Fulcher kaj Bernard Long.

            "Nova Esperanto-Japana vortaro" de Okamoto Joŝicugu.

1967, "Esperanto-English Dictionary", de Montagu C. butler.

1968. "Parnasa Gvidlibro", dua eldono.

1970, "Esperanta-slovaka kaj slovaka-Esperanta vortaro", de Stefan R. Seemann.

1972, "La sporta lingvo" de Tibor Ujlaky-Nagu.

1982, "Japana Esepranto vortaro", de Myamoto Masao.

1983. "Esperanto-korea vortaro", de Hajpin Li.

            "Neologisma glosaro -eta ostrikolto al PIV" de Henri Vatré.

1987. "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto-suplemento-

Precize 32 jarojn post la ekuzo de "riposti" fare de Reto Rossetti, la redakcio de "Plena Ilustrita Vortaro" dignis registri ĝin. Bedaŭrinde, ĝi ricevis nur duondifinon, ĉar mankas la specifa signifo kiel fak-termino en la skermo. La reviziita difino, kiun mi prezentis ĉi-supre, ne preteratentas tiun gravan uzon de "riposti".


Bernard Golden.


Kajero 7ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo