Socialo

La defio de nia epoko

KosmonaŭtoAntaŭ miloj da jaroj, niaj antaŭuloj ne loĝis sur la tuta surfaco. Ili estis malmultaj meze de la ĥaosa virga naturo, en kiu unuj vivantoj sin subtenis nutrante sin per aliaj vivantoj en senhalta lukto por la ekzistado. Nenia konscia penso regis en la mondo, kaj niaj antaŭuloj estis submetitaj jen al la hazardo, jen al la supervivanteco de la malmultaj plej taŭgaj jen super ĉio alia al la neceso, ne ĉiam plenumebla.

En iu tago, kiu ajn el niaj antaŭuloj, ligis ŝtonon al bastono, kaj jam pli sukcese povis kontraŭbatali la aliajn konkurantajn bestojn. En alia tago, la homoj, ankaŭ lernis regi kaj eĉ produkti fajron. Tiam komenciĝis tiu suprenirado de la homo sur la vivskalo, kiu alkondukis al nia epoko. Nuntempe, en neniu loko de la mondo restas virga naturo kaj ĉiuj aliaj viv-estaĵoj, eĉ la plej sovaĝaj, restas submetitaj al la homo. Se niaj antaŭuloj per sia penso ne estus malkovrintaj ligi ŝtonon al bastono, nek la regadon de la fajro, nia planedo Tero ankoraŭ restus kun naturo tute virga en sia profunda sovaĝeco. Nenia konscia penso ekzistus en la mondo, kaj tiu restus ignorata de si mem.

Antaŭ proksimume dekmil jaroj, en iu regiono de la tiel nomata Malgrand-Azio, oni komencis bredi brutojn kaj kulturi la grundon. La homoj jam povis ĉesi esti vagantaj hordoj, nuraj ĉasistoj kaj rikoltantoj de sporadaj vegetaĵoj. La produktado permesis la multiĝo de la homoj, sed la grundo ne ĉie estas same fruktodona, kaj la homoj, venkinte la sovaĝajn bestojn, tamen restis reciproke sin alfrontantaj. Tiam komenciĝis la konkurado de unuj formoj kontraŭ aliajn. Iuj specialiĝis pri la uzado de la organizita perforto kaj venkis aliajn, kiuj devige devis subteni la venkintojn. Tiam naskiĝis la ŝtato, la milito estis kutima kaj la socio disiĝis en regantajn kaj submetitajn klasojn. Ankaŭ tiam komenciĝis la historia epoko. La milito fariĝis la plej forta historia faktoro, kaj la socio, kompreneble, ne estis socia organizaĵo por la bono de ĉiuj, sed nur por la bono de kelkaj, la regantoj.

Ŝajnas, ke la socia problemo estas tre simpla. Tial ke la socia organizaĵo estas fundamentita sur la perforto de minoritato super majoritato, oni povas kompreni, ke perforta ribelo de la majoritato facile venkus la minoritaton, kaj la socia konflikto de la submetiĝo de unuj al la aliaj  solviĝos. Tia pensado pri perforta revolucio estis inaŭgurita de la Franca Revolucio. Sed la Franca Revolucio ne alportis tion, kio estas ĝia devizo: libereco, egaleco, frateco. Pli ol tion, ĝi alportis la ĝeneralan militservon. Se antaŭe la milito estis afero de reganta minoritato de feŭduloj, ekde la Franca Revolucio la milito fariĝis amasa, kaj estiĝis aliaj formoj de submetiĝo.

En la pasinta jarcento aperis du skoloj de revolucia socia penso. Iliaj ekstremoj estas reprezentataj per la perfortema anarkiismo kaj la marksismo de la proletara diktaturo. Sed la anarkiismo nenie venkis. Sen disciplinaj trupoj, la homamasoj estas venkitaj. Kun disciplinaj trupoj reaperas socioj bazitaj sur la perforto, ĉar la trupoj fariĝas la mastroj. Pri la proletara diktaturo, kvankam proletara ĝi restas estanta diktaturo. Nova reganta klaso aperas, kaj la majoritato restas, kiel ĉiam, submetita, ne nur materie, sed eĉ mense. La diktaturo, kvankam proleta, per si mem ne malaperas, kiel imagis Karlo Marks, kaj la socio kiel kutime gluiĝas pere de polico kaj militistoj. La perforta revolucio ne montriĝis taŭga por justigi la socion kaj disfalas en novan regantan klason kun majoritata submetiĝo. Eble, la sociaj aferoj ne estas tiel simplaj kiel imagis la revoluciuloj de la pasinta jarcento. La socia kunvivado estas ja tre kompleksa, kaj en tio ankaŭ rolas la povemo, enradikiĝinta en la homa instintkto sen distingo de sociaj klasoj. Kiel fungoj sub abunda pluvo, la sociaj malekvilibroj pogrande reproduktiĝas kaj la remedo de la perforto, ĉu individua, ĉu kolektiva, por perfektigi la socion, fiaskas.

Kaj en tiu rezonado ni alvenas al nia nuntempo. Ni povas difini ĝin per la malkovro de la atomenergio.

Se la malkovro Infano legasde fajro impulsis la civilizacion ĝis nun, la atomenergio estas la signo de nova etapo en la civilizacio, kaj laŭ tiu nova cirkonstanco ni devas akordigi la penson. la milito kiel la plej grava historia faktoro, kiu karakterizis la historion ĝis nun, jam ne  taŭgas. Atommilito malaperigus la homon kiel vivestaĵon. Ankaŭ oni ne povas certigi, ke novaj grandaj perfortaj revolucioj solvos la homajn kaj sociajn problemojn. La socia problemo ne ŝajnas solvebla per instinktaj pasiaj movadoj de homamasoj. Ili kondukas al totalismoj, ĉu nigraj kiel la faŝismo, ĉu ruĝaj kiel la stalina komunismo. La plej bona solvo sendube estas la klero kaj la mensa konscio. Ne strange, ke ĝis nun la historio disvolviĝis laŭ motivoj  de partikularaj interesoj, meze de la fluo de hazardaj okazaĵoj. La homoj ne konsciis laŭ kolektiva amplekso nek laŭ homara, kaj devis ĝin suferi...  La homo, ekde nun, devas krei konscie sian propran historion kaj ne plu nur ĝin suferi. La homo devas konsciiĝi, tiel same individue kiel kolektive, mondskale. La homo devas fariĝi la konscia faktoro, kiu elirante el la senkonscia naturo, povu ne nur sin regi konscie, sed ankaŭ konscie regi la naturon.

La civilizacio de la perforto, de la submetiĝo, de la socia dispartigo en kontraŭantajn sociajn klasojn; la socio ekspluatanta la naturon ĝis elĉerpiĝo de la naturaj riĉaĵoj kaj venenigo de la vivmedio, ne plu povas daŭri. La homaj kaj sociaj problemoj fariĝis mondskalaj, kaj en tiu nova atomepoko la pasintaj ideologioj ne plu taŭgas. La problemoj estas tute aliaj kaj rapide internaciiĝas per la facilo de la interkomunikado. Antaŭ ne estas solveblaj perforte, nek per impulsado de instinktaj pasioj. La afero sin prezentas sub neevitebla dilemo: aŭ ni, konscie, konstruas novan pli racian civilizacion, aŭ ni ĉiuj malaperos. Tiel same kiel dinosaŭroj malaperis pro eniro en sakstraton sur la vojo de la vivevoluo, ankaŭ la faktoro inteligento en la mondo, entenata en la homa cerbo, povas erari sur la evolua vojo kaj eniri en seneliran sakstraton ĝis propra sin pereigo.

En tiu mondskala konsciiĝo konsistas la defio de nia epoko, Kaj en tio devige devas roli la esperantismo.

Giordano Moya.


Kajero 8ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo