Movado

La movado en kaj ekster Iberio

Barlaston.- SAT en Britio (SATEB), organizas jarkonferencon en tiu ĉi urbo, dela 12a ĝis la 14a de Aprilo 1991. Interesa programo. Hispanaj SAT-anoj interesataj bonvolu rekte skribi al nia k-ino Ethel Prent; 29 Farrance Road; Chadwell Heath. Essex. RM6. 6EB. Anglio.

******                    ******                    ******

Sant Cugat del Vallés.- Niaj filatelistaj k-doj ĝuis la okazon uzi la ĉi-apudan belan poŝtstampilon dum pluraj tagoj, okaze de la HEF-Jubilea kongreso okazinta en la pasinta monato Julio en la indikita urbo. Kiel niaj legantoj bone jam scias,Movado HALE profitis saman kongresejon kaj ankaŭ samajn datojn por okazigi la ĉi-jaran asembleon de nia Asocio, jam recenzitan en la pasinta numero de nia bulteno.

******                    ******                    ******

Sabadell.- Kun bedaŭro ni legis en la numero 2 de "Iberio" artikolon insultantan SAT kaj SATanojn. Ni ankoraŭ ne bone komprenas, kial tiu malsaĝa homo R.D. insultis ĝuste la solan esperantistan kolektivon ĉiam senerare batalantan kontraŭ la faŝismo. Ankoraŭ malpli ni komprenas, ke redaktoro, kiun ni scias honesta kaj kies idearon ni ĉiam respektis, publikigis tian aĉan kaj maldignan pamfleton kontraŭ homoj de la maldekstro. Ni, hispanaj SAT-anoj, esperas la koncernan publikan senkulpigon fare de kiuj intencas rompi nian ĝisnunajn bonajn rilatojn kaj tamen, ĉiam civilizite elmetis siajn respektivajn ideologiajn diferencojn.

******                    ******                    ******

Renaskiĝo de Esperanto en Rumanio.- Je la komenco de tiu ĉi jaro renaskiĝis Rumana Esperanto-Asocio, ĝis tiam malpermesita de la diktatoro Ceaucescu. En la monato Julio pli ol 300 geesperantistoj partoprenis en Timisoara en la nacia Esperanto-kongreso okazinta en la Unviersitato de tiu ĉi urbo.

    Laste ni ricevis en nia Redaktejo komunikaĵon pri la organizado de E-kursoj, inter ii pluraj en Oradea, kie multaj personoj lernas la lingvon sub gvidado de prof-ino Irena.

******                    ******                    ******

LINZ.- En tiu ĉi ĉarma urbo de la Supra Aŭstrio sukcese okazis de la 4a ĝis la 11a de Aŭgusto la 63a SAT-kongreso, kies preskaŭ 300 partoprenintoj aprobis jenajn publikajn notojn:

GVIDREZOLUCIO
de la 63-a Kongreso de SAT

Gvidrezolucio

La 63-a kongreso de SAT:

DEKLARACIO

La 63-a Kogreso de SAT okazinta de la 4-a ĝis la 11-a de Aŭgusto 1990 en LInz, Aŭstrio, kun 292 partoprenantoj el 21 landoj, aprobis la jenan deklaracion:

La congreso atentigas pri ĉiuj poluadoj kiuj grave endanĝerigas la vivon sur nia tuta planedo kaj apogas  la ekologiajn agadojn.

GIJÓN.- Okazis en tiu ĉi urbo la 3ª Astura Esperanto-kongreso, de la 12a ĝis la 4a de Oktobro 1990. Unu el la plej interesaj programeroj de la kongreso estis la prelego pri Federico Fernández Martín, kies brila verbo denove entuziasmigis la ĉeestantaron. Substrekindas ankaŭ la prelegoj "Ĉu nova homa rajto?: la rajto je komuniko", originale kaj kompetente eldirita de Antonio ALonso Núñez, la HEF-prezidanto, kaj "El hispanlingve, dokte kaj profesore malvolvita de D-rino Mª Rafaela Urueña. Aminda folklora vespero; plej vigla busa veturado tra la urbo; interesaj laborkunsidoj pri la problemoj de la esperantistaj Grupoj kaj la kunordigo de la tuta regiona movado.

    Eĉ la vetero, per tiuepoke nekutima mildo, kunlaboris al la brilo de bone kaj saĝe aranĝita kongreso, kies partoprenantoj unuanime konfesis sin ravitaj de la programo, la ĉarmoj de la urbo kaj la simpatio de la astura samideanaro.

    Entute neforgesinda kongreso, cetere, abunde kaj favore heroldita de la regionaj amaskomunikiloj.

    Niajn plej varmajn gratulojn, do, al la astura L.K.K.

******                    ******                    ******

Torrelavega.- En la sidejo de la "Ruĝa Kruco" de tiu ĉi urbo kaj organizitaj de samideano Tomás Ortiz, kursgvidanto en "Domo Kantabrio" de Madrido, komenciĝis Esperanto-kursoj partoprenataj de pli ol 40 gelernantoj kaj kungvidataj de José Mª Cortina Alberdi kaj granda promeso esperantista, samideano Enrique Ferrer. Perleteraj salutoj kaj sendo de esperantaĵoj al la ĵus kreita Grupo estos bonvenaj por kuraĝigi la novajn esperantistojn. Bonvolu skribi al: Esperanto Grupo Torrelavega; Apartado de Correos nº 10.- 39530 Puente de San Miguel. TORRELAVEGA (Santander) Cantabria.

******                    ******                    ******

Nia SAT-peranto Ramón Manau anoncas al ni la jarkotizojn por hispanaj SAT-anoj aplikendajn dum 1991: Plena jarkotizo: 2.200 Ptojn.- emeritoj: 1.650 Ptjn Familiano, junulo, senlaborulo: 1.100 Ptojn. Nur "Sennaciulo": 1750 Ptojn. "Sennacieca Revuo": 450 Ptojn.- HALE-kotizo por SAT-membroj kn "Kajeroj": 500 Ptojn.



Kajero 8ª ~ En PDF (paĝo 9ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo