"Unika amo"
Kaj
subite
en kalma nokto,
en senso-raba nokto
-amik', amanto de la akvo-
luma palpit' el mi ne scias kie
kaj via tikla humideco sur la poroj
metis la splenan kordon mia-brustan
en vibradon.
Kaj
la kanto,
sirena kanto,
plur-voĉa lirlo-fugo,
irizis mian haut-konturon,
la krestojn de la montoj kaj la
popolojn,
svenigis milde ajnan geston, ajnan
spiron,
ajnan klopodon resti kontraŭ vi
susur-imuna.
Vi,
ho, akvo,
basena akvo!,
ĝokonde ridetadis:
subtile, svage, sparke, sfinkse,
kun perla koliero el la astroj,
en punta robo el Alhambraj
arabeskoj,
kun frizoj el zefiro kaj parfumo el
la mirtoj.
Vi,
ho akvo,
stompit virin-bildo,
ondanta revo fine fakta!,
min vokis al la plej perfekta amo,
al la plej dolĉa kuplo sube de la
luno,
al la krozad' plej karna sur
volupto-ŝip' sen rudro.
***
***
***
Esperantisto: Se vi deziras
akiriesperantistan kulturon kaj historiajn sciojn, ne dubu tuj viziti la
Hispanan muzeon de Esperanto en Sant Pau d' Ordal (Barcelono).