Hispanarba poezio

Almerio

Ankaŭ Almería fariĝis tajfo-regno post la falo de la regado umaja de Kordovo. Ĝi estis elstara tajfo (1) pri la uzado de la poezio, same kiel la ceteraj andaluzaj regnoj.

Ŝajnis, ke la alveno en Al-Andalus de la almoravidoj (2) en la jaro 1090 estis la fino de tiu brila periodo, kiam la poetoj tiel multe svarmis en la almeria regno de Mutasim, sed tiu konjekto ne okazis: la almoravidoj, homoj malkleraj  venintaj el la nordafrikaj dezertoj parolis la berberan lingvon, ne scipovis la araban, tial ili ne povis kompreni la recitadon de poemoj, kiam ili partoprenis en la poeziaj festoj de la andaluzaj kortegoj, tamen ili ne reagis kontraŭ tiuj festoj. Jen unu el la poemoj de tiu malhela periodo, kvankam la poemo brilas per si mem:

Valo de Almeria

Mi ja vidu min neniam
-ĝi estu decido dia-
apartigita de vi!!
Je via ekvid' mi vibras,
kiel glav' hindia tremas,
ho, valo de Almeria!

Kaj vi, estimata mia,
ĉar vi kun mi partoprenas
la idilian plezuron
de tiu rigard' ravsensa,
ĝuu l' okazon magina
de tia feliĉ' eden'!

Sed drinku, kolomb' nun kveras,
kaj ĝia kant' en mi sonas
pli milda, ĉarma kaj bela,
ol tiu de Mabed (3) dolĉa
aŭ de Algarid (3) tenera.
elvokindaj kaj allogaj.

Ĉu vi vidas la riveron
kortuŝita de murmuroj
dum l' arboj preĝas kanteton
per balanciĝa susuro?

La suno, per oraj heloj,
ĝojigas ĉion per lumoj!

Kantas gaje la rivero
kiel sorĉa dancistino,
kies florkolĉeno ŝatus
la plej revajn inkapricojn...
Kaj l' arbobranĉoj ludemaj
levas per siaj manikoj
de l' akvofluo serena
gutojn, kiuj post disiĝo
fariĝas perloj brilegaj
saltante al infinito...

Zefir' flatigas laŭ skvamoj
la supraĵon de l' rivero
kiuj brilas kiel sabroj
per sunradiaj reflektoj,
kiel la arĝento-vazon
sorĉe sirias luna helo.

Bela val' de Almeria!
vibranta pro emoci'
mi volus vidi min ĉiam
plenĝoje ĝuanta vin!
Ibn Safar al Marini (XIIª jarcento)

Kiel ofte okazas, la konkerantoj estis konkeritaj de civilizacio pli brila kaj altnivela, en tiu ĉi kazo -la almoravidoj- de la kulturo kaj ĉarmo andaluzaj. La rafinitaj kutimoj de la hispana-arabaj kortegoj  fascinis tiujn preskaŭ analfabetajn afrikanojn, kiuj restis en Al-Andalus ne pli ol duonon de jarcento.

Komentoj, trad. kaj versigo: A. Marco Botella.

***             ***                                 ***             ***
(1) tajfo:el la araba taiifa=ribelanto, ribelteritorio.
(2) almoravido: dinastio partenanta al berbera gento, antaŭa al la tuarega, fondita de du fratoj, Yahya kaj Abu Bakr, en insuleto de rivero Senegal, kaj dumlonge loĝanta en nordafrikaj dezertoj. La tribo ekspansiis ne nur suden sed ankaŭ norden, konkeris Marokon kaj fondis la urbon Marrakech, kiun ili konsideris sia ĉefurbo. Kiam ili estis plej potencaj  ili invadis Al-Andalus en 1090.
(3) Mabed kaj Algarid estis famaj arabaj kantistoj, pioniroj de la kantado en Arabio.


Kajero 7ª ~ En PDF (paĝo 22ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo