Poezio
Federiko Garcia Lorka Trad. M. Fernández Martín.

Floro


Scienco.

La saliko superba
de la pluvo faladis.
Ho, la luno tutronda
super la blankaj branĉoj!

(El la kolekto "Kanzonoj")

Ĝiso

Se mi mortos,
restu la balkon' aperta.
Infan' manĝadas oranĝojn.
(Lin de la balkon' mi sentas).
Se mi mortos,
restu la balkon' aperta.

(El la kolekto "Kanzonoj")

La krio

F. García Lorca

L' elipso de krio
iras monte'
al'monte.
Super l' olivarboj
ĝi estos ĉielarko
nigra sur blua nokto.
Aj!
(Loĝantoj en kavernoj
siajn kandelojn montras)
Aj!


(El "Poemo pri Cante Jondo") Trad. M. Fernández Martín.

Kajero 7ª ~ En PDF (paĝo 19ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo