Antaŭ kelkaj tagoj mi renkontis iaman lernanton de Esperanto-kurso, kiun mi gvidis en la jaroj kvindekaj, ankoraŭ dum la eriodo de la diktaturo. Li, tiam, studis medicinon kaj kutime montriĝis idealisto, kontestemulo kaj nekonformisma. Kion mi laste sciis pri li oni povas skribi en apenaŭ du linioj: li fariĝis kuracisto, laboris kelke da jaroj en kamparanaj medioj, kuracante kaj solidare helpante mizerulojn, plujrfoje li estis enkarcerigita pro politikaj motivoj, kaj fine, li mikstere malaperis kaj nenion mi plu sciis pri li.
Post pli ol 30 jaroj, mi retrovas lin preskaŭ hazarde, jam maturan homon, montrantan aspekton de sia personeco tiel fascinajn kiel tiuj kiujn li posedis junaĝe antaŭ tiom da jaroj: saman fervoron por defendi la malriĉulojn, similan idealismon, allogan konvinkan verbon...
Li rakontas nun al mi, tute modeste, la odiseon de sia vivo post tiu tago, kiam li devis ekziliĝi al Nordameriko, kie li vendis ĵurnalojn, kuracis en mizeraj kvartaloj kaj en grandaj hospitaloj, kaj finfine okupis postenon en skipo da sciencistoj de fama Nordamerika Universitato. Nun, li estas unuj el la plej elstaraj neŭrobiologoj el la mondo, kaj li revenis en nia landon por studi surloke gravan profesian inviton celantan la organizadon en iu hispana Universitato de Esplora Centro pri Neŭrobiologio, kiun li mem gvidus se li akceptus la proponon.
Mi konfesas mian absoluta nescion pri tiu moderna scienco, sed same sincere mi povas diri, kiom granda estas mia scivolemo pri ĉiu novaĵo aperanta antaŭ mia rigardo, kaj tial, ĉar pri la specifa laboro de mia amiko mi volis scii almenaŭ elemtajn fundamentojn, mi montris al li mian intereson. Por komplezi min, li konsentis veni al mia hejmo, kaj inter taso kaj taso da kafo ni konversaciis dum tuta posttagmezo pri la temo, kaj tiom multe ĝi plaĉis al mi, ke facile mi cedas al la teno transkribi kelkajn notojn sintezigante la plej intersajn asertojn eldiritajn de mia dokta amiko:
Skrupule, mia amiko eksplikis al mi la urĝon de nia socio trovi kontentigan solvon al la grava problemo de la homaro: la feliĉo. Kaj urĝas, ĉar ĝi ne plu estas spekulativa temo de elito de saĝuloj kiel tiuj filozofoj de la antikva Grekujo, aŭ la fervora konvinko de la religiaj mistikuloj de la Mezepoko, limiganta la feliĉon al la intima ĝuo pri dio, aŭ la teoria celo de distra rezonado de kleruloj en la brilaj salonoj de nobeluloj dum la Renesanco kaj pli modernaj epokoj... Ne, la feliĉo ne plu estas temo pli-malpli racia por la homo, sed bezono por la nuntempaj generacioj, kiuj avide serĉas la feliĉon kaj, ne trovante ĝin tuj, akceptas kiel pseŭdorimedon la sekson, kaj la drogojn. La eraro estas granda, ĉar la feliĉo estas mensa stato, la plej alta aspiro de la homo, dum la indikitaj plezuroj estas nur sporadaj ĝuoj de la sensoj, atingeblaj per stimuloj fizikaj aŭ ĥemiaj. Jen kial por atingi la feliĉon oni devas sploradi kaj serĉi ĝin per aŭ tra la cerbo. la artifika kaj sporada "feliĉo" kreita per la drogoj nur kondukas la homon al propra detruo.
La tasko ne estas facila, ĉar post la eltrovo de la ĝusta vojo oni devas komenti la etapon pure edukan, konsistigantan en la formiĝo de generacioj, kiuj ekde la infaneco pretigos en siaj cerboj neŭronajn parcelojn por la magazenoj de la memoro, kreante ankaŭ referencajn sistemojn, kiuj ebligos la interŝanĝon de informado kun la mondo reala kaj la interpretadon de ĉio, kio okazas en la interno de la cerbo. Eble, eduki, unue edukistojn kaj politikulojn, ne estus erara decido, kaj la instruado de homaramaj principoj pli kongruaj kun la universaleca vivo de nia nuntempo, farus la homon pli respondeca kaj konscia kun siaj solidaraj devoj".
La defio estas vere transcenda. Sendube en tiuj laboratorioj, kie mi amiko laboras, oni preparas la unuajn brikojn de nova stadio en la evoluo de la homa civilizacio.