HALE

La Ĝenerala Asembleo de HALE

Kongresurbo.

Ne multnombra sed tamen sufiĉe kontentiga estis la partopreno de membroj en la Ĝenerala Asembleo de HALE okzinta ĉi-jare en la Centro Borja de Sant Cugat del Vallés (Barcelono) kadre de la Jubilea HEF-kongreso, de la 11ª ĝis la 16ª de Julio 1990.

Unue oni legis la akton de la antaŭa ordinara Kunsido okazinta en Bilbao pasintjare, kaj ĝi unuanime estis aprobata. Saman aprobon atingis la jara financa raporto kaj detala bilanco 1989/90. Pri ĝi oni povas nur komenti, ke dank' al la malavara sindonemo de kelkaj el niaj membroj kaj ankaŭ al niaj abonantoj ni ne nur evitis la deficiton, sed ebligis la trimonatecon de nia bulteno. La Prezidanto, M. López Hernández, informis al la ĉeestantoj pri la aktivado de la Asocio, kies plej granda malfacilo troviĝas en la malalta nombro da membroj kaj ilies disiĝo sur la hispana teritorio, kio fakte devigas nin al la individua agado kaj konstante serĉi la apogon de esperantistoj ne-membroj por pli ambiciaj planoj, kaj tial ne havi la okazon malvolvi specifan propran programon. Ne tiel okazas pri la redaktado de nia organo "Kajeroj el la Sudo" ĉar niaj k-doj A. Marco Botella kaj  M. Fernández Martín atingis  formi perfektan tandemon, kaj ambaŭ kune, sen grandaj ekonomiaj rimedoj kaj bombastaj elmontroj, redaktas modestan revuon sed tiel riĉenhavan, laŭdire de kompetentuloj, ke oni povas aserti sen erari, ke ĝi estas unu el la plej elstaraj inter la progresemaj bultenoj de Esperantio. Esprimoj en tiu senco tute ne mankas, precipe el eksterlando, kaj ĝuste en tiu punkto de la informado, la Prezidanto proponis gratuli ambaŭ redaktorojn pro tiu meritoplena tasko, kaj samtempe danke respondi al identaj gratuloj ricevitaj de LEA-oj kaj elstaraj SAT-aktivuloj, same kiel al tiuj de la ĝenerala Esperanta Movado.

Rilate la jarkotizon, oni aprobis plialtigi la ĝisnunan minimumon de la SAT-membroj al 500 ptoj jare; por ne SAT-membroj: 600 ptoj; kaj por simplaj abonantoj: 800 ptoj, kiel ĝis nun. La redaktoroj, siaflanke, akiras la kompromison aperigi la bultenon trimonate kaj kun samaj paĝoj kiel ĝis nun. Ni konsentis esprimi al nia k-do Ramón Manau nian dankon pro la ne ĉiam agrabla tasko enspezi la jarkotizojn.

La Redakcio de "Kajeroj" konfirmas la sendon de nia bulteno, senpage, al la diversaj LEA-oj kaj al multenombraj esperantistaj asocioj de nepagipovaj landoj, inter ili tiuj de Orient-Eŭropo kaj aliaj de Afriko kaj Sud-Ameriko, fakte la nombro de ekzempleroj senditaj al la k-doj kaj centroj en nia solidara agado, multe superas tiujn de niaj membroj kaj abonantoj kune. La partoprenantoj en tiu ĉi kunsido aprobas unuanime tiun solidaran sintenon, kaj bedaŭras la "surdecon" al niaj elvokoj en tiu senco de kelkaj asocioj proksimaj al tiuj nia, tute ne sentivaj al solidareco kaj al disvastigo de socipolitikaj ideoj kaj kulturo per Esperanto.

La Prezidanto ankaŭ informas pri la grava akcidento okazinta al nia k-do Tomás Caspe Cereijo, tiel grava, ke li tute ne  plu kapablas malvolvi sian taskon kiel kasiston de HALE. La kunvenintoj bedaŭras tiun malfeliĉaĵon kaj petas al la Prezidanto esprimi al nia k-do Caspe Cereijo  niajn plej bonajn dezirojn pri resaniĝo. Tiun laboron plenumos de nun k-do Alberto Franco Ramírez, ankaŭ membro de nia Asocio en Seviljo.

Tiu ĉi lasta ŝanĝo en la gvida aparato de HALE estas la nura aprobita de la Asembleo, ĉar unuanime oni decidis konfirmi en siaj respektivaj postenoj ĉiujn komitatanojn kaj ambaŭ redaktorojn .

Skize, tiuj estis la precipaj temoj pritraktitaj en nia jara kunsido, ĉi-okaze en la Centro Borja de Sant Cugat, sufiĉe sobra je konkludoj por indukti nin al optimismo, sed ankaŭ ne tiel negativa ke ĝi baru niajn esperojn pri estonteco pli promesplena. Aldone al tiu ĉi Raporto, ni devas ankaŭ informi pri la prelego de nia kunredaktoro Miguel Fernández Martín en al kadro de la Jubilea HEF-kongreso kaj de la ĉi jara HALE-renkontiĝo.

La prelego konsistis en profunda studo pri al plej gravaj viveroj kaj signifo de la verkado de Federico García Lorca, disertacio dividita je du partoj: unu horo matene kaj sama tempo posttagmeze. K-do Fernández, tradukinto de teatraĵoj kaj multenombraj versaĵoj de Lorca, faris memorindan prelegon, unikan ĝis nun en nia Movado: li kantis, kiel granda artisto povas tion fari, t.e. kun emocio kaj arto, kanzonojn pri "kanto-ĥondo" (1) tiel, kiel konceptis ĝin Lorca... Filo de granadano kaj kiel Lorca granadano ankaŭ li mem, nia k-do Fernández rekreis  tiun andaluzian etoson tiel profunde amitan kaj poezie priskribitan de la mita poeto, kaj mirinde fidele revivigis la sorĉajn spektaklojn de la ciganaj kanzonoj kantataj en Albajcin'; kaj elvokis tiun specialan lunon andaluzian profilantan la arabajn murojn de Alhambro...

Poste, li majstre priskribis per dokta parolo, la amikajn rilatojn de la poeto kun lia profesoro, la eminenta Fernando de los Ríos, kaj ankaŭ kun Manuel de Falla, lia profesoro pri muziko, kaj nun tiu plejado de homoj neripeteblaj kunloĝantaj en Restadejo de Studentoj en Madrido: Dalí, Buñuel, Prados, Moreno Villa, k.a. Tuj post, nia k-do analizis kun granda sentiveco la teatron de Lorca (ne vane li jam tradukis en Esperanton "Sanga Nupto" kaj "La domo de Bernarda Alba") tiun teatron, kiun la poeto konceptas kiel totalan spektaklon, ĉar en ĝi la teksto nur estas parto el la tuto, ĉar ĝi konsistas el diversaj elementoj: muziko, mimado, plastiko, dancado. El tiu tuto ŝpruciganta vitalon, pasion, volupton, poezion, naskiĝis la dramoj, kiuj neeviteble sorĉas la spektakton. Tiu nova stilo de teatro restis por ĉiam viva en la menso de universitatanoj kaj simplaj homoj de hispanaj urboj kaj vilaĝoj, kiujn li itinere kun teatra trupo trakuris prezentante ĝin kune kun la teatro de klasikuloj kiel tiu de Cervantes, Lope de Vega, Calderón, k. a. Kun sama fervora sindediĉo li prezentis ankaŭ tiun teatron en Nov-Jorko, Buenos-Ajreso, Madrido kaj en multenombraj francaj urboj, havante kiel ĉefrolulinon la eminantan aktorinon Margarita Xirgu.

La tuta prelego de nia k-do Fernández estis dissemita per pecoj de poemoj el la plej brilaj de Lorca: "Funebra kanto  por Ignacio Sánchez Mejías", "Kasido pri la branĉoj", "Soneto pri la obskura morto", "Floro", "Ĝiso", k.a., ĉiuj ili aperos iom post iom ĉu en "Kajeroj" ĉu en "Boletín" de HEF, kaj ĉiuj ili estis deklamataj tiel korsente kaj pasiplene, ke emociaj larmoj ŝprucis nebremseble el la okuloj de granda parto el tiu publiko, tute ravita kaj freneza aplaŭdanta pli ol per manoj per la propra koro...

Malfacile, iam, oni povis aŭdi en Esperantio tiel altnivelan kaj kompletan prelegon. Mi, almenaŭ, laŭlonge de duona jarcento neniam aŭdis ion similan!

Ni gratulas kaj dankas nian kamaradon pro tiu memorinda prelego, kiun ni certe neniam forgesos!

La Redakcio.    

***                     ***                           ***

(1) kanto ĥondo: esprimo ekvivalenta al flamenko-kanto kaj nepre uzita por diferencigi en ĝi la artan kategorion de la plej bona: ordinare oni uzas la vorton por substreki la kanton plej profundan kaj melodian kaj speciale tiun, kiu plej korŝire esprimas la draman mesaĝon de la kanzono.
  ***                     ***                           ***
Esperantisto: se vi deziras akiri esperantistan kulturon kaj historiajn sciojn, ne dubu tuj viziti la Hispanan Muzeon de Esperanto en Sant Pau d' Ordal (Barcelono).    

Kajero 7ª ~ En PDF (paĝo 5ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo