La figuro de preskaŭ nekonata intelektulo

Don Manuel Azaña

Parolado

Antaŭ duonjarcento, ĝuste en 1940, forpasis en Montauban (Francio), ekzilite, eminenta homo preskaŭ nekonata kiel intelektulo, kaj tamen rimarkinda en sia epoko inter la plej elstaraj. Ni parolas pri Don Manuel Azaña y Díaz: advokato, politikisto, verkisto, lasta Prezidento de la 2ª hispana respubliko ĝis la fino de la intercivitana milito, kaj resume, unu el la plej eminentaj intelektuloj dum la lasta jarcento, preskaŭ tute forgesita nun.

Kiel politikisto li apartenis al la revolucia komitato aktivinta kontraŭ la monarkiio en 1930, kaj partoprenis en la provizora registaro kiel ministro de tiu unua administracio de la 2ª hispana respubliko (1931). En la Parlamento li montriĝis  kiel eksterordinara oratoro,  tiel majstre, ke per simpla parolado li solvis la malfacilan problemon pri la loko okupenda de la Eklezio en la ŝtato, en tiu momento unu el la plej gravaj solvendaj. Kiel ideologo li elpensis la idearon per kiu li refondis sian partion kun  maldekstraj elementoj el la radikalaj socialistoj, tial li ricevis la konstantajn kaj plej furiozajn atakojn de la dekstruloj, ĉar li per siaj moderaj kaj raciaj ideoj progresemaj fariĝis akso fundamenta ĉirkaŭ kiu formiĝis  la popola fronto.

Lia unua verko, "La ĝardeno de la monaĥoj", novelo publikigita en 1922, jam rivelis lian kapablon kiel granda verkisto: en ĝi li rememoras sian adoleskan vivon kaj faras kritikajn studojn pri Juan de Valera per stilo fajne admirinda, kiu vekis la entuziasmon de la tiutempaj intelektuloj, eble neripeteblaj en nia hsitorio en mallonga periodo: Ortega y Gasset, Marañón, Cossío, Valle-Inclán, Unamuno, fratoj Machado, Lorca, k.a.

La saman profundan impreson donis liaj prelegoj en Ateneo kaj kulturaj Centroj, liaj publikaj mitingoj; pri ĉiuj tiuj lastaj Luis Araquistáin diris, ke tiaj oratoraĵoj ne nur estis vera ĝuo por la spirito sed tute nova stilo por pritrakti la popolajn problemojn de la socio kaj kiel komprenigi la politikon, kaj simile sendube pensis tiu impona amaso da homoj, kiuj en oktobro 1935 plenigis en Madrido la kampon de Comillas: 40.000 side kaj 240.000 stare, kiuj entuziasme aplaŭdis la grandan oratoron... Neniam oni konis ion similan!

Pri tiuj publikaj paroladoj, Gregorio Marañón, kiel simpla leganto de lia duvoluman "Paroladoj" ne nur gratulis Don Manuel, sed publike deklaris "la grandan plezuron legi tiajn admirindajn artoverkojn, de komenco ĝis la fino".

Don Manuel Azaña lasis, krom siajn memoraĵojn, publikigitaj en Meksikio en kvar volumoj, gravajn heredaĵojn (ankoraŭ ne kolektitajn) pri diversaj parceloj de la scio kaj beletro, de nekalkulebla valoro: privatajn tagnotojn pri ĉiuj temoj, verkojn pri beletra kritiko, artikolojn, librojn kaj politikajn diskursojn, multenombrajn notojn kun interpretoj tute originalaj pri historio, artoj, pejzaĝoj, psikologio pri la hispana gento, ktp.;  kaj kun tio tre vastan korespondadon kun talentaj homoj de ĉiuj sociaj tavoloj kaj pri ĉiuj temoj. Tiu abunda materialo bezonas la atenton de kapablaj kompetentuloj, kiuj kolektu, reordigu kaj pretigu en plurajn volumojn tiom riĉan heredaĵon.

Tiu ĉi eminenta intelektulo estis ankaŭ direktoro de la revuoj "España" (1922)  kaj "La Plumo" (1920-1924), kaj publikigis, krom la indikitan novelon, kritikajn studojn pri Valera ("Vivo de Juan de Valera. Valera en Italio. Amoj, politiko kaj Literaturo" -1929-). Li estas ankaŭ aŭtoro de tre interesaj eseoj kolektitaj en la libroj "Plumoj kaj paroloj" (1930), kaj "La elpenso pri don Kiĥoto, kaj aliaj eseoj" (1934).

Certe, la dekstruloj neniam pardonis al tiu eminenta intelektulo lian politikon, unue, kiel fundamentan homon ĉirkaŭ kiu formiĝis la popola fronto; due, ĉar kiel ministro pri Defendo de la 2ª respubliko li reduktis la nombron de novaj oficiroj, kaj precipe, kontrolis la fidelecon al la reĝimo de altrangaj militistoj.

Kun fervoro ni rememoras nun, okaze de lia forpaso antaŭ 50 jaroj, la figuron eminentan de Don Manuel Azaña, la figuron de tiu preskaŭ nekonata hispana intelektulo.

A.M.B.    


Kajero 7ª ~ En PDF (paĝo 8ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo