Blanko. Kupoloj blankaj diŝiras la lazuron. Palmoj. Aromo je daktiloj. Sirokecaj trablovoj kelkfoje faras peniga la spiradon. Oaza frisko, tamen, de tempeto al tempeto preskaŭ sekse karesas miajn sensojn. Blanko. Helo. Lumo. blindigaj rebriloj el la kalkitaj fasadoj. Surstrande, kuŝe, nudmane, endimione belaj ĝermaneskaj blondulinoj, la haŭton saliloke ruĝa, horon post horo defias la misefikojn de la ozontavola truo. Afriko kaj Eŭropo kunaj: Almerio (Andaluzio). Mi feriadas.
Poste restas Sant Cugat, la HALE-renkontiĝo sub la libera ĉielo... Kiom da sensacoj! Ankoraŭ karuselas miakape nomoj kaj homoj, rememoroj ĝirantaj ĉirkaŭ bedaŭro kaj espero, ĉirkaŭ ĝuo kaj ekzaltiĝo. Tielas nia Esperantujo.
Bedaŭro, eĉ ploremo -kaj eĉ indigno ĉe la evidento, ke, dum la majoritato de la kongresanoj, respektindaj kaj fervoraj kamaradoj kaj amikoj, aspektigis olda nian kongreson en la okuloj de la ekstermovada mondo, nur dek kilometrojn for de la kongresejo, en la amata Sabadell, kelkaj junaj esperantistoj absolute fajfis pri ni. Ĉu eble por firme teni sin en la stulta, stretanima kaj provincaneska dikotomio hispanoj-katalunoj, pli propra al fililistraj futbal-fantikuloj, ol al veraj internaciistoj, mondcivitanoj kaj progresemaj homoj, el kiuj pluraj kuraĝas nomi sin, krom esperantistoj, anarĥiistoj? Kia paradokso! Dissaltis la muro de Berlino. Dissaltas ĉiutage multaj muroj. Sed forte staras ankoraŭ "muroj de miljaroj". Inter admirindaj kulturoj. Inter frataj gentoj cise-transe cerboŝtopitaj de la universala kasto de la vampiroj, etburĝoj kaj manipulantoj de la popolaj sentoj, en kiu ajn lingvo ili parolas. Jen la unusolaj malamikoj komunaj al ni ĉiuj.
La racio. Mi kunvokas ĉiujn ĉirkaŭ la racio. Nur ĝi faras nin nepre "kondamnitaj" al interkompreniĝo. Espero, ĉion, spite, ĉar la nova HEF-estraro komencis geedzigi utopion kun realo, tiel brave kaj pasie, ke jam preskaŭ palpeblas la sukceso, eĉ se nur parta, de la ambicia strategio konceptita por la venontaj jaroj. Ĉar HALE kreskas poiome. Ĉar nia HALE-kunveno plej senĝene, nature, neformale kaj spontane diksvolvita ĉe pepado kaj trilado de birdoj pruvis, ke, malgraŭ ĉio, seniluziiĝo ĉe ni ne havas lokon, ke ni, junuloj kaj veteranoj, vibras diversmaniere sed per la sama ondolongo, revas plue, ope, ade serĉas novajn vojojn ĉiam pli konformajn al la nunaj sociaj dinamiko kaj spertoj. Ĉar "Kajeroj" plaĉas al la legantoj. Ĉar la vorto futuro skribiĝas per vivamo...
Ĝuo ĉe la konstato, ke grava nombro da samideanoj esprimis sian deziron kongresi nur por labori per kaj por E-o, per kaj por la E-a kulturo. Kiam en la historio de la HEF-kongresoj vidiĝis tiom da HEF-anoj kolektiĝintaj ĝis la dua kaj duono frumatene por debati pri faka temo: "Projekto pri formaligo de la E-a konjugacio"?
Ekzaltiĝo ĉe mia prelego pri Federico Garcia Lorca. Kiom da vibroj! Mi alportis nur la koron. La interfluon de emocioj inter mi kaj la ĉeestantaro, la magion, kreis nur la poezio mem. Kiu diris, ke la ĝenerala publiko ne kapablas liri al la muzoj, al la altaj animstatoj kaj pensoj? Koro kaj vero. Pure-nature. La karmemora socialisto profesoro Tierno Galván parolis tiel profesorece en la katedro kiel en la plej popularaj kvartaloj de Madrido. Kaj la simplaj homoj rite aŭskultis lin, sentis lian veron en la koro. Lorca asertis, ke por kompreni "La vivo estas sonĝo", de Calderón de la Barca, "ĉiuj lumoj de la teologio necesas, sed por senti ĝin, la teatro samas tiel por moŝteca sinjorino, kiel por servistino". Trafe. Oni sobigu de la parnason al la komunaj civitanoj pere de la koro, kaj oni kolektive spertos la envulto-povon de la poezio. La poezio elŝprucigas belon kaj veron. La belo kaj vero apartenas al ni ĉiuj. La poezio nias.
De ĉe mia teraso videblas la velŝipoj en lontano, la graciaj kurbiĝoj de la marbordo, puntitaj de hulŝaŭmo, la Edeno. Ho ferio! Baldaŭ ree mi enpaŝos en la grandurban frenezecon, en la ĉiutagan lukton kontraŭ... Sed zorgojn for! Nun mi volas forspongi ajnan spuron de tedo. Nun mi feliĉas. Fina punkto.
Miguel Fernández