Movado

Nia movado linioj

Organizita de H.A.L.E. komencis kurso de Esperanto du la pasinta Oktobro en la sidejo de la sindikato C.N.T-A.I.T de Zaragozo, gvidata de kompetenta junulo Antonio Valen.

Kontentiga la nombro da lernantoj kaj promesplena la futuro de la kurso, kursounue ĉar ĝi konsistas grandparte el junuloj, kaj cetere ĉar ili projektas fondi esperantistan fakon en la sino de tiel grava sindikato.

Kuraĝigaj leteroj el eksterlanda k-doj adresitaj al la menciita sindikato, Av. San José, 144-146.- E50008-Zrazoza.-Hispanio, estos bonvenaj kaj dezirindaj.

...-...              ...-...              ...-...             

Ankaŭ en sama urbo kaj organizitaj de la Centro "Frateco" de Zaragozo, komencis du kursoj de Esperanto, unu en la propra sidejo de la veterana Societo gvidata de Miguel Ángel Martín, kaj alia en la "Instituto de Idiomoj" de la Zaragoza Universitato, lerte gvidata de D-ro José Olavide.

Ni deziras sukceson al ĉiuj ili!

...-...              ...-...              ...-...             

Nia ŝatata amiko Ramón Manau Torres, c/ Montseny, 5 piso, 08208 SABADELL, Barcelona, SAT-peranto en Hispanio, anoncas la abonojn kaj kotizojn por la jaro 1989:

Sendu pagojn al la indikita adreso de la SAT-Peranto.

...-...              ...-...              ...-...             

Malagrabla novaĵo.-

Kun bedaŭro ni sciis pri la subita malsano de nia bona amiko kaj tre estimata Profesoro D. Juan Régulo Pérez, loĝanta en La Laguna, Kanariaj Insuloj.

Infarkto lezis lian vidkapablon, tiel grave, ke nur malfacile li povas legi. Verŝajne, la malsano estas neinversigebla, t.e. li neniam plu rehavos sian antaŭan vidkapablon, kvankam la kuracistoj asertis, ke li post iom da tempo povos repreni la antaŭan aktivaĵon, kompreneblas ke kun certa malfacilo.

Feliĉe, ĉiuj liaj ceteraj kapabloj restis netuŝitaj, sekve ni esperas, ke tre baldaŭ li povos denove labori, tiel brile kiel antaŭe.

Tutkore ni deziras al la bona amiko kaj elstara esperantisto, rapidan kaj kompletan resaniĝon!

...-...              ...-...              ...-...             

Kunveno en la sidejo de "Madrida Esperanto-Liceo" (MEL)
La 22-an de Oktobro, de la 10a ĝis la 8a vespere, esperantistoj el diversaj hispanaj regionoj okazigis en la sidejo de M.E.L. kunvenon, en kiu oni analizis la krizan situacion trapasatan de la hispana E-movado. Kvankam la nunaj momentoj malfacilas, ne mankas entuziasmaj homoj, pretaj laŭiri novajn vojojn krei freŝaerajn trablovojn ene de la Hispana Esperanto-Federacio (HEF).


Kajero 1ª ~ En PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo