Recenzo

Ni legis por vi linioj

Sur ĉi angulo de nia gazeto, regule rezervita por rezencoj deLa homa vivaventuro. libroj kaj broŝuroj, ni aperigas hodiaŭ rezencetojn pri verkoj de hispanaj SAT-anoj antaŭ nelonge publikigitaj. Jen kelkaj el ili:

LA HOMA VIVAVENTURO, originale verkita de k-do Giordano Moya Escayola. Eldonita en 1987 de Barcelona E-Centro.- Str. Carreras Candi 36 08028.- Barcelona (Hispanio).

La tragika hispana travivaĵo, sekvata de tutmonda milito kune kun la elfalo de la moralaj valoroj, instigis la aŭtoron serĉi filozofion, kiu, en la formuladon de humaneca etiko, enkonsideru la grandecon de la homa rolo en la evoluado de la naturo. La verko  celas formuli novan etikon, novan ekonomikan ordon, kaj estigi, per la forto de la esperantismo, novan Civilizacion.

Sendube, libro destinita al kleraj meditemaj homoj.


SANGA NUPTO kaj LA DOMO DE BERNARDA ALBA, orginale vertikaj de Federico García Lorca, laŭ traduko de k-do Miguel Fernández. Eldonita de Madrida Esperanto-Liceo, en 1987, str. Atocha, 98.-4º.- 28012-Madrid (Hispanio).

Temas pri recenzodu el la plej signifaj teatraĵoj de la mondfama hispana dramaturgo kaj poeto, fidele transponitaj surbaze de severa observado de la Lorca-aj versoritmoj kaj poezia universo, en kiun abundaj diversfontaj notoj helpas la leganton enprofundiĝi. En ambaŭ teatraĵoj, viroj kaj virinoj, ne agas kiel individuoj, sed kiel arketipoj de pasioj, sentoj kaj humanaj situacioj ekstertempaj, impulsataj de nebremseblaj primaraj fortoj ekster ĉia rezonado kaj intelektismo, kaj envolvitaj en ancestra fatalismo. La protagonistoj de tiuj dramoj havas kiel literaturaj antecedentoj la puran klasikan tragedion. Tre bona kaj fidela la traduko de k-do Fernández.


ANALOJ DE LA ESPERANTA MOVADO EN HISPANUJO, verkita de k-do Antonio Marco Botella. Mendebla ĉe "Frateco", str. San Vicente de Paúl, 1.- E-50001-Zaragoza (Hispanio).

La sola fakto, ke nur unu jaron post la apero de ĉi duvoluma verko oni devis publikigi ties duan eldonon, sufiĉe elokventas rilate la grandan sukceson de ĉi monumenta kroniko pri nia centjara vivo. La aŭtoro prezentas al la leganto, en laŭtema kronologia tabelo, detalan priskribon de la hispana E-movado, kolektis plej gravajn eventojn, poemojn, konfliktojn, esperojn, kuriozaĵojn kaj atingojn, kaj survoje komentas ilin respekteme kaj prudente. La rezulto de tiu, sendube peniga multhora laboro, estas tiu kolombo  duvoluma verko, esenca por konatiĝi kun la hispana E-movado.


MIGUEL HERNÁNDEZ, POETO DE L' POPOLO.- Antologio de Hernández-aj poemoj elektitaj kaj transponitaj de k-do Miguel Fernández Martín. Eldonita de Grupo Esperanto Valencia, en 1988, Gran Vía Fernando el Católico, 45.- 3ª.- 46008-Valencia (Hispanio).

En tiu ĉi esperantlingva antologio de la plej gravaj poemoj de Miguel Hernández, unu el la zenitaj figuroj de la nuna hispana liriko, enkarcerigita de la Franko-a reĝimo kaj mortinta en la prizono de Alicante  en 1942, la leganto trovos, pupinokrom po unu detala komentario antaŭ ĉiu el liaj libroj aŭ poemkolektoj, biografian resumon kaj notojn, nemalhaveblajn por ĝuste loki la poeton en ties pasia epoko.

Jen du poemoj de la libro:

CITRONO                                                                               
Ho citrono tute flava
la patri' de mia febro!
Se mi lasos
vin flirtadi,
ho citron'
tute flava!,
al mi donos
vi resume
fulmo-brilon.

Federiko Garsia Lorka
Se mi metos
vin sur pinton
montro-fingran,
ho citron'
tute flava!,
al mi donos
vi ĉineton
kun har-ligo,
eĉ la tutan
Ĉinion,
kvankam de sur
la anĝeloj
rigardata.

Se mi kaptos
vin perdente,
al mi donos,
ho amiko
kun amar'!,
vi minuton
da mar'.


MADRIDO                                                           
Inter la kverkoj, la fagoj, la ŝtonoj,
la foliar' kun leĝera ostaro
ŝprucas de ŝtalo sensvena la sonoj:
ŝprucas la ŝtalo.

Urbo zorganta la brizan kvieton
spertas de fiaj pasioj la mordojn,
ovras la pordojn sam-kiel rideton:
fermas la pordojn.

Verda avid' intermure, en fumo,
ardas kun oraj malamo kaj sombro.
Sian retaron jam sternis la lumo
kontraŭ la ombro.

Fajro ne bridos ĉi urbon en streĉo,
vane rankor' laŭro-haken sin tiras,
kaj lavendo, ĉi rozo en peĉo
ĝojon elspiras.

Pordo fermita, drinkejo gaj-stata:
ne enŝloseblas karcere likvoroj.
Jen, trapikita de vivo malsata,
urbo de floroj.
madrido

Kajero 1ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo