Temoj de nia epoko

La malnovaj ŝuaĉoj linioj

Ne. Ni jam ne iras en ŝuaĉoj al la laborejo. La cerbumaj kapoj de niaj supermastroj komprenis ĝustatempe, ke, se oni sukcesas nin turni en konsumantojn, oni trafas du celojn per unu ŝtono, t.e. ni fariĝas duoble ekspluatataj kaj, samtempe, sentante nin ĝisparoksisme kontentaj pro la fakto, ke ni produktus ne nur por la burĝaro sed ankaŭ por ni mem, akirus ŝafan mildon... Kia eltrovo!

Nu, dolarulo iam niaj domoj ŝtopis sin perelektraj maŝinoj kapablaj plenumi la plej diversajn -jen utilan, jen vanajn- taskojn, surstrate eksvarmis niaj aŭtomobiloj ĝis plena tohuvabohuo, meze de neelteneblaj fulgo kaj bruego, niaj trotuaroj tapetiĝis per superbaj hundofekaĵoj -ho, la mirindaj kutimoj de la etburĝoj!-, kaj ni eksidis en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj, dum la bankieroj frotadis al si la manojn pro ĝojo vendante al ni la durojn po ses pesetoj. Jes ni, hispanaj laboristoj, kvankam malfrue, alvenis al la ĝuoj  de la konsumsocio, la renovigita vizaĝo de la olda kapitalismo, kiu, simile al la birdo fenikso, ne ĉesas esplori novajn rimedojn por renaskiĝi el sia propra cindro. Malgraŭ tio, se por la plimulto el la eŭropanoj Majo '68 restis jam iama revo kuŝante forgeseje, kaj la floroj de Bob Dylan, Donovan kaj Joan Baez ekŝrumpis sur la fruntoj de la eksmodaj hipioj, nialande ĉe la stertorado de la diktatoro, kaj niaj stratoj pleniĝis de flagoj, niaj placoj de mitingoj, niaj fabrikoj de justaj depostuloj strike esprimitaj, kaj ĉio ĉi kune, ne tiu ulo aŭ tiu alia, venigis la demokration. La ĉefaj laboristaj partioj, laŭprograme respublikismaj, suferinte kuriozan memorperdon, akceptis sendiskute la reĝon jam proponitan de la diktatoro. De tiam kelkaj el ili eĉ daŭre panegiras al la monarko kaj incensas al la  monarkio. Venis pli poste la tempo alivesti sin. Markso kaj Lenino vidiĝis forpelitaj el la socialisma kaj komunisma partioj, respektive. Tiele, la unuaj vendis al ni senkafeinan socialismon kaj duaj eŭrokomunismon, strangan produkton, kiu semis grandan konfuzon inter la laboristaro kaj enhavis la ĝermojn de la divido kaj la detruo. Post la knomocia pajacaĵo de Tejero, kies deknaŭjarcenta bildo ĉirkaŭiris  la mondon estigante unu el la plej hontigaj momentoj el nia ĵusa pasinteco, nia politika-socia panoramo neniel diferencis, krom ke nia aĉetpovo ne pliboniĝis rilate al tiu de la plimulto el la Okcident-eŭropaj landoj. Ĉi-kuntekste, nenio baris la vojon de niaj modernaspektaj socialistoj al la povo, des pli, ke nia tuta maldesktrularo, iam naiva fido pri iliaj promesoj rilate al socia ŝanĝo, el la starigo de centoj da miloj da laborpostenoj kaj al nia NATO-eksaniĝo, montris sin preta baloti por ili. Kaj fine ili venkis, kaj la ŝanĝo ekis. Ili ŝanĝis siajn vestojn: ekuzis ĉemizon kaj kravaton anstataŭ puloveron, kaj komencis modernigi nin, modernigi nian industrion, kio postulis la eksigon de miloj da laboristoj -jen vi havas!-, modernigi niajn rilatojn kun la mastraro, tiel, ke niaj socialistoj aliiĝis en la plej efikajn administrantojn de la kapitalismo kaj en la plej mirindan rimedon kontraŭ ajna revolucia revo. Sed la unu sola guto, kiu plenigis la glason, estis sendube ilia sinteno okaze de la referendumo pri nia aparteno al NATO. Kiel ili ĵonglis  per argumentoj jene resumeblaj: kiam ni diris "ne", fakte ni intencis diri "jes"! Kaj ni, hispanaj laboristoj jam modernigitaj, eŭropecaj, lasante nin cerboŝtopi, ne kapablis taksi la amplekson de tiu unika ŝanco kontraŭstari  la dividon de la popoloj en du armitajn blokojn, kaj ni donis nian jeson al niaj regantoj, por ke ili integru nin al la NATO kun aliaj Okcident-eŭropaj landoj.

Nun ĉe ni regas feliĉo. Ne, ni jam ne iras en ŝuaĉoj al la laborejo, sed en plej laŭmodaj vestoj kaj, multaj, per belaj ŝuldosciaj aŭtomobiloj, parkeblaj nur post milo da ruzaĵoj. La novaj teknologioj, kiuj en egaleca socio liberigas nin de pezaj taskoj kaj disponeblas al ni multe pli da tempo por kulturado de la spirito, en nia nuna socio aŭ superbazaro, kie oni vendas eĉ la propran animon, ne nur prezentas nian glavon de Damoklo rilate maldungitecon kaj senlaborecon, ne nur liveras al la ŝtatoj la eblon komputori eĉ pri tio, kiom da fojoj ni amoras ĉiumonate, sed ankaŭ poluas niajn riverojn kaj aeron, pereigas niajn fiŝojn, niajn birdojn... Televizie oni indikas al ni, kiajn vestojn ni surmetu por brili super niaj amikoj, kiaj detergentoj donas laktoblankan helon al niaj ĉemizoj, kaj, pere de oscedigaj ŝablonaj filmoj, oni montras al ni, ke en Usono oni vivas kiel kuko en butero...

Kiel feliĉaj ni estas! Tiom, ke ni ploras, ploradas de... feliĉo. Verŝajne pro ĉiuj ĉi atingoj la vorto revolucio estigas kaskadon da ridegoj en niaj asembleoj, kaj niaj sindikatoj kapablas mobilizi nin nur pro monaj depostuloj.

Ne, ni jam ne iras en ŝuaĉoj al la laborejo, sed multaj el ni, frenezuloj: esperantistoj, verduloj, sennaciistoj, anarĥiistoj, socialistoj kaj poetoj, abomenas niajn novajn ŝuojn.

Miguel Fernández Martín.



Kajero 1ª ~ En PDF (paĝo 7ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo