La korno-vundo kaj la
morto (1)
Je la kvina posttagmeze.
(2)
Estis ĝuste la kvina posttagmeze.
Knabet' alportis la blankan littukon
(3)
je la kvina posttagmeze.
Kalka korbo atendis antaŭvide
(4)
je la kvina posttagmeze.
La ceter' estis morto, nure morto
je la kvina posttagmeze.
La vento foren portis la kotonojn
je la kvina posttagmeze.
Nikel' kaj vitro per oksid' sematas
(5)
je la kvina posttagmeze.
Kolombo luktas kontraŭ leopardo
je la kvina posttagmeze.
Femuro kontraŭ korno angorplena
je la kvina posttagmeze.
Komenciĝis la sonoj de l' borduno
(6)
je la kvina posttagmeze.
L' arsenika kloŝaro kaj la fumo
(7)
je la kvina posttagmeze.
Ĉestratangule svarmas silentgrupoj
je la kvina posttagmeze.
La taŭro solas kun la koro supre!
(8)
je la kvina posttagmeze.
Kiam la neĝa ŝvito ekaperis
(9)
je la kvina posttagmeze,
kiam kovriĝis la aren' per jodo
je la kvina posttagmeze.
La mort' ellasis ovojn en la vundon
(10)
je la kvina posttagmeze.
Je la kvina posttagmeze.
Jes, ekzakte, la kvina posttagmeze.
Ĉerko kun radoj iĝis lia lito
(11)
je la kvina posttagmeze.
Ostoj kaj flutoj tintas enorele
je la kvina posttagmeze.
La taŭro muĝis jam sub lia frutno
je la kvina posttagmeze.
La ĉambron ekirizis l' agonio
je la kvina posttagmeze.
Sur la foro jam venas la gangreno
je la kvina posttagmeze.
Antro lilia sub l' ingvenoj verdaj
je la kvina posttagmeze.
Liaj vundoj bruligis kiel sunoj
je la kvina posttagmeze.
Kaj la amaso rompis la fenestrojn
je la kvina posttagmeze.
Ve, la terura kvina posttagmeze!
Batis la ivinan ĉiuj mond-horloĝoj.
Estis la sombra kvina posttagmeze.
(1) Temas pri la unua el la kvar
poemoj, el kiuj konsistas la impona kaj genia "Funebra kanto por Ignacio
Sánchez Mejías", unu el la plej eksterorinaraj tiuspecaj lirikaĵoj el la
hispana lingvo. Rimarkindas en ĝi la kunestado de dekunusilaboj (klera
tendenco) kaj oksilaboj (la plej popularaj hispanaj versoj) blanke
rimiĝantaj, la aparte belefektaj kuraĝaj vortfiguroj surrealisma
esprimitaj, sed baziĝantaj sur plej pura realo, kaj la fakto, ke tute
akcesora elemento ("la kvina posttagmeze") turniĝas en unurangan fundamentan
poezieron, kies alterna ripetado faras la poemon mirinde litanieca, kiel
konvenas al funebra kanto.
Ignacio Sánchez
Mejías estis unu el la plej grandaj ĉijarcentaj toreistoj, klera homo tiel
inklina al la taŭroudado kiel al la litetraturo, intima amiko de Federico
García Lorca, Rafael Alberti kaj, ĝenerale, de ĉiuj poetoj de la renoma
"Generacio de '27" kaj aŭtoro de itneresaj teatraĵoj. Kornovundite la 11an
de aŭgusto 1934 en la taŭroludejo de Manzanares, li mortis en Madrido du
tagojn poste.
Daŭrigi la legadon.
Trad. kaj komentoj de Miguel Fernández.