Pioniroj

Emilio Artigas y Trigo

Aragona instruisto, fervora kaj laborema esperantisto, unu el la plej kompetentaj sub lingva vidpunkto en Hispanio. Li esperantistiĝis en 1907, kaj en 1908 kunfondis la Esperantatn Societon "Frateco" de Zaragozo, kies unau Sekretario li estis unuanime elektita.

Preskaŭ senhalte dum multaj jaroj, li gvidis E-kursojn al unu post alia generacio en la indikita E-rondo, inkluzive en la Zaragoza Universitato ankaŭ li oficiale gvidis E-kursojn.

Kiel liberpensanto li instruis profesie al laboristoj en la Racionalismaj Lernejoj dependantaj de la sindikatoj, kaj longe instruis ankaŭ en la prestiĝaj Lernejoj pri Libera Instruado.

Granda instruisto lojala al LA SAT-principoj, li sindoneme laboris sen bombastaj elmontroj, tute modestece, ĝis 1953, kiam li forpasis.

Markus                       


Kajero 1ª ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo