In English. |
En español |
Permesu al mi ankaŭ esprimi en la nomo de vi ĉiuj koran dankon al la organizintoj de la nuna kongreso, al la sindonaj svisaj esperantistoj, kiuj tiel multe kaj senlace laboris en la daŭro de la pasinta jaro, fondis preskaŭ en ĉiuj urboj de la Svisa landogrupojn Esperantistajn kaj diligente faris ĉion, kion ili povis, por sukcesa pretigo de nia kongreso; al la Provizora Centra Organiza Komitato, kiu precipe en la persono de sia prezidanto tiel energie laboris kaj tiel diligente zorgis pri ĉiuj preparoj; fine --sed certe ne malplej grave-- al tiuj kaŝitaj amikoj, kiuj per malavara fondo de la Centra Oficejo donis fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj laboroj.
Sinjorinoj kaj sinjoroj!
Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon; eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi tamen ne povas doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, pro la rajtoj de homo. Pri tio ĉi mi tamen ne parolus al vi; ĉar se kiel privata homo ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando, tamen kiel esperantistojn tiu ĉi batalado ne povus vin tuŝi, kaj nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj. Sed krom la batalado pure politika, en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel esperantistojn ne povas ne tuŝi: ni vidas en tiu lando kruelan bataladon inter la gentoj. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando -- tie la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj kontraŭ la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur tial, ĉar ili apartenas al alia gento. Ĉiutage estingiĝis tie multe da homaj vivoj per batalado politika, sed multe pli da homaj vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado intergenta. Terura estas la stato de aferoj en la multelingva Kaŭkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo!
Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bielostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon: en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bielostoka buĉado; al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.
Oni scias, ke ne la Rusa gento estas kulpa en la besta buĉado en Bielostok kaj multaj aliaj urboj, ĉar la Rusa gento neniam estis kruela kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian regadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi. Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj, doni al ili la eblon, libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento, kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj!
Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.
Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj
fariĝis tiel kruela, ni, esperantistoj, devas labori pli energie ol iam.
Sed por ke nia laborado estu fruktoporta, ni devas antaŭ ĉio bone klarigi
al ni la internan ideon de la Esperantismo . Ni ĉiuj senkonscie ofte
aludadis tiun ĉi ideon en niaj paroloj kaj verkoj, sed neniam parolis pri
ĝi pli klare. Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.
El la deklaracio unuanime akceptita en la Boulogne'a kongreso, ni ĉiuj
scias, kio estas la Esperantismo en rilato praktika; el tiu ĉi deklaracio ni
ankaŭ scias, ke esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon
Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. esperantisto sekve
estas ne sole tiu persono, kiu uzas Esperanton sole kaj ekskluzive por celoj
praktikaj; esperantisto ankaŭ estas persono, kiu uzas Esperanton, por gajni
per ĝi monon; esperantisto estas persono, kiu uzas Esperanton nur por
amuziĝadi; esperantisto fine estas eĉ tiu persono, kiu uzas Esperanton por
celoj plej malbonaj kaj malamaj. Sed krom la flanko praktika, deviga por
ĉiuj kaj montrita en la deklaracio, la Esperantismo havas ankoraŭ alian
flankon, ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean. Tiun ĉi flankon
diversaj esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero kaj en
la plej diversaj gradoj. Tial, por eviti ĉiun malpacon, la esperantistoj
decidis, lasi al ĉiu plenan liberecon akcepti la internan ideon de la
Esperantismo en tiu formo kaj grado, kiel li mem deziras, aŭ --se li volas-- eĉ tute ne akcepti por la Esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj
esperantistoj ĉian respondecon por la agoj kaj idealoj de aliaj
esperantistoj, la Bulonja deklaracio precizigis la oficialan, de ĉiuj
sendispute akceptitan esencon de la Esperantismo kaj aldonis la sekvantajn
vortojn: Ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la
Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne
respondas. Sed bedaŭrinde la vorton privata kelkaj amikoj-esperantistoj
klarigis al si en la senco de malpermesata, kaj tiamaniere, anstataŭ
konservi por la interna ideo de la Esperantismo la eblon tute libere
disvolviĝi, ili volis tiun ideon tute mortigi.
Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo
plenan rajton rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin
nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke
ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta
tempo inter la esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: "Esperanto estas
nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la Esperantismon kun ia ideo, ĉar
alie oni pensos ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj
personoj, kiuj ne amas tiun ideon! Ho kiaj vortoj! El la timo, ke ni
eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por
aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de
la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu
estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam
gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun
energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn
batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean,
ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni
neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos
malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun
abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de
komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan! Venos iam la
tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian
karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por
ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj
esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj
konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri
praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun
lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo -- vi ĉiuj sentas ĝin tre
bone -- estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo
akompanadis Esperantismon de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna
tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ
malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto de junaj diversgentaj
gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili
kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: malamikeco
de la nacioj, falu, falu, jam estas tempo.
Nia himno kantas pri la nova sento, kiu venis en la mondon, ĉiuj
verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la nunaj esperantistoj ĉiam
spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni kaŝis nian ideon, neniam
povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi, ĉar ĉiu parolis pri ĝi, kaj
sindone laboris. Kial do aliĝis al ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto
nur lingvon? Kial ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda
krimo, nome pri la deziro, helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu
ili ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj kaj
ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas, kvankam pro neĝusta
timo antaŭ sensencaj atakantoj ili penas tion ĉi nei?
Se mi, la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj
suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco --ĉu
mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj esperantistoj
pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj
oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis
malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono per la propagando de
Esperanto --ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke
Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam
pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! Ĉiuj memoris nur pri la interna
ideo entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi
alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi
alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas
iliajn korojn.
Vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo ĉe l' Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri
ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron por la tuta vivo, ĉiuj
ĝin nomas la neforgesebla kongreso. Kio do tiel entuziasmigis la
membrojn de la kongreso? Ĉu la amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi
sur ĉiu paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn
multe pli bonajn kaj plenumatajn ne de nespertaj diletantoj, sed de plej
perfektaj specialistoj! Ĉu nin entuziasmigis la granda talento de la
parolantoj? Ne; ni tiajn ne havis en Bulonjo. Ĉu la fakto, ke ni
komprenis nin reciproke? Sed en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja
komprenas nin ne malpli bone, kaj tamen nenio nin entuziasmigis. Ne, vi
ĉiuj sentas tre bone, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne la
reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto
montris, sed la interna ideo de la Esperantismo, kiun ni ĉiuj sentis en nia
koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni
sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke, ĝis la
fina malapero de la muroj, estas ankoraŭ tre kaj tre malproksime; sed ni
sentis, ke ni estas atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ tiuj muroj;
ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas ia fantomo de pli bona estonteco,
fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados
kaj potenciĝados.
Jes, miaj karaj kunlaborantoj! Por la indiferenta mondo
Esperanto
povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu, kiu uzas Esperanton aŭ
laboras por ĝi, estas esperantisto, kaj ĉiu esperantisto havas plenan
rajton vidi en Esperanto nur lingvon simplan, malvarman internacian
kompreniĝilon, similan al la mara signaro, kvankam pli perfektan. Tiaj
esperantistoj kredeble ne venas al niaj kongresoj aŭ venos al ili nur por
celoj esploraj, praktikaj aŭ por malvarma diskutado pri demandoj pure
lingvaj, pure akademiaj, kaj ili ne partoprenos en nia ĝojo kaj entuziasmo,
kiu eble ŝajnos al ili naiva kaj infana. Sed tiuj esperantistoj, kiuj
apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos
kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la
mondo moke nomas ilin utopiistoj, kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian
idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj. Ĉiu
nia nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna ideo de la
Esperantismo, kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta
festo de la homaro kaj de homa frateco.
L.L. Zamenhoff