Laŭ raporto de la sindikato U.G.T. (Uniĝo Ĝenerala de Laboristoj de Hispanio) persentita en la pasinta aŭgusto, la dunga provizoreco atingas en Hispanio indicon rekordan da 33%, superante, unuafkoje, la nombron de 5 milionoj de provizoraj dungitoj.
Atentu ĉi datumon! Tiu ĉi nombro superas tiun de la provizoraj dungitoj de Italio, Unuiĝinta Reĝolando, Belgio kaj Svedio, ĉiuj kune.
Dum la averaĝa Eŭropo provizoneco estas de 13,6% , en Hispanio ĝi atingis 33% kaj ĝi plu.
Zapatero (ĉefministro socialdemokrata de Hispanio) ricevis la povon kun 30% de dunga provizoreco 3%-on. Laŭ la datumoj de U.G.T., ekde al 2003-a la nombro de provizoraj dungitoj kreskis 20%on kaj en la lasta jaro la provizorindeco pliiĝis 2.5 procentajn punktojn.
Estante ankoraŭ proksima la lasta dekstrisma laborreformo, la estraro devas rememori ke unu el siaj defiaj partianaj celoj estis la forigo de la dunga provizoreco. Tamen ĉiuj rimedoj realigitaj ĝis nun ne sukcesos forigi ĝin, sed male, ili permesas ke tio plu kreskos.
En la lasta trimonato 77%on el la neta kreo de salajrataj dungoj oni ŝuldas el la kresko de la provizoreco. Tio estas, kreiĝas pli da dungoj sed nestabilaj. Kion diri pri la promeso de multaj stabilaj kontraktoj kontraŭ la urbaj kontraktoj (nestabilaj)? Kial la eksdungigoj fariĝis pli malmultekostaj?
Daŭringante ĉivojen la laborkondiĉojn de la hispanaro plu estos je la vicofino de Eŭropo, kun provizoreco galopanta; kaj la stabilaj dungoj estigos speco estingiĝanta.