Jam estas obstina kaj ribelema fakto ekde la Transiro Reĝima ke, tuj post la alveno de ĉiu nova estraro, la Ministro pri Klerigado sekvanta sentas la nebrideblan bezonon modifi la klerigsistemon, eble por havi la ŝancon eniri en la historion kiel geniulon renovigintan la klerecon de la novaj generacioj de Hispanio. Al ĝi oni aldonu kvazaŭ neeksplicitan akordon de ĉiuj el ili tiel ke ĉiu nova Studoplano devas konsiderigi bonan sian antaŭan, jen kondiĉo implicita kiun oni plenumas tiel rigore, ke neniu povos nei ke la kleriga damaĝo en Hispanio estas realaĵo evidenta. Sekvante tiun ĉi direkton la Ministrino pri Klerigado esprimis ke en nia lingvo ekzistas multaj « anglikanismoj» (vorto tute nekongrua kun la kunteksto) post adopti la decidon enkonduki la francan en la infanlernejojn kaj forigi la filozofion kiel asignaturon.
Flankenlasante la kritikojn de la plirekte trafitoj, komprenebla aliflanke, eblas diri ke tiu ĉi situacio estis delonge antaŭvidebla, ĉar la filozofio sengraviĝadis ĝis sia definitiva prikonsidero kiel negravan asignaturon, situacio kiun mi opinias fundamentita sur la pluraj jenaj motivoj: 1e sur la merkatisma karaktero de la socio kiun kuraĝigas la ekskluziva sindediĉo de la politikistoj al la kruta I+D (t.e. esplorado kaj ekonomia evoluo, laŭ hispana mallongigo); 2e sur la nekompetenteco de la respondeculoj kiuj, alpreninte popolismajn decidojn , opcias al la ŝajne bono je la malutilo de la solida klerigado; 3e ĉar ne estas vero ke la filozofion oni instruis tiel ke la studentoj lernu pensi per si mem , sed kiel listojn de nomoj, datoj, teorioj kaj skoloj kiuj logike enuigis la studentaron; 4e ĉar elstaris pro sia foresto de la amaskomunikiloj la filozofoj je la ŝancoj debati tiujn aferojn kiuj interesas al la socio - milito, alkoholismo, aborto, geedziĝo, terurismo, malsekureco, enmigrado, ktp- jen temoj pri kiuj la filozofoj havas multon por diri. Se Sokrato sin difinis kiel la tabanon de Ateno, ĝi estis ĝuste ĉar la funkcio de pripensisto konsistas el sprono de la socio por teni ĝin aktiva kaj pripensanta.
La filozofio, mi estimas, estas fundamenta ne nur por la gestudentoj sed por la civitanoj ĝenerale, ne ĉar ĝi estas vojo por miregigi ularon, ĉar en tia kazo la rezulto ne kompensus la penon; eĉ ne ĉar ĝi pritraktas la grandajn demandojn de la vivo; eĉ ne ĉar ĝi pripensigas - ankaŭ tion faras la ŝakludo kaj pli distre- sed ĉar la filozofio temas pri la vivo mem, ĝi utilas por disponi de perspektivo antaŭ la kutimaj problemoj, starigas opciojn kaj malsamajn respondojn, kaj ebligas interpreti la realon kaj antaŭvidi la mondan evoluon.
Jozefo Ludoviko Pérez Óvilo