La pasio de Kristo, de Mel Gibson vekigis absurdan polemikon centrigita pri kies estas la mano, kiu ekzekutis Kriston, kio estas sengrava demando je socio okcidenta, kies ĵuro komprenas, ke filoj ne devas pagi pro la krimoj de siaj gepatroj, tiel, ke ĉu temis pri judoj ĉu temis pri romianoj, tiu estas afero, kiu du mil jarojn poste devas esti definitive finita. La dua argumenta ekskuzo estas, ke tio, kion la filmo rakontas, respegulas tion, kio okazis vere, kio estas tute neakceptebla, ĉar la tuta Homaro scias, ke Kristo estis torturata kaj krucumata, suferoj, kiujn normala persono povas imagi, escepte se la reĝisto de la filmo kaj liaj defendantoj konsideru, ke la publiko povas pensi, ke tiuj turmentoj estas, en si mem, amuzaĵo por tiu, kiu suferas ilin.
Se estas nediskutebla la fakto, ke neniu persono, kiu iris vidi la filmon, povas diri, ke li aŭ ŝi estis surprizita de la dureco de la scenoj, ĉar antaŭe li aŭ ŝi sciis, ke rakontante la dekdu lastajn horojn de Kristo, la filmo centriĝis sole kaj ekskluzive je torturo, sufero, humiligo, ofendo, ĉikano, kaj sekve devige je la kronigo per spinoj, vipado kaj crucumigo, igante temon eksterordinare gravan por milionoj da homoj en bufonan kaj karikatureskan orgion de sango. Nedubeble, se S-ro Gibson luis kelkajn psikopatojn kiel konsilantojn, la filmo estus eĉ pli kompleta.
Gibson uzas, por sekurigi la emocian impakton en la amason, la infaneskan rimedon apelacii al plej malaltaj homaj instinktoj, kiel la ambivalenco sado-masoĥismo: sadismo (impulso kontraŭ aliulo, kiu produktas ĝojon aŭ distron per ties sufero fizika aŭ psika) kaj masoĥismo (impulso kontraŭ oni mem, emante suferon); kaj tiu malestimenda rimedo estis raciigata (psikologia meĥanismo subskonscia per kiu oni klarigas sentojn, emociojn, impulsojn kaj agojn, kiuj alimaniere estus neakcepteblaj por la raciiganto). Ne ekzistas pli bona ekzemplo pri tiu ambivalenco sadomasoĥista ol Mel Gibson najlante brakon de Kristo.
La filmo, kiu alportas neniun novan konon pri la vivo de Kristo, eĉ historian, ricevis surprize, la apogon de la Eklezio Katolika, sen alia ekspliko ol diri, ke “tiel li devis suferi”, malplej senchava argumento, se oni ne dubas, ke la vivo de Kristo entenas valorojn multe pli altajn, kiuj indas kompletan alproksimigon anstataŭ reĝojo pri buĉado produktita de homa bruteco. Tamen, mi opinias, ke oni povas eltiri validan sekvon el la filmo, marĝene al la intereso pri ĝia reĝisto, kiu estas, ke (ĵus vidinte homojn katenitajn, pentovestigitajn, memvipadajn, palisumitajn, pikitajn kaj crucumigitajn), la Eklezio kondamnu kaj malpermesu, pro sia aŭtoritato, ĉiujn tiujn agojn sado-masoĥistajn kaj neniigitajn kontraŭajn al racio kaj nekompateblajn el ĉiu ajn vidpunkto kun la instruado de Kristo.
Murcia, la 12an de aprilo de 2004.
Kajeroj | ~ | Kajero 62 | ~ | Esperanto Hispanio | ||
Muziko: Sangu nur, kara Sinjoro, de la Pasiono laŭ Mateo, de Johan' Sebastian' Baĥ. |