Lastan jaron oni publikigis la libron La mitoj pri la Intercivitana Milito, kiu havis tri eldonojn dum ses monatoj, kaj pro tio ne strangas, ke Kajeroj el la Sudo publikigis artikolon pri ĝi. Sekve, post kiam mi legis la artikolon subskribitan de Isabel Acevedo, mi legis la libron.
Fronte al la tezo de Isabel, kiu laŭdas la libron, mi persone opinias, ke tiu libro estas manipulacia je siaj interpretoj kaj je tio, kion ĝi ne diras.
Mi ĉefkomentos unu ĉapitron, subpremadon, kaj ĝian tezon pri la legitimeco de la puĉo.
La Diktatoreco de Franko ne estis mola, tiel, kiel estis tiu diktatoreco de Primo de Rivera, sed je la unuaj jaroj ĝi estis fera, kvankam ne tiom dura kaj kontrolanta kiom tiuj komunismaj diktatorecoj estis en tiu epoko. Tamen, ĝi ne estis mola.
Militistoj ribelintaj aplikis teroron por regi amasojn da homoj, kaj tiu teroro estis protektata de la venkanta Hispanio.
Finita la intercivitana milito, la gvidanta frankisma klaso, kaj Franko mem, kredis, ke la murdoj en la ruĝa parto kalkuliĝas je duonmiliono, kaj tiu estimo ebligis la Ĝeneralan Kaŭzon, kiu estis procezo, kie oni registris la nomojn de tiuj, mortopafitaj de la ruĝa parto, po ĉiu vilaĝo, urbeto, urbo kaj provinco…, rezultante 87 000 malaperintojn en la ruĝa parto. Lokaj aŭtoritatoj kreskigis la statistikon arbitracie, kalkulante kiel mortopafitojn tiujn murditajn en la franka parto kvazaŭ la ruĝa armeo pafis ilin.
De tiu Ĝenerala Kaŭzo oni povas eltiri la unuan objektivan fakton: estis, maksimume, 87 000 mortopafitoj en la ruĝa parto, sed la vera cifero estas malpli granda, ĉar oni kalkulis kiel pafitoj de rugŭloj tiujn pafitojn de frankistoj.
Oni scias pri la grado de subpremado dum la Intercivitana Milito en la ruĝa parto, sed oni ne scias pri la grado de subpremado dum la milito en la nacia parto.
Defendantoj de frankismo neis, ke estas subpremado en la frankisma parto je la unua fazo, sed post la publikigo de la libro de Hugh Thomas, ili agnoskis tiun subpremadon, sed ĉiam kiel pli malgrandan ol en la ruĝa parto; sed nun oni agnoskas, ke la subpremado estis similkvanta en ambaŭ partoj.
Se frankismo estintus tiom bonema, mola, kiel Pío Moa deziras pruvi, kial oni faris la Leĝon pri Respondeco Politika, laŭ kiu agoj, kiuj dum la Dua Respubliko estis laŭleĝaj (kiel, ekzemple, aniĝi partio politika maldekstra) esis konsiderata krimo juĝenda? Tio signifis, ke hispano, kiu dum 1935 aniĝis PSOE (socialisman partion) kaj malaliĝis la 31-an de decembro de 1935, estis juĝata kiel krimulo post la milito.
Oni ne mencias tiun leĝon, sed oni sciu, ke je la frua postmilito ĝi efikis kontraŭ la “moleco”, kiun la aŭtoro prezentas antaŭ ni.
La aŭtoro forgesas, ke la Afrika Armeo alkutimiĝis al malpura milito kontraŭ marokanoj, kie ĉio estis bona, de kripligo al perforto seksa, teroro…, kaj tiujn agadmanierojn oni uzis dum la intercivitana milito la venkintoj.
Alia tezo de la aŭtoro por justigi la puĉon estas, ke la Respubliko ne plu ekzistis. Tiu tezo estas falsa, ĉar estis registaro al kiu obeis, almenaŭ, la duono de la armeo, la Civila Gvardio, la plimulto da la Aerarmeo kaj la floto. Malfacile estintus Intercivitana Milito, se la armeo ne estus dividita. Fakte tiu divido estis kaŭzo de intercivitana milito.
Se la armeo apogintus la Registaron, tiu venkintus facile la puĉon, tiel kiel ĝi faris kontraŭ la puĉo de Generalo Sanĥurĥo je 1932, aŭ se la armeo apogintus la puĉon, la respublikaj institucioj malaperintus tiel, kiel okazis per la puĉo de Generalo Pinoĉet. En ambaŭ kazoj ne estis intercivitana milito, kaj en Hispanio ja okazis tio.
Tiu simpla fakto malrajtigas la tezon pri la legitimeco de la puĉo.
Mi finas dirante, ke tiu estas libro legenda, sed ankaŭ kritikenda pro ĝia karaktero manipulacianta, kiu parolas pri homoj bonaj kaj malbonaj, kaj interpretoj kies vero estas dubinda, kiel tiuj, kiujn ni kontraŭstaris sen granda peno.
Juan Antonio Cabezos Martinez
Prezidanto de Hale.
Kajeroj | ~ | Kajero 62 | ~ | Esperanto Hispanio | ||
Muziko: La Himno de Riego, marŝo de la 2-a Hispana Respubliko. |