Redaktore

Redaktoro

Mi ĵus ricevis leteron el Ĉeĥio, dirante, ke Mi deziras sciigi vin, ke mi ne reabonos Kajerojn el la Sudo por la jaro 2004, ĉar mi tute ne komprenas kial en laborista gazeto aperis artikolo laŭdante Frankon, danke al kiu Hispanio ĝuis 36 jarojn de diktatoreco.

Nu, kelkajn erarojn faris tiu samideano, probable sen averti ilin. Dekomence, Hispanio ne ĝuis diktatorecon, sed suferis ĝin. Ĉu Franko sola, ĉu ankaŭ aliaj homoj kaŭzis la militon kaj sekvan diktatorecon, estas ankoraŭ diskutata. Ĉu demokratieco estas inda regomaniero, ankaŭ estas diskutata, en lando, kie civitanaro ne zorgas pri politiko, sed pri Granda Frato, kaj kie la amaskomunikiloj estas en manoj de riĉuloj, kaj kie demokratio mem estas forrabita de politikaj partioj kaj sindikatoj, lasante al komuna civitano sole la eblecon elekti kiun hundokolĉenon la popolo montros dum la venonta kvarjara periodo.

Mi ricevas tiun leteron el lando, kie ekzistis diktatorecon, eble pli fia ol tiu de Generalo Franko, ĉar ĝi estis en la landaro de la Traktato de Varsovio, tio estas, komunisma lando, kie libereco tute ne ekzistis. Ne miru, ke en Ĉeĥio demokratio ekvalas liberecon, kaj diktatoreco ekvalas komunismon. Sekve, tiu kamarado ne komprenos, ke Generalo Franko kaj siaj soldatoj estis la sola forto, kiu malebligis, ke Hispanio iĝis landon tian, same kia Ĉeĥio estis, kie la Komunisma Partio anstataŭis la volon de la popolo. Do, ne libereco ekzistis en Hispanio, kvankam komunismo ankaŭ ne ekzistis. Mi ne scias, ĉu tio estas facile komprenebla al homo, kiu estis katenita al komunismo kontraŭvole.

Sed tion diras historio, kaj oni povas kontroli per la koncernaj ĵurnaloj de landoj tiom malsuspekteblaj pri diktatoreco kiel Francio aŭ Britio, eĉ Usono. Mi ne laŭdis Generalon Frankon, kaj ankaŭ ne laŭdis lin Pío Moa en sia libro La mitoj pri la Intercivitana Milito. Nun oni povas atingi dokumentojn, kiuj antaŭe estis sekretaj, kaj oni povas kontroli aferojn, kiuj okazis en nia lando antaŭ 70 jaroj pli objektive ol antaŭe. Mi rekomendas legi la libron antaŭ decidi opinion maljustan.

Se leganto de Kajeroj el la Sudo deziras doni diversan opinion pri Generalo Franko aŭ iu ajn homo historia aŭ afero, li aŭ ŝi nur bezonas sendi la artikolon al mi. Fordisŝiri sian veston ne helpas klarigi la aferojn, kaj certe ne al Esperanto helpos dizerti.

Por nedizertuloj, mi diros, ke mi pardonpetas pro la nova prokrasto je la apero de nia magazino. Tio estas ĉefe pro mia okupo pri la Gazetoteko Lanti, pri kiu vi legos poste, kaj kiu postulas tiom da tempo mia. Estas vere, ke kelkaj esperantistoj helpis min per sia havigo al mi de malnovaj magazinoj, kaj mi vere dankas ilin pri tio, sed mi estas sola kompili la koncernajn dokumentojn de nia virtuala gazetoteko. Estas multe da homoj dise en la mondo, kiuj ja povas helpi min en la laboro, kaj kelkaj el ili jam ofertis sian helpon, sed tiu oferto ne venas..., ankoraŭ, ni esperu.

Denove ni havas novan ĉapitron de La Faraono, kaj novan ĉapitron pri muziko, ĉifoje pri neforgesebla franca muzikisto Georgo Brasan’ (Georges Brassens), duonateisto, duonanarĥiisto, duonsennaciulo.

Sed plej novaĵo estas, ke ni finfine havis Virtualan Kongreson, la 3-an kongreson de HALE. Dum 20 tagoj ni virtuale kongresumis. Je paĝoj 9, 10, 14, kaj 16 ni lernas pri tiu grava evento. Mankas prelego de S-ro Pina Tuells, kiun oni legos en numero 62-a de Kajeroj el la Sudo.


Regreso Kajeroj ~ Kajero 61 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Entre Hispanio kaj Italio, kanto de Georges Brassens.