Informoj de la Prezidanto.

La prezidanto de HALE

Estimataj haleanoj: Post la sukceso de nia Virtuala Kongreso, novan aferon ni pritraktas.

Kiam dum la kongreso nova samideano proponis fari strikon de aĉetantoj, unue mi surpriziĝis, ĉar HALE en sia historio, neniam faris strikon, kaj poste mi pensis Kial ne? Ĉar HALE estas asocio kiu estas la unua, kiu malaltigis sian kotizon, la unua fari virtualan kongreson..., kaj kial ne esti la unua fari strikon per interreto?

Kiam la estraro studis la aferon, ankaŭ unue ĝi surpriziĝis kaj poste pensis same kiel mi.

La strikon estu de aĉentantoj esperantistoj kaj en esperantistaj medioj, unue.

La dato estas la 2-a de majo. Kial? Estas simpla kialo: la unua de majo estas la Festo de la Laboristoj, ĝi estis la celo de la Unua Internacio. La estraro proponas la 2-an de majo kiel dato por ke laboristoj faru strikon Kontraŭ la laboro de la infanoj kaj kontraŭ la kosto de la viando, la domoj, ktp, tio estas, Kontraŭ la plialtiĝo de la vivnivelo.

La unua paĝo de la bulteno Kajeroj el la Sudo estas tre klara: aperas aĉet-ĉaro malplena.

Ni kontrolos la aktivadon de la striko per du kontroloj: unu de la samideanoj kiuj jam diras, ke ili strikos kaj de la asocioj, esperantistaj aŭ ne, kaj la dua de la samideanoj, kiuj, je la tago de la striko, faros la strikon.

Johano Antono
Cabezos Martínez


Regreso Kajeroj ~ Kajero 61 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: La gorilo, kanto de Georgo Brasan'.