Redaktore

La redaktoro enkondukas la magazinon.

Ni ne venas la unuan de julio, kiel mi intencis, sed fine de aŭgusto pro diversaj kialoj. Dekomence, la sola kongreso, pri kiu mi povus informi, ankoraŭ ne okazis, fakte ĝi komencis la 15-an de julio, kaj aliajn mi ne povis ĉeesti ĉi tiun jaron. Pro tio, ĉifoje mi nur povas informi persone pri la Kongreso 60-a de la Hispana Esperanto Federacio. Mi ne povis viziti aliajn kongresojn ĉi tiun jaron, kiel estas mia kutimo, pro diversaj personaj kialoj. Mi esperis, tamen, ke oni invitos min al kongreso de SAT-en-Hispanio cele al informado ĉi tie, sed tio ne okazis ankaŭ, do mi nur povas informi pri tio, kion mi vere atestis, la intervjuon, kiun mi faris al Prezidanto de tiu asocio, S-ro Manuel Parra Benito, krom la Kongreso 62-a de HEF.

Simile, mi sendis petojn tra interreto al kelkaj anoj de SAT, inkluzivante ties Prezidanton, pri resumo aŭ informo pri la Kongreso de SAT en Ŝodefon’, Svizlando, sed ankoraŭ mi ricevis nenion, krom la Gvidrezolucion kaj Deklaracion kutimajn, kiujn vi trovos en la venontaj paĝoj de nia bulteno.

Notindas la projekto, kiun oni decidis fari dum la Kongreso de VEF en Mursjo, pri starigo de Gazetoteko Lanti. Mi esperas, ke vi ĉiuj vizitu ĝin baldaŭ. Pli da informo pri tio en paĝo 19ª. Nur interesas aldoni, ke ĉiu ano de HALE ricevos tiun unuan volumon de la Gazetoteko Lanti kune kun ĉi tiu numero de nia magazino. Tio estu premio al fideleco, en tempoj kiam tiom multe da malbonvolo kaj turpa fundamentismo ŝajnas, ke regas la hispanan tielnomitan progresivan esperantistaron.

Sed estas pli gravaj misfortunoj: du esperantistoj mankos al ni de nun. Oni scias, ke ĉiun tagon esperantistoj mortas laŭ la mondo, kaj ne eblas eĉ raporti pri ĉiuj perdoj, kiujn ni havas; sed tiu du estis notindaj: Salvador Gumá estis la plej aĝa esperantisto de Hispanio, kaj li helpis ĉi tiun magazinon, de kiam ĝi aperis dum pluraj jaroj, per sia zorga korektado. La alia mankanto estas Gilberto Ledon, franco, kiu loĝis en Brazilo, kaj li estis tre konata en internaciaj kongresoj pro siaj opinioj, publikaĵoj kaj artikoloj. Ci legos pri ili je paĝoj 7ª kaj 9ª.

En ĉi tiu numero ni ofertas al vi apartan donacon memore al lasta kongreso de HEF en la mezaj paĝoj de la magazino. Pro tio, ke ĉiu ano de HALE ankaŭ estas ano de HEF, certe ne estos protestantoj pro tio. Tiuj SATanoj, kiuj kontraŭas HEF ne plu estas kun ni..., ni diru bedaŭrinde. Fakte, tio, ke esperantisto estu kontraŭ esperantisto estas io, kion mi iam eble komprenos...

La eseo monatotria temas ĉifoje pri la rilatoj de Georgo Orŭel kaj Esperanto, je paĝo 15ª, kiujn la aŭtoro de la eseo vidas en la priskribo de la brita aŭtoro pri la Novolingvo. Isabel Acevedo ankaŭ eserecenzas novan libron pri teruraj eventoj en la malavangardon de la respublikana Madrido dum la Intercivitana Milito de 1936.

Ĉi tiun fojon ne estis loko por nia kutima ĉapitro de Enkonduko en muzikon, kiun ni daŭrigos la venontan numeron. Fakte mi devis elekti inter tio kaj La Faraono, kaj mi opinias, ke ci, leganto, dankos pli la ĉapitron de la majstroverko de Prus.

Mi esperas, ke denove plaĉos al vi nia laboro. Se ne, reagu. Se jes, ankaŭ reagu. Estas bele, ke oni diru al ni, ke nia agado estas valora. J

La redaktoro

Lasta artikolo Kajeroj ~ Kajero 59 ~ Esperanto Hispanio Sekvanta artikolo
Muziko: Tango trista, de Leroy Anderson (1908-1975).