Adobe Akrobat, la legilo.

Gazetoteko Lanti

Dum la lasta Kongreso de VEF en Mursjo oni decidis starigi Gazetotekon, tio estas, virtualan ejon, kie ĉiu esperantisto povu trovi malnovajn magazinojn en Esperanto. Nun la tuta kolekto de Kajeroj el la Sudo jam estas en nova virtualebla formato, PDF, tio estas, Portable Data Format aŭ formato por datumaĵoj portebla, legebla per Acrobat Reader, kiun oni povas akiri senpage de http://www.adobe.com/products/acrobat/readstep2.html. Per tiu programo oni povas vidi la magazinon sur la ekrano de la komputilo, aŭ printi ĝin kaj havi ekzempleron surpaperan kun tiom da kvalito kiel la originalo, kiun anoj de HALE ricevas ĉie en la mondo.

Nun mi klopodas trovi sufiĉe malmultekostan aŭ tute senpagan sidejon en Interreto por loĝigi la dokumentojn. Sed ankaŭ ekzistas alia maniero havi la magazinojn: sur kompakta disko, kiun mi povos sendi al petontoj. Tiu alia maniero havas sendokoston kaj ankaŭ la diskoj kostas monon, do ni decidis,ke ĉiu disko kostos 15 eŭrojn. Tio ne estas multe, se oni konsideras, ke en unu sola disko oni povas havi la tutan kolekton de Kajeroj el la Sudo (59 numerojn), kaj ankoraŭ estos loko por iom da muziko. Tamen, se ci, leganto, opinias, ke tio estas tro da mono, kaj vi deziras havi ekzempleron de nia gazetoteko, vi povas elŝuti ĝin de tiu senpaga ejo kaj poste fari la diskon vi mem, aŭ igi amikon fari tion por vi. Ne gravas gajni monon per tio, gravas disvastigo de nia gazetoteko. Tiuj, kiuj mendos la diskojn de ni sciu, tamen, ke vi helpas nian asocion en sia agado.

Nia numero 1a, je decembro de 1988. Aliajn numerojn de tia virtuala kolekto ni dediĉos al Boletín, la bulteno de la Hispana Esperanto Federacio, al Esperanto, tiu de la Universala Esperanto Asocio, kaj Sennaciulo, la bulteno de SAT.

Ĉi tiu tasko enhavas multe da laboro, teda, ripetiga laboro, sed mi opinias, ke la afero indas, kaj samideanoj dankos en la estonto, kiam la surpaperaj versioj jam elĉerpiĝis. Nun mi bezonas scii ĉu vi, legantoj, konsentas pri tio, kaj dezirus esti inter la unuaj, kiuj ricevos la magazinon en la nova formato.

Ni nomumis la virtualan gazetotekon Lanti honore al Eŭĝeno Adam, plej konata inter ni per lia pseŭdonomo, Lanti, kiu devenas de la francaj vortoj L’ (la) kaj anti (kontraŭ). Ni ĉiuj scias, ke li fondis SATn en la dudekaj jaroj de la lasta jarcento, kaj li estis unu el la unuaj se ne la unua homoj en maldekstraj etosoj, kiuj kontraŭis malkaŝe komunismon tiel, kiel li konis ĝin en Sovetunio. Li vojaĝis tra la tuta mondo,kaj vivis en Japanio dum kelke da tempo. Poste, kiam tiu lando eniris la Duan Mondmiliton, li translokiĝis al Meksikio, kie li mortis per sia propra mano.

Lanti, fondinto de SAT kaj sennaciulo. Lanti estis novigulo, fakte, li pledis por granda vortaro de Esperanto, kaj pro liaj klopodoj oni komencis la laboron kompili ĝin, kaj fakte SAT eldonis ĝin, same kiel ĝi faras en la nuntempo. Ni povas diri, ke la Plena Ilustrita Vortaro estas heredaĵo, kiun Lanti lasis al ni. Sed li verkis multe da leterojn kaj artikoletojn, kiujn SAT eldonis kaj oni povas trovi ĉe niaj libroservoj, danke al kiuj ni konas lian penson tre bone. Li verkis korĉarman libreton, Sennaciismo, kiun ni ĉiuj devas legi aŭ relegi. Des pli ĉar la kondiĉoj, kiuj igis lin verki ĝin, ankoraŭ minacas nian socion,male al tio, kio okazas pri La Kapitalo, de Karlo Markso, aŭ La Biblio mem.

Lanti fidis je sinergio, tio estas, la atingo de multaj homoj,kiu estas pli granda kaj valora ol la aldono de la atingoj de ĉiuj tiuj samaj homo sendepende. Pro tio li fondis SATn, kiel organizo ne por Esperanto, sed per Esperanto: oni uzu ĝin por atingi niajn celojn. La etoso de SAT estas progresiva, sed ne necese maldekstra, laŭ ties statuto. Eble pro tio,kion li vidis en Sovetunio, en tiu Statuto oni pledas kontraŭ dogmo ĉia. Estas klare, ĉiel ajn, ke SAT estas kleriga asocio por laboristaro.

La ideo, tial, pri tiu gazetoteko estas, ke mil kaj unu da bonaj ideoj, kiujn bonaj kaj malpli bonaj esperantistoj jam prilaboris kaj fiksis per siaj artikoloj de ili publikigitaj en multaj magazinoj niaj, ke ili ne perdiĝu. Kiam nova esperantisto venas en nian etoson, li kaj ŝi ofte sopiras al bona magazino, al bonaj artikoloj, kie oni povas vidi kiel oni uzas bonan Esperanton eĉ se fojfoje oni ankaŭ havas alrigardon al ne tiom bona! Nu, de kiam nia gazetoteko jam enradikiĝis inter ni ĉu retalirebla, ĉu mendebla, plenumi tiun sopiron scivoleman ne plu kostos monon, aŭ almenaŭ ne tiom da mono kiel iam kostis, kaj multe pli da homoj enriĉiĝos per uzo kaj ĝuo de Esperanto, kaj tio ankaŭ okazigos aperon de novaj kaj bonaj artikoloj por iel reciproki la gazetotekon.

Mi esperas, ke vi vizitu kaj ĝuu la Gazetotekon Lanti ofte, kaj ke per via agado, nia gazetoteko efikos kaj utilos al disvastigo kaj plibonigo de Esperanto.

La redaktoro
kaj kompilanto


Lasta  artikolo Kajeroj ~ Kajero 59 ~ Esperanto Hispanio Venonta  artikolo

Muziko: Marŝo funebra por pupeto, de Karlo Gunod'.