La saŭdado parolas portugalan
(kaj Esperanton)

Mi saŭdadas ĉion, kio markis mian vivon... Kiam mi vidas fotojn, kiam mi flaras, kiam mi aŭdas voĉon, kiam mi memoras la pasintecon, mi saŭdadas... Mi saŭdadas la amikojn, kiujn mi neniam plu vidis, personojn, kun kiuj mi ne plu parolis aŭ renkontis... Mi saŭdadas mian infanaĝon, mian unuan amon, la duan, la trian, la lastan kaj la amojn, kiujn mi ankoraŭ havos, se Dio permesos...

Mi saŭdadas la nuntempon, kiam mi ne profitas ĉion, por memori la pasintecon kaj por veti la estontecon... Mi saŭdadas la estontecon, se poste la efektiviĝo, eble ne okazos tiel, kiel mi pensas, ke ĝi okazos... Mi saŭdadas al tiu, kiu lasis min kaj tiun, kiun mi lasis, kiu diris ke venus, sed ne aperis; kiu aperis kurinte, kaj preskaŭ ne konis min, kiun mi neniam estos oportuno por koni.

Mi saŭdadas tiun, kiu forveturis kaj kiun mi ne adiaŭis bone; kiu ne sukcesis adiaŭi min; kiu pasis en la ŝoseo antagonista al la mia vivo kaj kiu mi nur vidis tre rapide; aferoj, kiujn mi havis kaj aliaj, kiujn mi ne havis, sed multe volis havi; aferojn, kiujn mi ne scias ĉu ili ekzistis, sed kiun se mi scius, certe dezirus provi;...

Mi saŭdadas seriozajn aferojn, amuzajn aferojn, okazojn, travivaĵojn...

Mi saŭdadas la hundeton, kiun mi havis antaŭe kaj kiu min amis lojale, tiel kiel nur hundoj kapablas fari,la librojn kiun mi legis kaj faris min vojaĝi, la diskoj, kiujn mi aŭdis kaj faris min sonĝi, la okazaĵojn. kiujn mi vivis kaj la okazaĵojn, kiujn mi lasis preterpasi sen profiti tute.

Multajn fojojn mi volas trovi tion, kion mi ne scias, mi ne scias kie, por serĉi ion, mi nek scias kion, nek kie mi ĝin perdis...

Mi vidas la mondon turniĝi, kaj mi pensas, ke mi povus senti saŭdado en la japana, en la rusa, la itala, en la angla, sed mia saŭdado nur parolas portugalan kaj Esperanton, kvankam se profunde ĝi povas paroli ĉiulingve.

Mi kredas ke la simpla I miss you, neniam estos la sama forteco kaj signifo ol nia vorteto. Eble ne esprimas, ĝuste, la grandegan mankon, kiun ni sentas pri karaj aferoj aŭ personaj. Kaj pro tio mi sentas plu da saŭdado... Ĉar mi trovis vorton por uzi ĉiam, kiam mi sentas ĉi tiun doloron en la koro, iomete malĝoja, iomete ĝoja, sed ke funkcias plej bone ol vitala signo kiam oni volas paroli pri vivo kaj pri sentoj.

Ĝi estas la senerara pruvo pri tio, ke ni estas impresiĝemaj, ke ni amis multe la aferojn, kiujn ni havis kaj ni bedaŭras la bonajn aferojn, kiujn ni perdis dum la ekzistado nia...

Senti saŭdado estas signo pri tio, ke oni vivas!

María Eugenia kaj Ariádene

Muziko: Bachiana Brasileira 5-a, de Heitor Villa-Lobos estas sufiĉe bona ekzemplo pri saŭdado. Midigita de nekonatulo, mi trovis ĝin je http://www.musicasmaq.hpg.ig.com.br/bachiana.htm.Origine verkita por ina voĉo kaj orĥestro, mi ŝanĝis ĝin al plej karaj instrumentoj de la aŭtoro: violonĉelo kaj gitaro.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 2-an de februaro de 2003.


El *Remember the Main!* Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Cxe la sennaciuloj