Remember the Maine!

Antaŭ jarcento, The Journal, grava periodaĵo de Novjorko, komencis kampanjon kontraŭ Hispanio je la slogano (militkrio) Memoru la Mejnon! Al infero kun Hispanio! (Remember the Maine, to the Hell with Spain). William Randolph Hearst deziris, ke sia periodaĵo atingu la kvanton de miliono da ekzempleroj disvendataj ĉiutage. Ankaŭ estis alia periodaĵo, World (La mondo), gvidata de Jozefo Pulitzer (ankaŭ tre mirara kaj respektata nun en Usono), kiu baldaŭ konkurencis kun tiu Ĵurnalo kaj sekve inventis multe da stultaĵojn, per kiuj li "pruvis" (same kiel Hearst klopodis fari) la kulpecon de la registaro de Hispanio pri la atenco kontraŭ la "Maine".

Militsxipo Maine alvenas al haveno de Havano morti pro mallerta planado

Tiu "Maine" ne estis la ŝtato samnoma, sed militŝipo de la armeo de Usono, kiu vizitis neinvitite la havenon de Havano, la ĉefurbo de Kubo, kiu tiam estis provinco —aŭ kolonio, laŭ la sinteno de la diranto— hispana. La ŝipo estis en la haveno de la ĉefurbo de Kubo por "protekti la interesojn usonajn en la insulo", laŭ la diro de ĝia kapitano, Karlo Sigsbee. Se demandita, li diris, ke li ne kredis, ke la hispanoj subakvigis lian ŝipon, ĉar ili estis tre ĝentilaj kun li kaj ili vizitis lin ofte. Aldone, la hispanoj sendis multe da ŝipetoj por helpi la maristojn usonajn.

Sed..., ducent kvindek kvar maristoj usonaj mortis en tiu nokto, la 25-an de januaro de 1898, kaj dek mortis poste pro la vundoj. Oni devis venĝi tion. Ambaŭ ĵurnalojn komencis diri multe da stultaĵoj: laŭ ili, la hispanoj havis sendependismajn kubanojn en koncentrejoj, kiujn ĵurnaloj usonaj nomis "kampoj de morto", hispanoj estis kanibaloj, torturistoj, eĉ kubaninoj devis militi... Interese estus viziti nun la solan koncentrejon, kiu restas en Kubo nun... La ĵurnaloj sendis centojn da ĵurnalistoj, desegnistoj kaj fotistoj por trovi kaj rakonti pri la barbaraĵoj hispanaj. Domaĝe por ili, kelkaj seriozaj profesiuloj de ĵurnalismo ankaŭ iris, kiel verkisto Stephen Crane (Stifen Krejn) kaj desegnisto Frederick Remington (Frederik Reminton), kaj ili diris, ke estis nenion raportinda. La lasta diris al sia estro, ke "ne estis milito", kaj sekve "oni devas reiri hejmen". Tamen, estro Vilhelmo Randolfo Hearst sendis tiun ĉi mesaĝon al li: Bonvolu resti tie. Vi sendu la bildojn al mi, mi provizos la militon. Kaj li faris tion provizante dum kelkaj semajnoj pli ol ok paĝojn tage dediĉitajn al tiu afero. Aliaj ĵurnaloj, por ne esti malpli gravaj ol tiu de Hearst, insistis je la sama temo, plendante per gravaj ĉefartikoloj, ke la mortintoj de la Maine kaj la honoro de Usono devas esti venĝataj. Pli kaj pli usonanoj konsentis pri tio. Baldaŭ ĉiuj ripetis je la stratoj de Usono ĉie: Remember the Maine! To hell with Spain Memoru la Mejno-n! Al infero kun Hispanio! Kaj ni ne pretervidu, ke estas ludvorto ĉi tie, ĉar la angla vorto main (ankaŭ dirite mejn) signifas ĉefa afero, do ĵurnalistoj nenaive asertigis la popolon: Memoru pri la ĉefa afero: sendu Hispanion al la infero!

Prezidento Makinli

Prezidento MacKinley (Makinli) de Usono postulis la registaron de Hispanio, ke estu fino al batalado en Kubo kun la gerilanoj, kaj post iom da hezito, la hispana registaro konsentis. Tamen, Prezidento Makinli petis kaj ricevis de la Kongreso de Usono permeson uzi forton kontraŭ Hispanio por fini la konflikton de Kubo, kio estis formala deklaracio pri milito. Ili ne havis veran oficialan kaŭzon por milito, tamen ili iris al milito. Baldaŭ admiralo Dewey (Djuj) venkis la hispanan ŝiparon, kiu estis en Filipinaj Insuloj, kaj usonanoj komunaj, kiuj ne sciis, kie tiuj insuloj estis, sentis sian patriotismon pligrandigita de tiu novaĵo. Post kvar monatoj, Usono ne nur havis la Filipinajn Insulojn, sed ankaŭ Kubon kaj Portorikon (Puerto Rico, hispane). La "Heroo" de tiu milito estis Teodoro Roosvelt (rusvelt), kiu gvidis la usonan armeon en Kubon, kaj venkis la malmultajn soldatojn hispanajn, kiuj estis tie, malbone ekipitajn, kaj milojn da kilometroj for de siaj hejmoj.

Post la batalo, venis la paco. La Hispana Registaro supozis, ke Usono prenos Kubon, kaj ankaŭ la ŝuldon, kiun ĝi havis, 400 milionojn da dolaroj. Sed Usono rifuzis, kaj akceptis, tamen, Filipinion kaj Portorikon. Fakte Usono konservis Filipinion ĝis la fino de la Dua Mondomilito. Ne malbone por la ĉampionoj de libereco. Eĉ Admiralo Djuj plendis al usona Prezidento, ke filipinoj ŝajnas pretigitaj regi sin mem, sed li estis ne rimarkata. Prezidento Makinli plendis, ke oni kritikas min akre pro Filipinio, sed mi ne meritas tion... Ili venis al ni kiel donaco de dioj.

Ĵurnalisto respondis al li, ke li gratulas lin pro tio, ke vi sukcesis civilizigi kaj sendi al Paradizo al pli ol ok miloj da filipinoj.

Nun, jarcento post tiu foiro pri barbaraĵo, mensogo kaj sangosoifo, oni ne povas ne demandi sin kion diable Usono volas rakonti al ni pri Irako. Antaŭ iom pli ol jarcento estis hispanoj la diableskaj kreitaĵoj —afero, kiun Prezidento José María Aznar devus prikonsideri antaŭ ol paroli pri sia kara amiko Buŝ—, dum ke nun estas irakanoj. Per tiu milito, ili akiris grandan riĉaĵon kaj pecojn da lando. Nun evidentiĝas, ke ili avidas petrolon irakan. Irakanoj tute fremdas al evento pri la Ĝemelaj Turoj, same kiel la afgana civitanaro. Ili plendis de la falo de la turoj, ke terorismo estas la plej granda malamiko de ĉiuj, kaj ke ĉiu, kiu ne estas kun ni, estas kontraŭ ni. Sed..., ĉu ne evidentiĝas la fakto, ke estas Usono tiu, kiu estas kontraŭ ĉiuj aliaj?

Je la mezo de la jarcento 20-a oni finfine konkludis, ke la katastrofo de La Maine okazis, ĉar la armilarejo de la ŝipo estis tre proksime de la motoro —vapora—, kaj pro la varmeco, io eksplodis kaj eksplodigis la ceterajn bombojn, kiuj estis tie. Ne estis kulpo de hispanoj, sed tio ne gravis, kaj fakte ankoraŭ ne gravas. Same kiel ne gravis, ke indianoj ne estis bestoj mortigendaj, tamen la bonaj civitanoj de Usono mortigis ilin kun stultaj pretekstoj.

Susan Sarandon, multevalora virino

Pro tio, estas tre brava la ekzemplo de kelkaj usonanoj, kiel aktorino Susan Sarandon, kiuj denoncis la mensogojn de sia registaro, asertante publike, ke la Prezidento Buŝ mensogas, kaj ke evitante la militon de Irako oni savos multe da homaj vivoj. Oni devas esti blinda ne kompreni tion. NI ĉiuj haltu la militon. Ni pruvu niajn "gvidantojn", ke ili estas misgvidataj, blindaj, mallertaj kaj malsaĝaj. Ne al milito, kaj kiel esperantistoj, ni finfine diru Ne al glavo sangon soifanta!

Isabel Acevedo

Muziko: Blovante la venton, pacosoifa kanto de Bob Dilan.

Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 1-an de februaro de 2003.


El Lauxdo al blanka papero Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Sauxdado