En HALE oni salutas kuraĝige tiun ĉi iniciaton de Toņo del Barrio kaj aliaj hispanoj de SAT, kiuj ne estas feliĉaj pri la etoso sennacieca, porlaborista aŭ peresperanta de HALE. Ni ne sentas nin kiel konkurencon, sed kiel komplementon. Ni fiere povas diri, ke ni tenis la torĉon dum tiuj pasintaj jaroj, por ke pli valoraj homoj venu kaj plibonigu nian agadon. Mi mem pretas kunlabori plej bone kaj efike, kiel eble. Tiucele, mi jam petis aliĝilon al nova LEAo.
Tamen, mi ne akceptas, ke HALE ne plenumis la rolon, kiun la Konvencio de Gotemburgo asignis al ĝi, kaj se oni ne faris plu, tio ŝuldiĝas al tio, ke ni ne povis. Kiam mi venis en la redakcion de ĉi tiu magazino, mi trovis maljustan kaj eraran aferon en tio, ke la redaktoro kaj la Prezidanto ne kongrue agis, kaj sekve, artikoloj de la Prezidanto ne estis publikigitaj. Mi skandalite asertis al tiama Prezidanto Marteno Bustin' Benito, ke rolo de Prezidanto de asocio ia ajn estas ion diri al baza ano, vera subtenanto. La magazino, kiu ĝis tiam estis altkvalita kaj varia pro senĉesa aperigado de poezio kaj historio, komencis havi ankaŭ pli ĉiutagan problemaron diskutatan en siaj paĝoj. Vere estas, ke la nivelo lingva kaj socia de la antaŭa redaktoro estas malfacile plenumebla, sed mi honeste povas diri, ke mi faris ĉion, kion mi povis por konservi ĝin en digna proksimeco al tio. Ne estas la unuan fojon, kiam mi diris kaj diras, ke oni anstataŭu min, se oni trovu pli taŭgan homon fari ĉi tiun taskon. Fakte, ankaŭ al mi plaĉus dediĉi miajn fortojn al aliaj, pli profitodonaj taskoj.
Aliflanke, de la monato de aprilo, sekvante iniciaton de la tiama kasisto, Kamarado Jozefo Maria Bernabeŭ Franko, la tuta estraro demisiis, kaj por ke la afero povu funkcii dume, sole la prezidanto kaj la redaktoro daŭre funkcias en siaj postenoj provizore. Ni petis al HALEanoj tiam, ke oni prezentu sian kandidatiĝon al estraro, kaj la venintan monanton de oktobro, oni komencus balotan procezon. Bedaŭrinde, kandidatiĝoj ne venis, kaj ni eksteroficiale plilongigis la periodon por prezentado unu monaton pli. Nun ni invitas ĉiujn niajn anojn voĉdoni pri la sola kandidatiĝo, kiu estas, pri kiu mi parolas en la tria paĝo de ĉi tiu numero.
Sed mi vidas, ke la problemo estas, ke tre valoraj anoj de SAT organizis sin pro tio, ke ili sentas, ke la celoj de HALE kaj de SAT diversiĝas. Pro tio, ke nur unu subskribinto de tiu manifesto (kovrilpaĝo de numero 55-a) estas ano de HALE, la kandidatanoj al estraro de HALE decidis en nia lasta semajna kunveno, ke ni remalfermos la balotadon la venontan monaton de novembro 2003. Tio ebligos al emantaj hispanoj, ke ili aliĝu al HALE, kaj post unu jaro, laŭ nia Statuto (n-ro 33-a, http://storm.prohosting.com/jesuo/k33stat.htm, kaj 34-a, http://storm.prohosting.com/jesuo/k34gasm.htm) ili povu kandidatiĝi al estraro por plej bone agi kaj fari por la celoj de SAT en Hispanio. Egoisme pensante, mi povas diri, ke mi voĉodonos por ili, por tiel lasi mian taskon al ili. Tamen, mi povas diri, ne ĝenas min io ajn, kiun mi faris kiel redaktoro, laboristo aŭ esperantisto, koncerne al SAT aŭ al ĝiaj celoj. Tion, kion mi trovis maltaŭga pri SAT kaj ĝiaj anoj, kio estis sufiĉe grava, mi priparolis en ĉi tiu magazino, kaj mi daŭre faros ĉu ĉi tie, kiel redaktoro ĉu se mi estas bonŝanca kiel simpla ano, ĉu alimagazine, ĉu kiel simpla, privata esperantisto.