La faraono

ĈAPITRO VI

Oni eniradis en la palacon de l’ faraono en Memfiso tra pordego inter du kvinetaĝaj turoj aŭ pilonoj. La eksteraj muroj de ĉi tiuj konstruaĵoj el griza sabloŝtono de la malsupro ĝis la tegmento estis kovritaj per skulptaĵoj.

Faraono

Sur la supro de la pordego oni vidis la insignon aŭ la simbolon de l’ ŝtato: globon kun flugiloj, de post kiu elrigardis du serpentoj. Pli malalte sidis vico da dioj, al kiuj la faraonoj faris oferojn. Sur la flankaj kolonoj ankaŭ estis skulptitaj dioj laŭ kvin vicoj, unu super alia, kaj sub ili hieroglifaj surskriboj.

Sur la muroj de ĉiu pilono la ĉefan lokon okupis skulptaĵo de Ramzes Granda, kiu en unu mano havis levitan hakilon kaj per la alia tenis je la haroj aron da homoj, ligitajn en faskon kvazaŭ petroselo. Super la reĝo ankaŭ sidis du vicoj da dioj, unu super la alia; ankoraŭ pli alte vico da homoj portantaj oferojn, kaj sub la pinto de l’ pilonoj —bildoj de flugilaj serpentoj, intermiksitaj kun bildoj de skaraboj.

Ĉi tiuj kvinetaĝaj pilonoj, kun muroj mallarĝiĝantaj supren, ĉi tiu trietaĝa pordego, kiu kunigis ilin, la skulptaĵoj, kies malgaja fantazio miksis kruelecon kun pieco, faris premegan impreson. Ŝajnis, ke estas malfacile eniri tien, ne eble eliri, kaj malfeliĉo —vivi.

Tra la pordo, antaŭ kiu staris la armeo kaj amaso da simplaj oficistoj, oni eniradis en la korton, ĉirkaŭitan de portikoj, apogitaj sur unuetaĝaj kolonoj. Tio estis hela malgranda ĝardeno, en kiu oni kulturis malgrandajn aloojn, palmojn, oranĝarbojn kaj cedrojn en vazoj, ĉiuj estis ordigitaj en vicoj laŭ la kresko. En la mezo ŝprucis fontano; la vojetoj estis surŝutitaj per kolora sablo.

Ĉi tie sub la portikoj sidis aŭ promenis altrangaj oficistoj de l’ ŝtato, mallaŭte murmuretante.

El la korto, tra alta pordo, oni eniradis en salonon, apogitan sur dek du trietaĝaj kolonoj. La ĉambrego estis granda, sed ŝajnis malvasta pro la dikeco de la kolonoj. Lumigis ĝin malgrandaj fenestroj en la muroj kaj granda ortangula truo en la plafono. Malvarmo de l’ ombro regis tie, kaj preskaŭ krepusko, kiu tamen ne malhelpis vidi la flavajn murojn kaj kolonojn kovritajn per pentraĵoj en vicoj, unu super la alia. Supre folioj kaj floroj, pli malsupre dioj, sube homoj, portantaj iliajn statuojn aŭ farantaj oferojn, kaj inter ĉi tiuj grupoj linioj de hieroglifoj. Ĉio ĉi estis pentrita per klaraj, preskaŭ tranĉantaj koloroj: verda, ruĝa kaj blua.

En ĉi tiu salono, sur la mozaika planko staris silente, en blankaj vestoj kaj nudpiede, la pastroj, la plej altaj oficistoj de l’ ŝtato, la milita ministro Herhor kaj la militistestroj: Nitager kaj Patroklo, alvokitaj de la faraono.

Lia sankteco Ramzes XII, kiel ĉiam antaŭ la konsilo, faris oferojn al la dioj en sia kapelo. Tio daŭris sufiĉe longe. Ĉiumomente el la pli malproksimaj salonoj alkuris iu pastro aŭ oficisto, komunikante detalojn pri la diservo.

—La sinjoro jam rompis la sigelon de la kapelo... Li jam lavas la dion... Li jam vestas lin... Li jam fermis la pordon.

La vizaĝoj de la ĉeestantoj, malgraŭ ilia alta rango, ŝajnis maltrankvilaj kaj malgajaj. Nur Herhor estis indiferenta, Patroklo senpacienca, kaj Nitager de tempo al tempo rompis la solenan silenton per sia potenca voĉo. Post ĉiu nekonvena diro de la maljuna generalo, la korteganoj moviĝis, kiel timigitaj ŝafinoj, kaj poste rigardis unu alian, kvazaŭ dirante:

"Tio estas maldelikatulo, la tutan vivon li persekutas barbarojn, oni do povas pardoni al li... "

En la pli malproksimaj ĉambroj eksonis sonoriloj kaj ektintis armiloj. En la salonon eniris en du vicoj deko da gvardiistoj en oritaj kaskoj kaj kirasoj, kun nudaj glavoj, poste du vicoj de pastroj, kaj fine la faraono, portata sur trono, ĉirkaŭita de nuboj de bonodorfumo.

La estro de Egipto, Ramzes XII estis homo preskaŭ sesdekjara, kun velkinta vizaĝo. Li havis blankan togon, sur la kapo ruĝe-blankan kufon kun ora serpento, en la mano longan bastonon.

Kiam la faraono aperis, ĉiuj falis sur la vizaĝon. Nur Patroklo, kiel barbaro, kontentiĝis per profunda saluto, kaj Nitager ekgenuis sur unu genuo, sed tuj leviĝis.

Sfingo rigardas piramidon

La portilo haltis antaŭ baldakeno, sub kiu staris alte ebona trono. La faraono malrapide eliris el la portilo, momenton rigardis la ĉeestantojn, kaj poste sidiĝinte sur la trono fiksis la okulojn sur la kornico de l’ salono, kie estis pentrita roza globo kun bluaj flugiloj kaj verdaj serpentoj.

Dekstre de l’ faraono stariĝis la ĉefa skribisto, maldekstre la juĝisto kun bastono, ambaŭ en grandegaj perukoj. Post signo, farita de l’ juĝisto, ĉiuj sidiĝis aŭ ekgenuis sur la planko, kaj la skribisto sin turnis al la faraono:

—Nia sinjoro kaj potenca estro! Via servisto Nitager, la granda gardisto de la orienta limo, venis por honori vin kaj alportis la tributon de la venkitaj popoloj: vazon el verda ŝtono plenan de oro, tricent bovojn, cent ĉevalojn kaj bonodoran lignon Teŝep.

—Tio estas mizera tributo, mia sinjoro —diris Nitager. —Verajn trezorojn ni trovis nur sur la bordoj de Eŭfrato, kie al la malhumilaj, kvankam ankoraŭ malfortaj reĝoj oni devas rememorigi la tempojn de Ramzes Granda.

—Respondu al mia servisto Nitager —diris la faraono al la skribisto —ke liaj vortoj estos atente konsideritaj. Kaj nun demandu lin, kia estas lia opinio pri la militaj kapabloj de mia filo kaj heredonto, kontraŭ kiu li havis la honoron batali apud Pi-Bailos?

—Nia estro, sinjoro de naŭ popoloj, demandas vin, Nitager... —komencis la skribisto.

Subite —imagu la skandalon —la generalo interrompis maldelikate:

—Mi mem aŭdas, kion diras mia sinjoro... Kiam li sin turnas al mi, nur la kronprinco, ne vi, granda skribisto, povus esti lia buŝo.

La skribisto terurite ekrigardis la trobravan, sed la faraono diris:

—Mia fidela servisto, Nitager, estas prava.

La ministro de la milito kliniĝis.

Nun la juĝisto anoncis al ĉiuj ĉeestantoj: al la pastroj, oficistoj kaj gvardiistoj, ke ili povas eliri en la korton, kaj li mem kun la skribisto, kliniĝinte antaŭ la trono, unuaj forlasis la salonon. Restis nur la faraono, Herhor kaj la du generaloj.

—Klinu viajn orelojn, estro, kaj aŭskultu miajn plendojn —komencis Nitager. —Hodiaŭ matene, la pastro oficisto, kiu laŭ via ordono venis olei miajn harojn, diris al mi, ke irante al vi mi demetu la sandalojn en la vestiblo. Sed estas ja afero konata ne nur en Supra kaj Malsupra Egipto, sed eĉ ĉe Ĥetoj, Libianoj, Fenicianoj kaj en la lando Punt, ke antaŭ dudek jaroj vi permesis al mi aperadi antaŭ vi en sandaloj.

—Vi diras la veron —diris la faraono. —Diversaj malordoj englitis en mian kortegon.

—Ordonu nur, reĝo, kaj miaj veteranoj tuj faros ordon... —rapidis diri Nitager.

La milita ministro faris signon. Enkuris kelke da servistoj: unu alportis la sandalojn kaj piedvestis Nitageron, aliaj starigis antaŭ la trono multekostajn taburetojn por la ministro kaj generaloj.

Kiam la tri altranguloj sidiĝis, la faraono demandis:

—Diru al mi, Nitager, ĉu vi kredas, ke mia filo estos bona militestro?... Sed parolu sincere?

—Per Amon de Teboj, per la gloro de miaj antaŭuloj, en kiuj fluis reĝa sango, mi ĵuras, ke Ramzes, via heredonto, estos granda militestro, se la dioj permesos al li —respondis Nitager. —Li estas ankoraŭ juna knabo, preskaŭ infano, tamen kun granda lerteco li kolektis la regimentojn, armis per ĉio kaj faciligis ilian marŝon. Sed plej multe plaĉis al mi, ke li ne perdis la kapon, kiam mi baris al li la vojon, sed ekkondukis la siajn al la atako. Li estos granda militestro kaj venkos Asirianojn, kiujn oni devas venki hodiaŭ, se ni ne volas, ke niaj nepoj vidu ilin sur la bordoj de Nilo.

—Kion vi diras pri tio Herhor? —demandis la faraono.

—Koncerne Asirianojn, mi pensas, ke Nitager tro frue ĉagreniĝas pro ili. Ni estas ankoraŭ malsanaj post la lastaj militoj kaj ni devas plifortiĝi, antaŭ kiam ni komencos novan bataladon —diris la ministro.

—Koncerne la kronprincon, Nitager prave diras, ke la junulo posedas la ecojn de l’ estro: li estas ruza kiel vulpo kaj atakema kiel leono. Tamen li faris hieraŭ multe da eraroj...

Horus, grava dio de egiptanoj

—Kiu el ni ne faris ilin?... —intermetis Patroklo, ĝis nun silentanta.

—La kronprinco —daŭrigis la ministro —saĝe kondukis la ĉefan korpuson, sed li malzorgis sian stabon, jen kial ni marŝis tiel malrapide kaj senorde, ke Nitager povis bari al ni la vojon...

—Eble Ramzes kalkulis je via ekscelenco? —demandis Nitager.

—En la administrado kaj milito oni devas kalkuli je neniu: unu sola nerimarkita ŝtoneto povas faligi nin —diris la ministro.

—Se via ekscelenco ne estus depuŝinta, nian kolonon de la ŝoseo pro iaj skaraboj...

—Vi estas, ekscelenco, fremdulo kaj idolisto —respondis Herhor —kaj tial vi tiel parolas. Ni Egiptanoj komprenas, ke kiam la popolo kaj soldatoj ĉesos respekti la skarabojn, iliaj filoj ĉesos timi la ureuson. La malŝato al la dioj naskos ribelon kontraŭ la faraono.

—Kaj por kio servas la hakiloj? —interrompis Nitager.

—Kiu volas konservi la kapon sur la nuko, tiu obeu la ĉefestron.

—Kia do estas via definitiva opinio pri la kronprinco? —demandis la faraono Herhoron.

—Vivanta bildo de la suno, filo de l’ dioj —respondis la ministro.

—Ordonu sanktolei Ramzeson, donu al li grandan ĉenon kaj dek talentojn, sed ne nomu lin komandanto de la korpuso de Memfiso. La kronprinco estas tro juna, tro flamema, tro nesperta por ĉi tiu tasko. Ĉu ni povas proklami lin egala al Patroklo, kiu en dudek bataloj piedpremis Etiopianojn kaj Libianojn. Ĉu ni povas loki lin apud Nitager, kies sola nomo de dudek jaroj paligas niajn malamikojn de l’ oriento kaj nordo?

La faraono apogis la kapon sur la mano, konsideris momenton kaj diris:

—Foriru en paco kaj favorataj de mi. Mi agos, kiel ordonas la saĝo kaj justeco...

La altranguloj malalte kliniĝis, kaj Ramzes ne atendante la sekvantaron pasis en siajn ĉambrojn.

Kiam la du generaloj restis solaj en la vestiblo, Nitager sin turnis al Patroklo:

—Ĉi tie, mi vidas, la pastroj estras kvazaŭ ĉe si. Sed kia komandanto estas Herhor!... Li venkis nin, antaŭ kiam ni komencis paroli kaj... li ne donos la korpuson al la kronprinco!...

—Li tiel laŭdis min, ke mi ne kuraĝis ekparoli —respondis Patroklo.

—Cetere, li vidas malproksime, kvankam li ne diras ĉion. Post la kronprinco englitus en la korpuson diversaj sinjoridoj, kiuj kun kantistinoj veturas militon, kaj ili okupus plej altajn postenojn. Kompreneble la maljunaj oficiroj komencus fari nenion kolerante, ke ili ne ricevas avancon; la elegantuloj farus nenion pro la amuzoj, kaj la korpuso fendiĝus, jam sen atako kontraŭ malamiko. O, Herhor estas saĝulo!...

—Ne kostu al vi lia saĝo pli multe, ol la nesperto de Ramzes! —murmuretis la Greko.

Tra serio da ĉambroj, plenaj de kolonoj kaj ornamitaj per pentraĵoj, kie ĉe ĉiu pordo la pastroj kaj palacaj oficistoj profunde salutis lin, la faraono pasis al sia kabineto. Tio estis duetaĝa salono; sur ĝiaj alabastraj muroj per oro kaj helaj koloroj estis pentritaj la plej gravaj faktoj de la regado de Ramzes XII: respektego de la loĝantoj de Mezopotamio, la veno de senditoj de la reĝo de Buĥten kaj la triomfa vojaĝo de l’ dio Ĥonsu tra la lando Buĥten.

En la salono estis ornamita per oro kaj per juveloj malakita statuo de Horus kun birda kapo, antaŭ ĝi altaro en formo de detranĉita piramido, reĝaj armiloj, multekostaj apogseĝoj kaj benkoj, fine tabletoj ŝarĝitaj per bagatelaĵoj.

Kiam la faraono aperis, unu el la ĉeestantaj pastroj bruligis incenson antaŭ li, kaj unu el la oficistoj anoncis la kronprincon, kiu preskaŭ en la sama momento eniris kaj salutis la patron. Sur la esprimplena vizaĝo de l’ kronprinco estis videbla febra maltrankvilo.

—Mi ĝojas, erpartre —diris la faraono —ke vi revenas sana el la laciga vojaĝo.

—Vivu via sankteco eterne kaj plenigu per siaj faroj la du mondojn! —respondis la princo.

—Miaj militaj konsilistoj —daŭrigis la faraono —ĵus rakontis al mi pri via laboro kaj prudento.

La vizaĝo de l’ kronprinco tremis kaj aliiĝis. Li fiksis siajn grandajn okulojn sur la okuloj de l’ faraono kaj aŭskultis.

—Viaj agoj ne restos sen rekompenco. Vi ricevos dek talentojn, grandan ĉenon kaj... du grekajn regimentojn, kiujn vi ekzercos.

La princo ŝtoniĝis de surprizo, sed post momento demandis per sufokita voĉo:

—Kaj la korpuso de Memfiso?...

—Post unu jaro ni ripetos la manovrojn, kaj se vi faros neniun eraron en la komandado, vi ricevos la korpuson.

—Mi scias, tion faris Herhor!... —ekkriis la kronprinco, apenaŭ haltigante sian koleron.

Li ĉirkaŭrigardis kaj aldonis:

—Mi povas neniam esti sola kun vi, mia patro... Ĉiam inter ni estas fremdaj homoj.

La faraono delikate ekmovis la brovojn, kaj lia sekvantaro malaperis, kiel aro da ombroj.

—Kion vi volas diri al mi?

—Nur jenon, patro: Herhor estas mia malamiko... Li kulpigis min antaŭ vi kaj kaŭzis al mi tian honton!...

Malgraŭ sia humila teniĝo, la princo mordis la lipojn kaj kunpremis la pugnojn.

—Herhor estas mia fidela servisto, kaj via amiko. Dank’ al lia elokventeco vi estas la kronprinco. Tio estas mi, kiu ne konfidas la korpuson al juna homo, kiu lasis sin detranĉi de sia armeo.

—Mi kuniĝis kun ĝi!... —respondis la frakasita princo. —Tio estis Herhor, kiu ordonis ĉirkaŭiri du skarabojn...

—Vi do volas, ke pastro antaŭ la armeo malŝatu la religion?

—Mia patro —murmuretis Ramzes per tremanta voĉo —por ne malhelpi la marŝon de skaraboj, oni detruis kanalon kaj mortigis homon.

—Ĉi tiu homo mem mortigis sin.

—Sed pro la kulpo de Herhor.

—En la regimentoj, kiujn vi tiel lerte kolektis apud Pi-Bailos, tridek homoj mortis de laciĝo, kaj kelkcentoj estas malsanaj.

La princo mallevis la kapon.

—Ramzes —daŭrigis la faraono —per via buŝo parolas ne altranga estro ŝtata, kiu zorgas pri la ekzisto de la kanaloj kaj pri la vivo de la laboristoj, sed kolera homo. La kolero ne estas amiko de la justeco, kiel la vulturo ne estas amiko de la kolombo.

—Ho mia patro —eksplodis la kronprinco —la kolero ekscitas min ĉar mi vidas la malbonan volon de l’ pastroj kaj de Herhor kontraŭ mi...

—Tamen vi mem estas nepo de ĉefepiskopo, la pastroj instruis vin... Vi ekkonis iliajn sekretojn pli bone, ol iu ajn alia princo...

—Mi ekkonis ilian nesatigeblan fieron kaj deziron regni. Sed ĉar mi ĉesigos tion, jam hodiaŭ ili estas miaj malamikoj... Herhor ne volas doni al mi unu korpuson, ĉar li preferas komandi la tutan armeon...

ĵetinte ĉi tiujn senkonsiderajn vortojn, la kronprinco haltis terurita Sed la faraono levis al li sian kvietan rigardon kaj respondis trankvile:

—La armeo kaj ŝtato estas regataj de mi. De mi devenas ĉiuj ordonoj kaj verdiktoj. En tiu ĉi mondo mi estas la pesilo de Oziriso, kaj mi sola pesas la aferojn de miaj servistoj: de la kronprinco, ministro aŭ popolo. Neprudenta estus tiu, kiu pensus, ke mi ne konas ĉiujn pezojn.

—Tamen, mia patro, se vi estus rigardinta la manovrojn per propraj okuloj...

—Eble mi estus vidinta generalon —interrompis la faraono —kiu en decida horo persekutas inter arbetoj hebrean knabinon. Sed mi volas scii nenion pri tiaj vantaĵoj.

La princo falis al la piedoj de l’ patro, murmuretante:

—Tutmozis diris al vi pri tio, ho sinjoro?...

—Tutmozis estas infano, kiel vi. Li jam faras ŝuldojn, kiel estro de l’ stabo de la memfisa korpuso, kaj li pensas, ke la okulo de l’ faraono ne atingos liajn agojn en la dezerto.

ĈAPITRO VII

Stelo malnova

Post kelke da tagoj Ramzes estis alvokita al sia plej respektinda patrino Nikotris, kiu estis la dua edzino de l’ faraono, sed nun la plej granda sinjorino en Egipto.

La dioj ne eraris, farante ŝin patrino de reĝo. Ŝi estis persono alta, sufiĉe dika kaj malgraŭ siaj kvardek jaroj, ankoraŭ bela. Precipe en la okuloj, vizaĝo kaj tuta aspekto ŝi havis tian majeston, ke eĉ kiam ŝi iris en simpla vesto de pastrino, ĉiuj klinis antaŭ ŝi la kapon.

La nobla sinjorino akceptis la filon en kabineto, ornamita per fajencaj kaheloj. Ŝi sidis sur inkrustita seĝo, sub palmo. Ĉe ŝiaj piedoj sur tabureto kuŝis malgranda hundo; ĉe la alia flanko genuis sklavino kun ventumilo. La reĝa edzino havis sur si muslinan mantelon, broditan per oro, kaj sur la peruko lotusforman ringon ornamitan per juveloj.

La princo profunde kliniĝis, la hundo ĉirkaŭflaris lin kaj ree kuŝiĝis. La reĝino delikate klinis la kapon kaj demandis:

—Kial vi petis aŭdiencon de mi?

—Jam antaŭ du tagoj, patrino...

—Mi scias, ke vi estis okupata. Sed hodiaŭ ni ambaŭ havas liberan tempon, kaj mi povas aŭskulti vin.

—Vi tiel parolas al mi, ke kvazaŭ vento de l’ dezerto blovas sur min, kaj mi ne havas plu kuraĝon prezenti al vi mian peton.

—Kredeble pri mono?

Ramzes konfuzita mallevis la kapon.

—Kiom vi bezonas?

—Dekkvin talentojn...

—Ho dioj! —ekkriis la reĝino —antaŭ kelke da tagoj oni ja pagis al vi dek talentojn el la trezorejo. Promenu iom, mia knabino, en la ĝardeno —sin turnis la reĝino al la nigra sklavino, kaj kiam ili restis solaj, ŝi demandis la princon:

—Do via Hebreino estas tiel postulema? Ramzes ruĝiĝis, sed levis la kapon.

—Vi scias bone, patrino, ke ne —respondis li. —Sed mi promesis rekompencon al la armeo kaj... mi ne povas pagi!...

La reĝino rigardis lin kun trankvila fiero.

—Malbone estas —diris ŝi post momento —se la filo faras decidojn ne petante konsilon de l’ patrino. Memorante pri via aĝo, mi volis doni al vi fenician sklavinon, kiun sendis al mi Tiro, kun doto de dek talentoj.

Sed vi preferis la Hebreinon.

—Ŝi ekplaĉis al mi. Tiel bela ne ekzistas inter viaj servistinoj, patrino, eĉ inter la virinoj de lia sankteco.

—Sed ŝi estas Hebreino!...

—Ne antaŭjuĝu, patrino, mi petegas vin... Estas malvero, ke la Hebreoj manĝas porkaĵon kaj mortigas la katojn...

La reĝino ekridetis.

—Vi parolas kiel lernanto en la plej malalta pastra lernejo —respondis ŝi levante la ŝultrojn, —kaj vi forgesas pri tio, kion diris Ramzes Granda: "La flava popolo estas pli multenombra kaj riĉa ol ni; ni agu kontraŭ ĝi, sed singarde, por ke ĝi ne fariĝu ankoraŭ pli forta... " Mi do ne pensas, ke knabino el tiu popolo estas konvena unua amatino de la kronprinco.

—Ĉu la vortoj de Ramzes povas esti aplikitaj al la filino de mizera terluanto?... —ekkriis la princo.

—Cetere, kie estas ĉi tiuj Hebreoj ĉe ni?... Antaŭ tri jarcentoj ili forlasis Egipton, kaj hodiaŭ ili formas ridindan ŝtaton, regatan de pastroj...

—Mi vidas —respondis la reĝino, —ke via amatino ne perdas tempon... Estu singarda, Ramzes!... Memoru, ke ilia estro, Messu, estas perfida pastro, kiun oni malbenas en niaj temploj ankoraŭ hodiaŭ... Memoru, ke Hebreoj forportis pli da trezoroj el Egipto, ol valoris la laboro de kelke da iliaj generacioj: ili forportis ne nur nian oron, sed ankaŭ la kredon je la Sola kaj niajn sanktajn leĝojn, kiujn ili hodiaŭ proklamas siaj. Fine sciu —aldonis ŝi kun forto —ke la filinoj de ĉi tiu popolo preferas morton ol la kuŝejon de fremdulo. Kaj se ili donas sin, eĉ al estroj de l’ malamikoj, ili faras tion sendube por akiri ilin por sia politiko, aŭ por mortigi ilin.

—Kredu al mi, patrino, ke ĉiujn ĉi informojn disportas la pastroj. Ili ne volas allasi al la malsupro de l’ trono homojn de alia kredo, kiuj povus servi la faraonon kontraŭ ili...

La monarĥino leviĝis de l’ seĝo kaj, krucinte la manojn sur la brusto, mire rigardis la filon.

—Estas do vero, kion oni diris al mi, ke vi estas malamiko de l’ pastroj! —diris ŝi.

—Vi, ilia plej amata lernanto..?

—Verŝajne mi havas ankoraŭ signojn de iliaj bastonoj sur mia dorso..! —respondis la princo.

—Sed via avo, mia patro, Amenhotep, estis ĉefepiskopo kaj havis grandan povon en la lando...

—Guste tial, ke mia avo estis potenca, kaj ke mia patro ankaŭ estas tia, mi ne povas toleri la potencon de Herhor...

—Sur ĉi tiun postenon levis lin, via avo, la sankta Amenhotep.

—Kaj mi faligos lin.

La patrino levis la ŝultrojn.

—Kaj vi, —diris ŝi kun malĝojo, —vi volas komandi korpuson?... Vi estas trodorlotita knabino, ne viro kaj estro...

—Kiel?... —interrompis la kronprinco, apenaŭ haltigante eksplodon.

—Mi ne rekonas mian filon... Mi ne vidas en vi la estontan regnestron de Egipto!... La dinastio estos en via persono, kiel ŝipeto sen direktilo sur Nilo... Vi forpelos de la kortego la pastrojn, kaj kiu restos al vi?... Kiu estos via pupilo en la Supra kaj Malsupra lando, kiu en la eksterlando? Kaj la faraono ja devas vidi ĉion, sur kion falas la dia radio de Oziriso...

—La pastroj estos miaj servistoj, ne ministroj...

—Ili estas la plej fidelaj servistoj. Dank’ al iliaj preĝoj, via patro regas tridek tri jarojn kaj evitas militojn, kiuj povus esti pereigaj...

—Por la pastroj.

Faraono kaj pastroj

—Por la faraono, por la ŝtato —interrompis ŝi. —Ĉu vi konas la staton de nia trezoro, el kiu en unu sola tago vi prenas dek talentojn, kaj postulas ankoraŭ dek kvin?... Ĉu vi scias, ke sen la oferemo de l’ pastroj, kiuj por la ŝtato forprenas eĉ al dioj la verajn juvelojn kaj anstataŭas ilin per malveraj, ĉu vi scias, ke la reĝaj bienoj jam estus en la manoj de Fenicianoj?...

—Unu sukcesa milito superverŝos niajn kasojn, kiel Nilo niajn kampojn.

La monarĥino komencis ridi.

—Ne— diris ŝi —vi, Ramzes, estas ankoraŭ tia infano, ke oni ne povas riproĉi al vi viajn malpiajn vortojn. Mi petas vin, okupu vin per la grekaj regimentoj kaj kiel eble plej baldaŭ liberiĝu de la hebrea knabino, kaj la politikon lasu... al ni.

—Kial mi devas liberiĝi de Sara?

—Ĉar se vi havus de ŝi filon, komplikaĵoj povus okazi en la lando, kiu, sen tio, jam havas sufiĉe de embarasoj. Kontraŭ la pastroj —aldonis ŝi —vi povas koleri, se nur vi ne ofendos ilin publike. Ili scias, ke oni devas multon pardoni al la kronprinco, precipe, se li havas tiel uraganan ĥarakteron. Sed la tempo kvietigos ĉion por la gloro de la dinastio kaj por la utilo de la ŝtato.

La princo meditis. Subite li diris:

—Mi do ne povas kalkuli je la mono el la trezorejo?

—En neniu okazo. La granda skribisto jam hodiaŭ devus ĉesigi la pagojn, se mi ne estus doninta al li la kvardek talentojn, ricevitajn el Tiro.

—Kaj kion mi faros kun la armeo? —diris la princo, malpacience frotante la frunton.

—Forigu la Hebreinon kaj petu la pastrojn... Eble ili pruntos al vi.

—Neniam!... Mi preferas preni de Fenicianoj.

La reĝino balancis la kapon.

—Vi estas erpatre, faru kion vi volas... Sed mi avertas vin, ke vi devas doni grandan garantiaĵon; Feniciano, unufoje fariĝinte via kreditoro, ne ellasos vin plu. Ili estas pli ruzaj ol Hebreoj.

—Por pagi tian ŝuldon sufiĉos malgranda parto da miaj enspezoj.

—Ni vidos... Sincere, mi dezirus helpi vin, sed mi ne havas monon... —diris ŝi, kun malĝojo dismetante la manojn. —Agu do, kiel vi volas, sed memoru; ke Fenicianoj en niaj bienoj estas kiel sciuroj en la grenejoj: kiam unu englitos tra fendo, aliaj sekvos lin.

Ramzes ne rapidis foriri.

—Ĉu vi diros al mi ankoraŭ ion? —demandis la reĝino.

—Mi volus nur demandi... Mia koro divenas, ke vi, patrino, havas ian planon pri mi. Kian?

—Ne nun ankoraŭ... ne nun!... Nun vi estas libera, kiel ĉiu juna nobelulo en ĉi tiu lando, profitu do... Sed, Ramzes, venos tempo, kiam vi devos elekti edzinon, kies infanoj estos princoj de reĝa sango, kaj la filo —via posteulo. Pri tiuj tempoj mi pensas...

—Kaj?

—Nenio difinita ankoraŭ. En ĉiu okazo la politika saĝo diras al mi, ke via edzino devas esti filino de pastro...

—Eble de Herhor?... ekkriis la princo kun rido. —Kio mallaŭdinda estus en tio? Herhor baldaŭ fariĝos ĉefepiskopo en Teboj, kaj lia filino havas apenaŭ dek kvar jarojn.

—Kaj ŝi konsentus anstataŭi ĉe mi la Hebreinon?... —ironie demandis Ramzes.

—Vi devus peni, ke oni forgesu vian hodiaŭan kulpon.

—Mi kisas viajn piedojn, patrino, kaj mi foriras —diris Ramzes; premante sian kapon inter la manoj. —Mi aŭdis ĉi tie tiom da strangaj aferoj, ke mi komencas timi, ke Nilo ekfluos al la kataraktoj aŭ ke la piramidoj transiros en la orientan dezerton!

—Ne blasfemu, mia infano —murmuretis la reĝino, kun timo rigardante la filon. —En ĉi tiu lando oni vidis pli strangajn miraklojn.

—Ĉu ne tiujn —demandis la filo kun maldolĉa rideto, —ke la muroj de la reĝa palaco aŭskultis la sekretojn de siaj sinjoroj?

—Oni vidis morton de faraonoj post kelkmonata regado, kaj falojn de dinastioj, kiuj komandis naŭ popolojn!

—Ĉar ĉi tiuj faraonoj forgesis la glavon pro la bonodorfumo!... —respondis la princo.

Li kliniĝis kaj foriris.

Ju pli malproksimiĝis la paŝoj de l’ kronprinco en la grandega vestiblo, des pli aliiĝis la vizaĝo de la reĝino: la doloro kaj timo anstataŭis la majeston kaj larmoj ekbrilis en ŝiaj grandaj okuloj.

Ŝi alkuris al la statuo de l’ diino, ekgenuis kaj preparinte indian bonodorfumon, komencis paroli:

—Ho Izido, Izido, Izido! Trifoje mi elparolas vian nomon. Ho Izido, kiu naskas la serpentojn, krokodilojn kaj strutojn, trifoje estu glorata via nomo!... Ho Izido, kiu gardas la grajnojn de l’ greno kontraŭ la mortigaj ventoj, kaj la korpojn de niaj patroj kontraŭ la detruanta laboro de l’ tempo, ho Izido, ekkompatu kaj gardu mian filon!... Trifoje estu elparolata via nomo kaj ĉi tie... kaj tie... kaj tie... kaj hodiaŭ, kaj ĉiam, kaj en la jarcentoj de jarcentoj, tiel longe, kiel la temploj de niaj dioj rigardos siajn bildojn en la akvo de Nilo.

Tiel preĝante kaj ploregante, la monarĥino kliniĝis kaj tuŝis la plankon per la frunto. En la sama momento eksonis super ĝi mallaŭta murmureto:

—La voĉo de l’ justulo ĉiam estas aŭskultata.

La reĝino salte leviĝis kaj plena de mirego komencis ĉirkaŭrigardi. Sed en la ĉambro estis neniu. Nur de l’ muroj rigardis ŝin la pentritaj floroj, kaj de l’ altaro la statuo de l’ diino, plena de supertera trankvilo.


Al SATeH kaj HALE Kajero 56 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Enkonduko en muzikon

Muziko: Zadok, la pastro, himno de G. F. Haendel.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 24-an de novembro de 2002.
Laste datumigita je la 27-a de decembro de 2002.