Rezolucioj de 2002:

SAT

GVIDREZOLUCIO

La 75-a Kongreso de SAT, okazinta en Alikanto (ES) de la 1-a ĝis la 7-a de julio 2002, petas, ke la PK

- plu gardu la sendependecon de SAT en la rilatoj kun ciaj aliaj organizaìoj,
- Gis la venonta kongreso publikigu la regularon pri la rilatoj inter Plenum-Komitato kaj Organiza Kongresa Komitato por la organizo de niaj kongresoj, precipe pri ties financa flanko.
- atentigu la OKK-on, ke la programeroj de la kongresoj respondu al la celoj de SAT, kiel difinitaj en la artikolo 1 de gia Statuto.
- plu sekvu la aferojn de Billy Waldon kaj de la malliberigitoj de la grupo «Portos».

La Kongreso proponas ke :

- la propon-komisiono ricevu la taskon proponi tagordon dum la unua laborkunsido;
- la raporto de la PK estu ekzamenata kiel tuto, eventualaj amendoj estu prezentitaj skribe kaj la diskuto pri tiu raporto ne superu la dajron de unu horo;
La kongreso aprobas la decidon de la Ekologiista Frakcio krei datumbankon pri ekologiaj normoj.

UEA

La 87a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo (Brazilo) de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2002 kun 1484 partoprenantoj el 58 landoj, kun la temo Diverseco: ŝanco ne minaco

  • Konstatas, ke la daŭranta integrigo tutmonda kondukis al pozitivaj rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankaŭ al malegalecoj kaj al la ĉiam pli rapida perdiĝo de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj,
  • Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de februaro ĉiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Ĝenerala Konferenco alprenis je la 2a de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco,
  • Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neutrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca intersango de kulturaj valoroj,
  • Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado kunlabori kun ciuj organizaĵoj, kiuj okupigas pri la kultura dimensio en internaciaj aferoj.

La 87a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo (Brazilo) de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2002 kun 1484 partoprenantoj el 58 landoj, kun la temo “Diverseco — ŝanco ne minaco”,

  • Konstatas, ke la daŭranta integrigo tutmonda kondukis al pozitivaj rezultoj, SSekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankaŭ al malegalecoj kaj al la ĉiam pli rapida perdiĝo de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj,
  • Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de februaro ĉiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Ĝenerala Konferenco alprenis je la 2a de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco,
  • Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neutrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca intersango de kulturaj valoroj,
  • Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado kunlabori kun ciuj organizaĵoj, kiuj okupigas pri la kultura dimensio en internaciaj aferoj.
Esperanto, lingvo revolucia. Sendita de FOKO

Antaxua artikoloKajeroj el la SudoSekvanta artikolo


Muziko: Ĉu la cirklo estos nerompita? de Charles Hutchinson Gabriel (1856-1932).


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 12-an de oktobro de 2002.