La Sindromo de Babel'
Konkludoj pri socia malsano

Ĉi tiun prelegon mi diris la 8-an de novembro de 1997 en la Kazino de Mursjo, Ĉambro Roza, okaze de la Foiro de Libro organizata de la Asocio de Librovendistoj de Mursjo. Duafoje mi diris ĝin la 24-an de junio de 2001, dum la 60-a Kongreso de la Hispana Esperanto Federacio, denove en la hispana. Ĉi tio estas la unua fojo, kiam mi prezentas ĝin en Esperanto. Se oni uzas ĝin en alia lingvo antaŭ alilingva publiko, oni nepre devas ŝanĝi la ekzemplojn en la koncernan lingvon. Bonvolu, tiukaze, sendi al mi kopion de la nacilingvigita traduko. Rimarku mi, ke ankaŭ ekzistas en la angla

Dankon, gesinjoroj, pro tio, ke vi venis aŭskulti mian elparoladon pri temo, kiu influas aparte la libran mondon, kaj sekve ĝi utilas en la Kultura Semajno de la Foiro de Libro, organizita de la Profesia Asocio de Librovendistoj de Mursjo. Kiel ni ĉiuj scias, sindrome signifas, en la greka lingvo, konkuro, kaj ĝi estas vorto, kiun oni uzas en kuracado por difini aron da simptomoj, kiuj karakterizas malsanon, tiel ke difinante ĉiujn ilin, oni povas difini la malsanon konsideratan. Mi estas parolonta pri la Sindromo —aŭ simptomaro — de Babelo, malsano socia klasigita inter nevrozoj de la svisa psikologo Klod Piron’ (Claude Piron). Sed, kial de Babelo? Ni vidu tion, kion diras pri tiu vorto la libro de libroj, tio estas, La Biblio.

En ĉapitro 11-a de la Genezo, versetoj 1-a al 9-a, oni legas:

Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. Kaj ili diris unu al la alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpata en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu, do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.

Tiel diras La Biblio, la vero absoluta por milionoj da homaj estoj. Tamen, ĉiu preĝisto dirus, ke tion oni ne devas preni litere, ĉar ĝi estas figurigita lingvaĵo, taŭga al semida menso, por kiu ĝi estis skribita origine. Ni konsideru, sekve, tiun rakonton de kvar vidpunktoj; ni vidu mallonge kvar diversajn interpretojn:

  1. Teologo: «Dio, simboligita de Ĉielo, vokas homon al si. Sed Dio estas amo, simpleco, korinklino, kompreno, unuiĝo en respekto al diferencoj. Homo havas alvokon, kiu pusas lin al plej alto, sed li ne povas realigi ĝin se ne per spirito de orgojlo au rivaleco (komentistoj konsideras, ĝenerale, ke homoj volas havi ĉielon ne por vidi Dion kaj kunesti kun Li en reciproke korinklina etoso, sed por okupi Lian lokon). Se homo lasas, ke tiuj tentoj altiru lin, li perfidas sian alvokon kaj enkondukas malkondordon, ĉar Dio estas konkordo ».
  2. Marksisto: «La Mito de Babelo vidigas forton pri unueco kaj timon, kiun pri ĝi havas tiuj, kiuj jam prenis povon kaj staras super la aliaj. La «sinjoro» reprezentas ĉi tie ekspluatantajn klasojn, kiuj tremas kiam ili vidas, ke la unuiĝo de ekspluatataj klasoj minacas provoki renverson de povo. Ĉar tio, kion ili timas estas unuiĝo, gvidantaj klasoj kreas konfuzon. Per siaj manipuladoj kaj misinformoj, ili malebligas, ke liberigaj fortoj unuiĝu. Lingvo estas parto de superstrukturo, ĝi estas armilo, tiel kiel pruvas la socia diskriminacio, kiun faras ortografio en Francio, diferencoj pri prononcado en Anglujo, uzo da lingvoj fremdaj en la mondo. Ĉu estas nur koincido tio, ke tiuj, kiuj scipovas la anglan en Hispanio neniam apartenas al –ni diru—laborista klaso, al proletararo? La biblia mito estas manipulo celanta teni produktivajn fortojn en rezignacio, sube, per minaco: se vi provas atingi la gvidantan tavolon, mi semos konfuzon en viajn vicojn, kaj vi sentos vin ridindige».
  3. Kapitalisto: «Ĉi tiu rakonto klarigas, per mita formo, kiel absurda estas voli preni homojn al paradizo sur tero, kiel komunistoj provis fari. Se oni lancas ambician entreprenon sen antaua pristudo, sen analizo pri la rilato efiko/kosto, venas la momento, kiam oni devas iri malantaŭen: miskompreno kaj malinterkonsentoj instaligas inter tiuj, kiuj investas siajn fondusojn aŭ scifarojn kaj tiuj, kiuj kredis, ke ili povas ignori legojn pri realo. Ĉielo ne estas tiu plafono, kiun turo povas atingi. Sovetunio hieraŭa bildigas tiun miton: gi provis preni popolon al tiu morgaŭo, kiun ili kantas sen agnoski realojn homajn kaj ekonomiajn. Rezulto: la stofo socia disŝiriĝis. Anoj de tiu granda lando antikva ne plu parolas la saman lingvon, kaj la konstruado haltas, en konfuzo nekredebla».
  4. Psikoanalisto: «La Turo de Babelo? Tio rilatas al Komplekso de Edipo... Erekto da turo..., ni scias el kio tio venas. La knabo volas atingi la sepan ĉielon, kiun jam konas gepatroj. Konfuzo estas tio, kion li sentas, kiam li imagas, ke la patro kaptis lin en evidenta krimo. [...] Subite erekto de turo estas interrompita. Funde, la rakonto pri Babelo estas ligita al fantomoj pri kastro. Se oni provas elstarigi turon por atingi la plezuron de ĉielo..., zap!, «Li» tranĉas ĝin al ni, ĉar ni kulpas. Eble pro tio knabinoj estas pli kompetentaj pri lingvoj ol knaboj. Ili ne sentas sin rivaloj de patro dangere pova».

Ni jam vidis el kie venas la nomo de la malsano. Nun ni proskribu ĝin. Ĝi estas socia malsano, tio estas, ne suferata de individua persono, sed de tuta socio, eĉ se ĝi konsistas nur el individuoj tute sanaj. La nutra supo por tiu malsano estas serio da eroj al kiuj ne estas fremdaj onidiro, misinformo kronika, manko da serioza debato trankvila, same kiel alkutimiĝita delego pri opinio propra al tiu de spertuloj pli aŭ malpli profesiaj. Sed ni unue priskribu la simptomojn, kiujn mi pridiris antaŭe, kaj poste ni priskribos rezume la provojn flegi kaj kuraci tiun strangan malsanon socian.

Same kiel multaj aliaj aliaj mensaj malsanoj, la Sindromo de Babelo implicas deliron. Anstataŭ vidi realon, socio ĝuas imagon, kiel tiuj simptomoj, kiujn mi ĵus listigis, pruvas.

Se la problemon solvintus la angla, neniu el tiuj, kiuj ĉeestas ĉi tie nun, kiuj jam finis mezlernadon plenplenan de angla lingvo, havus problemon sekvi filmon en tiu lingvo, eĉ ĉi tiun prelegon mi povus daŭrigi en la angla, sen tio, ke iu ajn malsukcesus kompreni.

Tamen, mia travivaĵo kiel instruisto pri la angla dum dudek jaroj pruvis al mi, ke tio ne estas ekzakte kutima.

Al mi plaĉegas la angla, tiom multe, ke iam mi decidis dediĉi mian tutan vivon lernigi ĝin. Decido, kiun mi neniam bedaŭris. Se la hispana estas mia patrino, ni diru, ke la angla estas mia onklino; mia riĉa onklino, kiu manĝigas min, kiu alirigas min al mirinda kulturo kie kunvivas Shakespeare, Dickens, fratinoj Brönte, David Hume, the Beatles, Agatha Christie, tiuj homoj, kiuj stiras laŭ la maldekstra parto de la vojo, kaj aliflanke rilatas min al dekstruloj, usonanoj de la American Way of Life, de libereco, ekonomio merkata, de la In God we trust, honoro, Hollywood kaj siaj oskaroj, Dashiel Hammet, la mondo de digitalaj interkomunikadoj kaj tiom multe da aliaj profitaĵoj, kiujn mi ne povas citi pro manko da tempo.

Alidirite: la angla igis min regato modela de la Imperio de l’ Suno Mortinta. Kion mi diras tute sen akra aŭ cinikisma sento. Sed la plej baza etiko ne permesus al mi mensogi al mi aŭ al aliaj. Se tiu metafora onklino de mi ĵus citita, kaj kiun tiom multe profitas mi, ne estas bela, aŭ agas malbone, estus fie, ke mi klopodus konvinki iun pri la malo.

Mi nur diros, ke lernantoj, kiuj finas bakalaŭron en nia lando kaj ne faris kurson en Usono aŭ Anglio, ĝenerale estas tre for de tio, ke ili povas komposti prelegon aŭ skribaĵon kompreneblajn en la angla. Same okazas en Francio, Italio kaj aliaj eŭropaj landoj, escepte nur de Germanio, Nederlando kaj Skandinavio. La kialo kuŝas ĉefe en tio, ke lingve tiuj popoloj estas tre proksime al Anglio. Se en niaj lernejoj oni instruus la italan aŭ la portugalan dum tiuj sep jaroj, certe plej parto da niaj lernantoj, kiuj nek estas pli turpaj, nek estas helpataj de instruistoj pli senutilaj ol tiuj de aliaj landoj, povus ja verki eseojn aŭ havi debatojn per tiu dua lingvo lernita en sia alta lernado. Ni pensu pri tiam, kiam la franca estis la dua lingvo por ĉiuj hispanoj, antaŭ ne tiom multe da jaroj (ne pli ol 20 en mia urbo, Mursjo): tiu lingva kompetenteco akirita de lernantoj per metodoj multe pli malĝisdatitaj kaj malpli efikaj ol tiuj nunaj, estis pli bona ol nun, kiel pruvas per si mem la ekzisto de parto orala en tiuj ekzamenoj nomitaj de matureco por eniri la Universitaton, anstataŭigitaj nun de ekzamenoj de selekteco, pli senkvaligitaj... Ne, la kialon por tiu perdo de kompetenteco lingva ĉe niaj bakalaŭritoj oni devas serĉi je la angla mem.

Ni konsideru la sekvantajn flankojn:

  1. Aĵaĉaro da esprimoj malmulte klaraj. Verkisto George Steiner diris pri siaj lernantoj fremdaj, kiuj jam atingis evidentan regon de la angla: so much that is being said is correct, so little is right (tiom multe oni diras korekte, tiom malmulte estas tauga). Al denaskaj angloparolantoj, la angla de fremduloj kapablaj ŝajnas snoba, malriĉa, artefarita kaj komplika, ĉar tie, kie fremduloj diras longan kaj kulturajn vortojn, ili uzas amason da unusilabojn. Tiel, anstataŭ despise (malestimi), angloj diras look down on; anstataŭ to occasion (okazigi), ili preferas to bring about; anstataŭ let him say everything he wants (li diru cion, kion li volas), ili diras let’s hear him out; anstataŭ compensate (kompensi), denaskuloj de la angla diras make up for; anstataŭ I’ll have to tolerate his presence (mi devos elteni lian ceeston), ili preferas diri I’ll have to put up with him. Sed make up, krom kompensi, ankaŭ povas signifi preni decidon, kiel en la frazo he’s made up his mind to stay in (li decidis resti interne), kaj gi ankaŭ povas signifi uzi ŝminkon (I’ve made up my face to go out: mi sminkis por promeni). Ne estas ekzakte tio la problemo pri polisemio, ĉar ne temas pri unu nura vorto tiu, kiu havas kelkajn signifojn, sed tuta aro da vortoj.
  2. Senlima vortaro. En la hispana, kaj generale en eŭropaj lingvoj, ni estas pli ekonomiaj pri la nombro da vortoj, kiujn ni uzas loke. En nia lingvo la vorto grande esprimas ideon, kiun la angla ĉirkaubrakas per la vortoj big, large, tall, great, grand, important... Tio venas de tio, ke la vorta fonto de la angla originas kaj en la germanika kaj en la romiana. Tio kaŭzis parojn da vortoj, kiujn oni uzas tie, kie ni uzas nur unu. Oriento, kun geografia signifo, malsamas ĉu laŭ tio, ke ni referas al Europo (Eastern Europe), ĉu laŭ al Afriko (East Africa). Konfuzi ilin signifas, ke ni estas fremdaj al la angla. Same okazas pri inevitable/unuavoidable, brotherly/fraternal, liberty/freedom, buy/purchase, read/peruse, eastern/oriental, beef/cow. Alia ekzemplo: el dento venas denta kaj dentisto. En la angla la origina vorto estas tooth (kies pluralon neregulan, teeth, ni ne pritraktas nun), sed la fakisto pri dentoj ne estas toothist, sed dentist: tio estas, ni havas du vortojn tie, kie en aliaj lingvoj estas nur unu kaj derivito. Japano ankau venigas el ha (dento) kaj isha (kuracisto) la vorton haisha (dentisto), kaj trovas same malbonguste, ke oni trudas al li en lernejo lingvon, kiu postulas al li malsparon tiom grandan pri memoro.
  3. Delikata fonetiko. La angla similas pli kaj pli al tiu lingvo de malnovaj egiptanoj, kiun oni skribis per maniero, kiu ne rilatis al tio, kion oni prononcis. En ĉiu europa lingvo oni scias kiel sonos vorton nekonatan, kiam oni vidas ĝin unuafoje korekte skribitan. Tamen, fonetike nenio malsimiligas vortojn beet (beto) kaj beat (frapo), nur tiu dua ae. Malmultaj fremduloj senfakaj scipovas prononci au kompreni la diferencon sonan inter ship (ŝipo) kaj sheep (ŝafo), cefe kiam oni parolas rapide. Ne lacigi vin, mi diros nur, ke en la angla oni prononcas dekdu vokalojn malsamajn tie, kie aliaj popoloj uzas nur kvin. Kaj gravas, ke la angloj skribas tiujn dekdu vokalojn per nur kvin literoj, same kiel ni. Tiel, okazas, ke e sonas e en bed, get kaj sell, sed ĝi sonas i en evening, complete kaj cinema; la u sonas a en sun, iu en useful kaj u en bull. Kaj tio okzas en regula angla. Sed abundas dialektaj formoj, laŭlege uzataj de denaskuloj de anglalingvaj landoj, kie oni povas dediĉi al ni frazojn kiel ‘m gonna say no nothing, kiuj pravigas Henry Higgins, kiam li demandis al si Why can’t the English talk proper English? (kial la angloj ne povas paroli bonan anglan?)
  4. Senatenditaj uzoj de la angla. Jen juna diplomito pri modernaj lingvoj de eŭropa universitato, kiu gajnis postenon kiel interpretiston en Unuigintaj Nacioj, kiu, kiel ni ĉiuj scias, sidas en Novjorko. Nia junulo fiere promenas al autobusejo, kaj tie li zorge vidas averton, kiu diras No standing (ne staru, laŭ lia kono). Sed li vidas neniun benkon apude, kaj li supozas, ke oni ne esperas de li, ke li sidu surplanke. Do, li promenas laŭ la autobusejo ĝis la buso alvenas. Poste oni ridete klarigas al li, ke en Usono No standing signifas No parking (Ne parkumu). Sed pli tragike estas la afero por tiu japana junulo 16jaraĝa, kiu vojaĝas al Usono okaze de fino de sia mezlernejaj studoj, kaj kiun gvardisto konfuzas. Li krias Freeze!, kaj la knabo, kiu ne scias kial sinjoro deziras, ke li glaciiĝu, daŭrigas sian vojon..., gis la gvarda klugo detruas lian koron. Ĉar en Usono Freeze! signifas haltu aŭ mi pafas.
  5. Vapora gramatiko. En la angla ne estas genro au nombro adjektivaj, kaj tio estas dankinde kiam ni studas ĝin, ĉefe, se oni komparas tion kun malagrablaj fleksioj de la germana au la rusa. Sed poste oni parolas al ni pri Our English Teacher, kaj ni ne scias, ĉu oni parolas al ni pri instruisto pri la angla, kiu naskiĝis en Hispanio, aŭ instruisto, kiu naskiĝis en Anglio kaj instruas ion ajn… Pli zorgiga estas tio, kio okazas kiam kuracisto ordonas nin fari short breathing exercises, kaj ni ne scias ĝu li volas, ke ni faru ekzercojn mallongajn pri inspiro, aĝ ekzercojn pri inspiro mallonga. Angloj certe scias el konteksto, sed ili estas denaskaj. Ni ankaĝ estas denaskaj, sed de alia kulturo, pri kiu ni devas fieri. Ne solvas la babelan problemon angloj, ne.

Sed novaj teknologioj igas nin –kelkaj amikoj miaj diras- lerni la anglan. Se ni scipovas la anglan, ni komprenos komputilojn pli bone, kaj ni laboros per ili pli efike. Kompreni kiel funkcias komputiloj vere signifas kompreni kodon maŝinan, tio estas, lingvon de nuloj kaj unuoj, kaj ne la anglan. Kaj ankaŭ tiu lingvo estas nur rimedo por kompreni dugradajn variaĵojn de magneta kampo surigita en malgrandajn pecojn da fero, kiu estas en diskoj... Sed ni sekvu tiun vojon, ni supozu, ke tio estas vere, ke utilas, ke ni lernu tiujn komandojnrezervitajn vortojn, kiujn komputiloj uzas, ekzemple en programaj lingvoj. Kaj ni prenu tiun lingvon, kiu havas plejon da ili, lingvo BASIC. Se ni prenas bonan manlibron pri bejsik, ni vidos, ke ne estas pli ol okdek. Ni duobligu tiun ciferon, kaj ni vidos, ke ankoraŭ mankas 2740 por atingi la supozitajn 3000, kiujn fakistoj diras, ke ili sufiĉas por havi konversacion ĝeneraltipan kun iu ajn en la angla. Tiuj bejsikaj vortoj estas tiaj, kiaj print, screen, put, list, rem, kaj tiel plu, kiuj havas tre koncizajn tradukojn en aliajn lingvojn.

Sed tion oni bildigas pli bone per poemeto, kiun mi kuraĝos legi al vi. La aŭtorino estas Anita Raskin, kaj mi prenis ĝin de libro Antenoj de televido kaj F.M. (Daniel Santano León: Antenas de televisión y F.M. Madrid 1962, E. Paraninfo):

I remember, I remember,
In the dear old days gone by,
When a screen was meant to hinder
The intrusion of a fly;
[Mi memoras, memoras
Je karaj malnovaj tagoj forigitaj
Kiam ekrano supozeble malfaciligis
Invadon muŝan;
.
I remember when antennas
Were the things we used to see
Waving gently from the forehead
Of a butterfly or bee;
Mi memoras kiam antenoj
Estis tio, kion ni kutimis vidi
Tremi dolĉe sur frunto
De papilio aŭ abelo;
.
And I recollect when people
Spoke of snow, and likely meant
Little flakelets, wet and chilly,
Swirling Whitely in descent.
Kaj venas al mia memoro, ke oni
Parolis pri neĝo signifante
Eretojn malsekajn kaj malvarmetajn
Kiuj cirkliĝis malsupren.
.
I remember, I remember
What those words once meant to me,
Ah! Those dear old definitions
In the days before TV!
Mi memoras, memoras
Tion, kion tiaj vortoj iam signifas al mi
Ho, tiuj malnovaj karaj difinoj
de antaŭtelevidaj tagoj!]

Sed se ni ne povas aŭ volas lerni la anglan je nivelo sufiĉe bona por interkompreni korekte kun fremduloj, estas alia solvo: ni fidu tiun funkcion al interistoj profesiaj, kiujn oni nomas interpretistoj aŭ tradukistoj. Oni preferas uzi la unuan vorton por tiuj, kiuj transigas ideojn de unu al alia lingvo ĵus tiam, kiam ili aŭdas ilin, kaj la duan vorton oni uzas por referi al tiuj, kiuj tradukas skribe, kun pli da tempo, komforto kaj la ebleco konsulti vortarojn fakajan kaj specialismajn verkojn pri la temo de la teksto tradukata. Interpretistoj rolas heroan laboron, por kiu ne ĉiuj estas ebligitaj fari, ĉar oni devas aŭdi unu lingvon kaj samtempe paroli alian. Tio postulas apartajn kvalitojn, grandan memoron kaj sinsekvan mensan flekseblecon, sen malaltiĝojn, dum la tuta tempo, kiu daŭras la konferenco, prelego aŭ intervjuo por kiu oni kontraktis lin aŭ ŝin. Tio, evidente, havas koston. Kaj tiun koston oni mezuras po miloj da dolaroj. Profesoro Piron’, psikologo, poligloto, iam instruisto pri lingvoj kaj tradukisto en Unuiĝintaj Nacioj kaj Monda Sano-Organizo, kiu trairis la kvin kontinentojn en sia laboro kiel interpretisto en diversaj konferencoj de tiuj organismoj, kaj psikoterapiisto kaj instruisto de la Fakultato de Psikologio kaj Sciencoj pri Edukado en la Universitato de Ĝenevo, Svislando, diras, ke en 1991 interpretisto gajnis pli ol $500 tage en plurlingva konferenco. Eŭropa unio dungas regule pli ol 570 interpretistojn kaj pli ol 2 500 partotempajn. En 1989 ili dediĉis al interpretado kaj tradukado pli ol 1 400 milionojn da ECUS, (tio estas, 1 400 milionojn da eŭroj), kaj tiu ĉi cifero kreskas pojare, kaj estas pagata de vi kaj mi.

Tradukistoj, aliflanke, ankaŭ ne estas malbone pagataj. Po vorto tradukita oni pagas 36 centojn da dolaro, proksimume 0,3 eŭron. Oni multobligu per la tri milionoj sescent mil vortoj, kiujn oni tradukas ĉiun tagon, kaj ni atingos la teruran konkludon, ke la Eŭropa Komunumo elspezas ĉiun tagon pli ol miliono da eŭroj nur en tio, ke ĝiaj reprezentantoj komprenas unu la aliajn. En tio ni eŭropanoj elspezas nian monon. Kaj ni ne povas eviti kompari tiun elspezon kun aliaj elspezoj pli modestaj. Ekzemple, kiom kostas subteni monate 70 infanojn forlasitajn en Vietnamio: 630 eŭrojn kaj duonon, tio estas, 1 200 vortoj tradukitaj, tio estas, du paĝoj. La batalo kontraŭ sennutriĝo kostas nur $10 jare po infano: 27 vortoj de dokumento de la Eŭropa Unio. Dum Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj investas tiajn kvantojn je interkompreno, paroli kaj fari malmulte, mankas mono fari aferojn tiajn: cent milionoj da infanoj neniam iras al lernejo; ducent milionoj iras malmulte da fojoj, mil milionoj da homoj ne havas sanigajn zorgojn, mil sepcent kvindek milionoj ne havas trinkeblan akvon, unu po kvin homoj vivas en absoluta mizero... Sed estas tiuj, kiuj defendas, ke registaroj ne povas fari aliel, ke servoj pri traduko kaj interpretado estas efikaj kaj solvas problemojn. Ĉe Organizo de Unuiĝintaj Nacioj oni provis miksitan metodon, kiu funkcias tiel malbone, kiel tiu de Eŭropa Unio, sed kiu estas pli maljusta, malgraŭ ĝi estas pli malmultekosta: je la OUN estas reprezentitaj pli ol tri mil lingvoj, sed interpretadon oni faras en ses: la anglan, francan, rusan, hispanan, araban kaj ĉinan. Sed multajn laborsesiojn oni faras nur en la angla kaj en la franca pro materia neebleco. Tio signifas, ke nur la reprezentantoj de ses lingvoj —en la plej bona kazo (du en la malplej bona)— povas ludi hejme.

Ni imagu, ke oni devigas ludi tenison al homo kiu havas manon ligita al sia dorso kaj kiu havas rakedon pezan, kontraŭ bonan ludanton, kiu uzas sian dumvivan rakedon, kiu estas pli fleksebla, kaj kiu ludas tenison de sia infaneco. Kompreneble, la publiko ne konsentus pri tio, kaj forlasus la ludejon, indignite. Tamen, tio okazas en la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj ĉiun tagon, kie oni solvas problemojn gravajn, kiuj influas mondan pacon. Vietnamoj, koreoj, kenianoj, ukrainianoj..., ili ĉiuj devas fidi la bonvolon de eŭropanoj, kvankam ne ĉiam ili komprenas bone unu la aliajn en diskutoj. Evidente, paco monda gravas malpli ol ludo de teniso.

Tio, kion bezonas loĝantoj de globala vilaĝo por interkompreni unu la aliajn de unu al aliaj kvartaloj en tiu malkreskiĝanta mondo, ne estas la lingvo de la plej forta kaj pova najbaro. Ĉiu lingvo nacia enhavas kulturon, filozofion pri vivo, ideologion, sintenon al aliaj homoj. Por tio, ke ni ĉiuj interkomprenu, kion ni bezonas estas neŭtrala lingvo. Sed estas aliaj konsideroj.

Ni havas magian vorton, dankon, kiun ni ne uzas tiom ofte kiel dece. Per si mem, ĝi estas tuta frazo, kiun ni povus pligrandigi, sed ne per tio ni donus pli da signifo al ĝi: mi dankas al vi, aŭ mi dankas multe. En la angla oni diras mi dankas vin. En la hispana oni diras dankojn, en la germana, mi dankas al vi, en la franca, mi vin dankas. Vere, tiuj kvar formoj signifas same, kaj el vidpunkto strikte komunika, devus esti sengrave kiun ajn oni uzas. Sed tiam ni kolizias kontraŭ mitoj, antaŭjuĝoj kaj simpligoj, kiuj malebligas kompreni kiel aferoj okazas en realo.

Ni prenu ekzemplon kontraŭ normo en la hispana, kiu helpos bildigi tion, kion mi celas diri: hispanaj verboj estas konjugataj laŭ tri diversaj modeloj, sed celante pli grandan klarecon, ni diru,ke estas nur unu por ĉiuj verboj, same kiel en la angla. Ni elektu la duan konjugacion. Ni konjugaciu la verbon ser: yo sero, tú seres, él sere, nosotros seremos, vosotros seréis, ellos seren. Ni prenu la verbon To Be en la angla: I be, you be, he be, we be, you be, they be; aŭ en la franca: Je suis, tu suises, il suise, nous suisoms, vous suisez, ils suisent.

Niaj oreloj krias, ĉu ne? Tio okazas ĉar tuta nia tradicio, respekto al niaj prauloj, marteligita de niaj instruistoj kiam ni estis infanoj per oni diras..., aŭ tiel oni ne diras, pro tiu supera kaŭzo: ĉar tiel estas. Tia tradicio tertremis en nia menso konscie-nekonscie, laŭ la ekzemplo kaj denaska lingvo.

Sed estas lingvo, kie ĉi tiu formo ne skuas la orelojn, ĉar ĝi estas la korekta maniero: mi estas, vi estas, li estas, ŝi estas, ĝi estas, ni estas, vi estas, ili estas. Se oni scias, ke mi , vi , li , ŝi , ĝi , ni , vi , ili, estas la personaj pronomoj, kaj esti estas la verbo esti, vi jam scias kiel konjugacii la prezenton de ĉiu verbo en Esperanto. Interkrampe, mi marŝis signifas anduve, kaj mi naĝis signifas nadé. Nun vi ankaŭ scias formi la pasinton de ĉiu verbo en Esperanto.

Esperanto kombinas la plej bonon de la angla —simpligitan gramatikon— kaj la plej bonon de la hispana —ĝian fonetikan prononcon—, sed plibonigante ambaŭ kvalitojn, ĉar ekzistas nek la esceptoj de la angla, nek la duobligoj de la hispana, kiel b kaj la v, aŭ z-c, c-k, k-q, kaj ankaŭ ĝi ne havas sensonajn literojn, kiel h en la hispana aŭ fina e en la angla kaj en la franca. En la hispana fremduloj kaj infanoj emas fari erarojn, kiel diri periodera anstataŭ periodista, erarigite de la koincido de pescadera, costurera, camarera kaj aliaj. En Esperanto ni havas ĵurnalistino, fiŝistino, kudristino, servistino, kaj tiel plu.

Sed multaj homoj reagas ĝenate kontraŭ Esperanto, ĉar ŝajnas al ili, ke pli granda komunikigo ol en sia propra denaska lingvo estas kvazaŭ atenco al la plej intimo de sia persono. Tio estas alia trajto de la Sindromo de Babel’, kiu enkadrigas ĝin inter nevrozoj. Nevrozulo reagas perforte antaŭ vortoj ŝlosilaj, aŭ, kiel ni jam diris, rezervitaj vortoj. Ni vidu ekzemplon eltiritan de la libro Foreign Language Annals (jarlibroj de fremda lingvo), de M. D. Arabaiza:

Lingvo, kiel amo kaj animo, estas viva kaj homa, tiom malfacile pridifini; ĝi estas produkto natura de spirito de raso, ne de unika homo... Lingvoj artefaritaj estas naŭzigaj kaj groteskaj, kiel homoj kiuj havas krurojn aŭ brakojn metalajn aŭ kiuj havas ritmoregulilon kudritan al siaj koroj. Doktoro Zamenhof, same kiel Doktoro Frankestein, kreis monstron faritan de pecoj vivantaj, kaj, kiel Mary Shelley provis diri al ni, nenion bonan povas veni de tio.

Misrigardante la mankon de respekto S-ro Arabaiza havas pri tiuj homoj malfeliĉaj, kiuj ne elektis perdi ekstremaĵon per akcidento, aŭ al tiuj, kiuj pro malsano bezonas ritmoregulilon, estas notinde lia timo kaj blindeco. Li neniam konsideras la serion de problemoj, kiujn tia lingvo povus solvi, la literaturon, kiu ekzistas en ĝi kaj la amikojn kaj personajn rilatojn, kiujn ĝi ebligas, kaj ankaŭ tion, ke ĝi ebligas la konon de fremdaj literaturoj. Li simple diras, ke ĝi estas la timigulo de infanaj rakontoj, kontraŭ kiu oni devas sinprotekti. Li ankaŭ falas en tiun mensogon, ke lingvoj vere estas vivantaj estaĵoj, troigante la simplan analogion, kiun lingvistoj uzas por klarigi kelkajn fenomenojn. Tamen, lingvo estas nenio pli ol konvencio pri sonoj al kiuj arbitre oni donas signifon. Se lingvoj tiel nomitaj naturaj havus, en siaj leksikoj, iun ajn kontakton kun realo, kun tiuj objektoj, kiujn ili nomas, vortoj koincidus en ĉiu lingvo de la mondo. Sed okazas, ke eĉ onomatopeoj ne koincidas, ĉar kokoj diras kikiriki’, kokegiko’dudldudldu’ laŭ tio, ke aŭdas ilin hispano, franco aŭ anglo.

Estus longdaŭre pridiri ĉi tie la obĵetojn, kiujn oni diris kontraŭ Esperanto en sia pli ol jarcenta vivo, kaj ni ne havas sufiĉe da tempo. Eblas, ke nun vi diru kelkajn el ili al mi, kvankam ĉi tiu prelego ne celas konvinki adopti Esperanton, sed rimarkigi la ekziston de sociala malsano, kiun oni devas kuraci ne individue, sed socie. Kaj tion oni povas fari, laŭ mia opinio, per rezonita kaj trankvila debato. Sed same kiel antaŭe mi deklamis anglan poemon, plaĉus al mi nun deklami alian en Esperanto por tio, ke vi povu juĝi ĉu lingvo Esperanto estas pli nenatura (konsiderate, ke artefaritaj estas ĉiuj lingvoj) ol la angla. La poemo nomiĝas Al la Juda Foririnto, kaj la aŭtoro estas nederlanda laboristo Leen Deij:

AL LA JUDA FORIRINTO

Li fermis la kofron, manpremis — adiaŭ!
Sen ia protesto li iris..
.Hodiaŭ mi tion komprenas; li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Kun kapo klinita la kofron li portis.
Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis sen ia protesto...
li povis nur miri, ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Kaj iam la filo, kun filo parolos,
kaj tiu demandos, la veron li volos
La mia silentos..., kaj provos nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Ni sentis kompaton, kaj monon kolektis,
dum kelkaj el ni la infanojn protektis.
Sed Auschwitz ekzistis! Nu, kion plu diri?
ke mi kaj ke vi..., ni lin lasis foriri.

Leen Deij (Nederlando)

Laste, ne plaĉus al mi fini mian prelegon sen legi kelkajn pensojn de naŭdekjaraĝa esperantisto, Raimundo Laval, por tio, ke vi eltiru viajn proprajn konkludojn:

Vi diris: utopio?

Iuj intelektuloj asertas kun memfido, ke komuna homa lingvo estas utopio. Ĉar –ili diras—ĉiu popolo havas apartan spiriton, kiu estas esprimata per ĝia propra nacia lingvo. Tial, inter homoj de diversaj nacioj kaj lingvoj, vera komuniko ne estas ebla. Laŭ ili, por ekzemplo la penso de orientaziano estas tute nepenetrebla al okcidentano kaj reciproke: do kiel ili povus kompreni unu la alian? Eĉ uzante samajn vortojn, ili nepre interpretas ilin diference.

Aŭdinte tiujn pezajn argumentojn, mi ekridas; kaj mi relegas leterojn de ekstremorientaj korespondantoj, aŭ libron de Miyamoto Masao, aŭ paĝon de la revuo El Popola Ĉinio; mi rememoras fluajn interparoladojn kun esperantistoj el Ĉinio, Japanio, Indonezio. Uzante nian komunan interrilatilon, neniam mi spertis ian malfacilon en interkomprenado. Mi konstatas, ke la pensoj kaj sentoj esas same esprimataj, eĉ se iafoje estas uzataj bildoj kaj metaforoj malsamaj, sed senpere kompreneblaj. La ploroj de japana virino, kiu perdis sian filon en Pacifika milito aŭ sub la Hiroŝima bombo estos similaj al tiuj de usona patrino, kies infano estas buĉita en la bombardado de Dresdeno aŭ de Hamburgo. Sama feliĉa rideto floras sur la lipoj de junaj geamantoj en Pekino aŭ en Moskvo. Ĉe ĉiuj latitudoj kaj longitudoj la cerbo same funkcias en ĉiu homa kapo, kaj la koro same batas en ĉiu homa brusto. Ĉie la korpo kaj animo same reagas al suferoj kaj ĝojoj, kaj eltrovas samajn vortojn por esprimi siajn sentojn kaj pensojn. Ni ne lasu nin forlogi de sofismaj teorioj. Al ili ni trankvile kontraŭmetu nian praktikan sperton.

Vi diras: utopio, neebleco? Ni pruvas la movadon marŝante.

Kaj provi tiun movadon, mi invitas vin okulumi la librojn en Esperanto, kiujn mi portis, post kiam mi respondis la demandojn, kiujn vi volonte faros. Mi diris.

Jesuo de las Heras

RIMARKO.- Mi dankas profesoron Claude Piron pro multaj ideoj dum la pretigo de la prelego, kies originalon hispanan li legis kaj enkuraĝis. Plian informon pri tiu afero oni trovas en lia libro Le défi des langues, Harmattan, 1994.
Al legita artikolo Kajero 53-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : La unua paŝo al mi, porgitara duopo, verko 53-a de Fernando Sor, orĥestrigita de mi mem.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an de januaro de 2002.