Bonvolu ridi..., sed ne tro!
Ĉe lernejo:
—Infano, kia estas ideala lernejo, laŭ vi?
—Fermita!
Sincera opinio:
Diras edzino al edzo:
—Mi sentas, ke mi estas maljuna, malbela kaj maldika. Kio estas tio, karulo?
—Pravo.
Hejmtasko:
Demandas filo al patro:
—Paĉjo, kiel skribi sonorilo?
—Same kiel oni aŭdas, filo.
—Dankon.
Kaj li skribas: tolon', tolon'.
Edzina vivo:
Demandas enketisto ĉe hejma pordo:
—Sinjoro, kiel vi nomiĝas?
—Adamo.
—Kaj via edzino?
—Eva.
Surprizata enketisto aldonas:
—Ĉu eble loĝas serpento ĉe vi ankaŭ?
—Ne, bopatrino ne loĝas kun ni.
Patrina respondo:
Demandas filo al patrino:
—Panjo, de kie ni venas?
—De Adamo kaj Eva, filo.
—Sed instruistino hodiaŭ diris, ke ni venas el simio!
—Nu, mi scias pri mia familio, ne pri tiu de via patro, kara.
Serĉante laboron:
Funkciulo demandas al kandidato:
—Sinjoro, kiu estas via fako?
—Mi mortigas drakojn.
—Sed tiuj ne ekzistas!
—Ne plu: mi mortigis jam ĉiujn.
Nova matematiko:
—Kio estas 4 x 4?
—Remiso!