Politiko, historio →

Akvo

Ekde romia tempo, diversaj projektoj estis efektivigitaj en kio nun estas Hispanio por transporti akvon de tie, kie malmankis ĝis tie, kie mankis. Poste, araboj daŭre konstruis irigaciajn fosaĵojn kaj aliajn diversajn verkojn cele solvi la saman problemon. Kaj tiel ni venas al la epoko de la Dua Hispana Respubliko, kiam la afero estis prenata pli serioze, pere de Nacia Hidrologia Plano, apogata antaŭ ĉio de la socialistoj, kiel pruvas la vortoj de Indalecio Prieto, deputito de PSOE kaj Ministro pri Publikaj Konstruoj de la Registaro je 1933:

Ĉi tio ne estas laboro farenda en tre mallonga periodo de tagoj aŭ monatoj; Ĝi estas la laboro de jaroj, kiu postulas la helpon de tiuj, kiuj regas hodiaŭ, de tiuj, kiuj estas en la opozicio, de tiuj, kiuj servas al la respublika reĝimo kaj, atente aŭskultu, de tiuj, kiuj kontraŭas ĝin; Ĉar tiuj, kiuj, subtenante la respublikan reĝimon, rifuzus al ĝi sian helpon kaj apogon, ne estus malamikoj de la reĝimo, sed mizeraj perfiduloj al Hispanio.

Tri jarojn poste venis Intercivitana Milito, kaj tiun konstruaron oni ne eblis fari, ĉar ĉiuj estis okupataj pri la malkonstruo de Hispanio. Sed post la milito, la problemo persistis, kaj eĉ sub diktatoreca reĝimo evidentiĝis, ke ne estas juste, ke malseka Hispanio ĵetos en maren akvon, kiun oni bezonas en malseka parto de la lando, kaj sekve la diktatorecaj autoritato decidis realigi la planon de la respublika ministro. Tial la tiamaj aŭtoritatoj decidis efektivigi la planojn de la respublikana ministro, kaj tiucele ili komencis konstrui serion da digoj, akvorezervujoj kaj akvoduktoj en tiuj partoj de Hispanio, kiuj tiom bezonis ilin, tio estas de la Nordo ĝis la Sudoriento.

Je la fino de la diktatoreca periodo de la historio de Hispanio, ni havis dekoblon da akvodigojn kaj akvotranslokigoj ol dum la antaŭaj 2000 jaroj. Sed..., kio okazis fum la tiel nomita Demokratia Periodo?

Nenio. De 1977ª ĝis nun oni konstruis neniun akvodigon aŭ akvotranslokigon. Hispanio daŭre havas sekan kaj malsekan partojn pro nevolemo de politikistoj, kies unurua intereso estas kapti voĉojn en balotoj, do ĉar malsekaj aŭtonomioj protestis sensolidare al sekaj partoj de Hispanio —laŭŝajne pro envio aŭ ĵaluzo— protestas, la registaro de socialisma Premiero Jozefo Ludoviko Rodriges Zapatero nuligis la projektitan Nacian Hidrologian Planon, vendante tiel sian integrecon kaj profito de Hispanio pro telero da mizeraj voĉoj, kiujn li finfine perdis pro siaj erara kaj senorientata politikoj.

Poste venis la registaro de dekstrisma Marjano Raĥoj, sed li ne kapablis malfari la sensencaĵojn de sia antaŭulo, aŭ pli verŝajne, ne volis pro la sama kialo: soifo pri voĉoj en venonta baloto. Kaj poste venis la nuna registaro, kiu estas miksaĵo de pluraj partioj, kiuj malsukcesis en la lastaj elektoj. Male al tio, kion oni povus esperi, ankaŭ Prezidanto Sanĉes ne reaktivis la NHPon, kaj mi dubas, ĉu la venkinto de la lasta baloto, S-ro Alberto Nunjes Feiĥoo reaktivigus ĝin, eĉ se estas evidenta, ke malsoifigi la malsekan Hispanion estas devigo kaj neceso por nia lando.

Ja la fino de la diktatoreca periodo, Hispanio eksportis elektrikon al aliaj landoj. Nun, pro tiu malestimo al NHP kaj al nuklea energio, ni devas importi ĝin koste al nia malplena poŝo. Male, ĉi nuna registaro detruas akvodigojn kaŝe al la popolo, pro stulta politiko eŭropa de ekologiistoj.

Ŝajnas, ke en Hispanio ankoraŭ devas veni politikisto, kiu konsideros, ke la intereso de la nacio estas pli grava ol tiu de sia partio aŭ ideologio, aŭ ol la dependeco de Eŭropo, al kiu Hispanio ŝuldas nenion, krom bojkoton kaj malriĉecon. Ĝis kiam li aŭ ŝi venos, ni devos labori por atingi kontrolon de niaj politikistoj per iu ajn metodoj, kiujn ni povos devizi.


←- Kajeroj ~ Kajero 135ª ~ En PDF (paĝo 6ª) →