Recenzo →

Rakonto pri Travidebla Reĝo

Travidebla Rosa Montero skribas tre bone. Mi legis du librojn de ŝi, ĉi tiun kaj La ridinda ideo neniam vidi vin, kiu estas tre bone verkita, malgraŭ ties irado de frivolemo al frivolemo. Sed en Historio pri la Travidebla Reĝo la stranga humuro, kiun montras Rosa Montero, fariĝas ŝerco por la leganto kiu, blindigita de ŝia bona verkado, promesas rakonton de intrigo, varia kaj antaŭvidanta, ke ĉio iros al humura, amuza, sensacia fino.

Sed tio ne okazas. Tri jarcentojn da historiaj eventoj estas premitaj en la 25 jarojn de la vivo de Leola, la ĉefrolulino, 15-jaraĝa kamparana knabino, kiu estas puŝita supren de la eksterordinaraj cirkonstancoj de tiu vivo de perforto, kiun la aŭtorino prezentas al ni je la komenco de ŝia vivo. Rosa Montero konfesas je la fino de la libro, ke ŝi enmetis anakronismojn en la historion, kvazaŭ rekoni ilin estus malpermeso fari ilin.

Laŭlonge de la libro ni atestas la strangan fenomenon, ke ĉiun fojon, kiam iu komencas diri la Rakonton de la Travidebla Reĝo, okazas al li io malbona, kiu malebligas la rakontadon: lampo aŭ baldakeno de lito falas kaj mortigas rakontanton, aŭ hazarda ŝtono faras same. En kofro gardata de abatino de monaĥinejo aperas tamen kodekso en kiu tiu rakonto estas rakontita, tiu de la Travidebla Reĝo, sed la trovantinon malkovras la monaĥino kiam ŝi malfermas la libron ĝustatempe por ke ni ne konos la rakonton.

Kiam la romano finiĝas, sur la mita kelta insulo Avalon, kie estas freŝaj fruktoj dum la tuta jaro, oni proponas al ni, kiel apendico, la tekston, kiun ni supozas, ke Leola trovis en la kofro de la abatino: La rakonto de la la Travidebla Reĝo. Kaj dum du paĝoj ni finfine legas ĝin, sed kiam la solvo de la problemo de la reĝo alproksimiĝas, kiam ni ekscios kion la saĝa Drako diras al la Reĝo, meze de frazo, la leganto turnas la paĝon por trovi sin antaŭ du malplenaj paĝoj, ke ĉar ili ne havas eĉ numeron, kaj poste en la sekva estas la dankoj de la libro, kaj klarigoj pri anakronismoj, sed mankas la konkludo de la rakonto, kaj sekve ni neniam scias pri tio, kio okazas al la Reĝo, kaj kio la solvo estas.

Resume, ĝi ŝajnis al mi ne nur ŝerco, sed ankaŭ manko de respekto al la leganto. Tial, malgraŭ la agnosko de la merito de Rosa Montero pro sia bona verkado de la romano, mi donas al ŝi nur unu stelon el kvin. Mia konsilo estas ne legi ĝin, ĉar la rakonto estas same falsa kiel la bildo sur la kovrilo, ĉar Lady Godiva havas nenion komunan kun la rakonto ene de la libro.

Kaj, se malgraŭ ĉio, vi decidas legi ĝin ĉar vi senkondiĉe adoras la verkistinon kaj vi ne kredas tion, kion mi legas ĉi tie, sciu, ke vi povas serĉi ŝin en Fejsbuko kaj peti de ŝi kalrigon, kion mi certe pretas fari.


↑ ↑ Kajeroj ~ ↑ Kajero 135ª ~ En PDF (paĝo 10ª)