Pensigo sago

Amnestio, li diris.

Ni revoluciiĝas je la nivelo de la trinkejo kaj la salono hejme, tiel kiel homoj en Hispanio revolucias pro kutimo (fari ion produktivan por ŝanĝi la aferojn estas alia idem) kun ĉi tiu amnestio. Nun ŝajnas, ke s-ro Pedro Sánchez Castejón estas fia, ĉar li volas daŭre esti prezidanto de la registaro je ajna prezo, kaj ni maltrafas, ke la problemo ne estas li, same kiel José Luis Rodríguez Zapatero ne estis, estante ili la du regantoj. kiuj plej multe da damaĝo faris al Hispanio ekde la regado de la malglora reĝo Ferdinando la 7ª, sed la vera problemo estas multe pli grava.

Miaopinie, la problemo estas la politika situacio, kiu ebligas al politikisto fariĝi Prezidanto de la Registaro de Hispanio, kiu koncentras la tutan povon en siaj manoj, kiel faris ne nur la nuna Prezidanto, sed ankaŭ tiuj, kiuj iam antaŭis lin, nome, en ordo de malplej antikva tempo: Mariano Rajoy Brey, José Luis Rodríguez Zapatero, José María Aznar López, Felipe González Márquez, Leopoldo Calvo-Sotelo Bustelo, kaj Adolfo Suárez González. Jes, ĉi-lasta ne tiom multe kulpis, ĉar kiam li ĵuris, ni venis el diktaturo, en kiu la plenuma kaj leĝdona povoj estis en la manoj de la Diktatoro, kvankam kurioze la juĝa povo ne estis —kvankam estas nekontesteble, ke la juĝistoj devis apliki la tiamajn leĝojn, kaj mi ne neas, ke oni faris al ili premon dum la kondamno, kaj ekzistis eĉ la TOP, Tribunalo pri Publika Ordo, kies misio estis konservi la diktatoran reĝimon—. Tion volis ŝanĝi Adolfo Suárez kaj reĝo Johano Karlo.

Ĉu ili sukcesis? Laŭ mi, ne. Kiel diris la verkisto Jozefo Tomaso de Lampedusa en sia fama libro La gatopardo: Ĉion oni devas ŝanĝi, por ke nenio ŝanĝos. Mi ne diras, ke la klopodoj de ĉi tiuj du sinjoroj havis tiun celon, sed jen estas tio, kio okazis. Ĉu la nevideblaj fortoj de la antaŭa reĝimo serĉis ĝin? Ĉu ĝi estis trudita de CIA? Nu, kvankam mi ne scias, mi pli emas al ĉi-lasta...

Kaj kial?, vi logike demandos. Por respondi, ke ni devas iom preterpasi niajn limojn... ni iru al Germanujo.

Kiel oni scias, en tiu lando okazis revolucio en la 1930-aj jaroj, kiu finiĝis per puĉo de la registaro. La kanceliero (ekvivalenta al la Prezidanto) de la lando diktis serion da leĝoj de 1933ª ĝis 1945ª kiuj kondukis la landon al ruino kaj armea konfrontiĝo kiu kostis al la mondo kvindek milionojn da vivoj. Ni konservu la fakton, ke kiam estas la registaro tiu, kiu puĉas, ĝin oni devas forigi perforte, tiukaze kun partopreno de la kvar plej gravaj potencoj el la mondo. El ili, la du plej fortaj, Sovetunio kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, dividis la mondon po du influzonojn: la orienton por la unua, kaj la okcidenton por la dua. La sovetianoj trompis neniun: ili trudis komunismon kiel regadoformon en Albanio, Germana Demokratia Respubliko, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando, Jugoslavio kaj Rumanio, kie amikaj landoj estas Ĉinio, Nord-Koreio kaj Mongolio. (La afero de Kubo venos poste, kiam Onklo Sam traktis la problemon kun evidenta mallerteco). La cetero restis por Usono.

Eble oni ne memoras, sed kiam Hungario (1956) kaj Ĉeĥoslovakio (1968) diris, ke ili volas forlasi komunismon, ilin vizitis tankoj de la rusa armeo por restarigi pacon, por ke la komunisma kredo daŭre estu instruata en ĉiuj klasĉambroj de menciitaj landoj, kaj komunismo daŭre regos tiujn landojn. Kaj ties popoloj havis nenion por diri, aŭ almenaŭ ili ne estis aŭskultataj, ĉar ili estis la militakiro de Sovetunio, kiun ĝi ne volis rezigni.

Sed nek Sovetunio nek iu el tiuj komunistaj reĝimoj iam fanfaronis pri demokratio, eĉ se tiu vorto estis en la nomo de la Germana Demokratia Respubliko. Sed tio estu la temo de alia artikolo.

En Okcidento, tiu, kiu prenis la aliajn landojn sub sian protekton, tio estas la cetera Eŭropo, la tuta Amerika Kontinento kaj Oceanio, estis la plej mojosa lando el ĉiuj, la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kies indiĝenoj estas konataj tra la tuta mondo kiel amerikanoj, je la ĝeno de multaj homoj —precipe sudamerikanoj— ĉar tiuj el la sudo estas same amerikaj kiel tiuj el la nordo. Kaj tio estas vero, sed fakte la sola lando sur la tuta kontinento, kiu havas la vorton Ameriko en sia oficiala nomo, estas Usono (United States of America), do ŝajnas al mi, ke diri unuiĝintaŝtatanoj anstataŭ amerikanoj sonas al mi stulte. Meksiko, vere nomiĝas Unuiĝintaj Statoj de Meksiko. Alivorte, meksikanoj ankaŭ povus esti unuiĝintaŝtatanoj. Kaj ankaŭ nordamerikanoj, ĉar Meksiko ja estas en la norda parto de Ameriko! Sed ni esperantistoj solvis ja la aferon, ĉar ni nomas ilin usonanoj kaj meksikanoj.

Nu, tiu mojosa lando, UŜ de A, estas demokratio. Laŭ ili, ĝi estas la unua demokratio el la mondo, ĉar en tiuj de la antikvaj grekaj ŝtaturboj nek virinoj, nek sklavoj nek eksterurbanoj ĝuis civilajn rajtojn, kaj tio estis maljuste kaj neis la veran kernon de demokratio. Kompreneble, en la usona demokratio ekde ĝia fondiĝo en la 18ª jarcento ĝis la jaro 1960ª proksimume, nigruloj ankaŭ ne havis ilin, kaj eĉ hodiaŭ, se oni volas esti Prezidanto de Usono, oni devas naskiĝi tie, do ĉiuj tiuj, kiuj akiris la usonan naciecon post naskiĝo aliloke ne havas tiun rajton. Sed, eĉ tiel, ili fanfaronas dise tra la mondo pri sia vera demokratio, egaleco de ŝancoj kaj aliaj aferoj, kiujn ili vere mankas. Sed ili ne estis kiel la sovetianoj, ne sinjoro: ili volis eksporti sian vivmanieron, siajn politikan sistemon, demokration, al la cetera mondo, por kontraŭstari la malamatajn kaj fiajn sovetojn.

Sed, ve, mia amiko, ilia plej protektita partnero, la francoj, dorstranĉis ilin: Je la jaro 1966ª Francio forlasis la okcidentan armean organizon, NATOn, kaj devigis la amerikanojn preni siajn bazojn for de la lando. Francio eskapis de ili, sed nek Germanujo nek Japanio povis fari same, ĉar ili estis landoj venkitaj de ili en la milito, kaj sekve ili intervenis en la ellaborado de siaj novaj konstitucioj. Kaj kiel tio influas nin?

Nu, sufiĉe, ĉar la Hispana Konstitucio de 1978ª estis ellaborita prenante tiun de Germanio kiel modelon. Krome, la subteno de tiu lando por la registaro de Felipe González estis publika kaj fama. En Germanujo estas aŭtonomioj, kiujn oni nomas Lander, kaj ĉi tie ni havas tion, kion ni havas. Iom post iom tiuj niaj akiris pli da kompetentecoj ol la Lander-gvidantoj iam sonĝis, sed tio estas pro aliaj kialoj, kiujn ni ne tuŝos en ĉi tiu artikolo.

Ne, ni ne havis la Planon Marshall-on ĉar ni ne estis militanta lando en la dua mondmilito, sed la mano de Onklo Sam estis ĉiam pli rimarkebla en nia lando, kaj ne nur per modo, muziko kaj aliaj kulturaj aspektoj, sed ankaŭ politike. Krei veran demokration en Hispanio povus igi hispanojn eskapi kaj eĉ ŝanĝi flankojn, kiel la kapricaj hispanoj jam faris en 1935ª. Fakte, la invado de Francio la 6-an de junio 1944ª oni intencis fari el norda Hispanio, Vaskolando, ĉar lando detruita de ĵusa milito enlanda ne povus malebligi enlandiĝo de tuta potenca armeo, sed la ĉefa iniciatinto de la invado, Franklin Delano Roosevelt, Prezidanto de Usono kaj fakte ĉefkomandanto de la aliĝinta flanko, mortis antaŭ ol la invado komencis, kaj lia posteulo, Harry S. Truman, repensis la aferon: se ni liberigos Hispanion kaj enmetos demokratan registaron, eventuale ili finos elektante la komunistojn, kaj ni havos la malamikon en nia ĝardeno, do li malakceptis la planojn de sia antaŭulo. kaj ŝanĝis la planojn por la plej malfacila invado en Normandio, kvankam tiel multe pli da usonaj soldatoj mortis ol se ili enirintus Francion el Hispanio. Se ili sekvus la komencan planon, la usonanoj eble forigus Frankon de la potenco, starigus respublikon, kaj alia kanto sonintus por ni dum 40 jaroj. Sed tio estu pura konjekto...

La vero estas, ke ni ĝuis 40 jarojn da paco, tiu de Franko, kompreneble, dum kiuj ne estis libereco, kvankam jarojn poste Solĵenicin venis por diri al ni, ke ĉi tie ja ne estas diktatoreco, ke ni iru al la USSR por vidi tion, kio estas vera diktatoreco. Jes, tiutempe ni povis elekti nek la registaron nek la deputitojn, sed ni povis moviĝi kien ni volis, forlasi la landon, labori kaj riĉiĝi, aŭ ripozi for kaj malsati, ktp. Mi legis la dikan volumon, kiun li publikigis, GULAG-Insularo kaj ĝi montris al mi tre malgajan ideon pri tiu politika reĝimo, kiun mi tiam deziris por mia lando, ĉar min jam havis sufiĉe da Franko kaj mi pensis ke eksterlande ĝenerale ĉio plejbonas, oni povas vidi nudajn virinojn en filmoj, kaj oni povas legi ĉion, kion ajn oni volas. Sopiroj de dudekjarulo en tiu tempo kiam libereco fremdis al ni...

Nun, en mia pretermaturaĝo, mi pensas, ke la plej bona afero pri tiu tempo estis ke mi estis 20-jara, kiel diras la kanto de María José Pradera. Nun ni povas aŭskulti tiun gravan kantistinon aŭ ajnan alian, kiun ni ŝatas, vojaĝante al ajna lando de la mondo —kaj ne kiel en la tempo de Franko, kiam oni ne povis iri al komunismaj landoj—, eĉ se oni rigardis nin eksterlande kun malfido, ĉar ni vivas en lando amika de Hitlero (kaj tamen tiun malfidon ne ricevis la civitanoj germanaj, kiu voĉdonis Hitleron kiel kancelieron!), kaj tial ili postulis vizon por preskaŭ ĉiuj el ili, krom Argentinio kaj Portugalio, mi kredas memori. Krome, ni povis studi kion ajn ni volis kaj ni povis paroli pri preskaŭ ĉio, escepte pri politiko kaj religio. Pli-malpli kiel nun, ĉar oni ne povas kritiki la nunajn ekleziojn, kiujn anstataŭis Katolikismon (vegetanarismon, feminismon, animalismon, kaj tiel plu). Sed tio restu en inkingo por alia fojo...

Nun veras, ke ni ĝuas politikan reĝimon kie estas pli da libereco ol antaŭe. Nun oni povas aliĝi al politika partio, eĉ se ĝi estas kiel PODEMOS aŭ VOX, kiuj volas, ke ni forlasu NATOn kaj Eŭropan Union. Sed tio, kion oni ne povas fari, same kiel la germanoj, kies konstitucio inspiras tiun nian, estas elekti niajn reprezentantojn.

Ha, se ni ne elektas ilin, kiun ili reprezentas? Ili povus reprezenti vin, leganto, sed nur en unu kazo: se vi aliĝas al politika partio, kaj vi supreniras la rangojn, paŝante sur la kapojn de ĉiuj, kiuj malhelpas vian vojon, ĝis vi atingos la partian gvidadon, kaj tie daŭre kreskas ĝis vi fariĝos la estro de ĉiuj ili, vi fariĝos la gvidanto, la estro de tiu politika organizo. Tio ne okazas nur en PSOE, ĝi okazas en ĈIUJ hispanaj politikaj partioj. Aŭ ĉu vi kredas, ke estas la komunaj, bazaj anoj de la partio tiuj, kiuj elektas la Prezidanton aŭ Sekretarion de la Partio? Nu, kiam vi estos la estro de la partio (nomu vin Prezidanto, nomu vin Sekretario), vi povos elekti tiujn, kiuj anoj de la partio estos en la listo kiel kandidatoj al posteno de parlamentano aŭ senatano. Jes, kompreneble, vi povas elekti ilin laŭ la kapablo aŭ taŭgeco por la posteno de la membroj de via partio; sed via kriterio ankaŭ povas esti bazata sur ties lojaleco al la ideologio de la partio, aŭ rekte al la persono de vi, ilia gvidanto. Kaj kien tio lasas la komunan civitanon? Nu, ve, estas vero: ili voĉdonu la liston, por ke tiuj en listoj de aliaj partio ne prenu la sidlokojn for de ni! Kaj se via akiros absolutan plimulton, vi estos la Prezidanto de la Registaro. Kaj vi kontrolos la ministrojn kaj la leĝofarintojn. Tiel vi iĝintos la nura homo, kiu elektos deputitojn en Hispanio. La ceteraj civitanoj estu feliĉaj rigardante kiel bele vi faras.

Ĉu tio signifas, ke vi estas la hispano plej kvalifikita por reprezenti la hispanojn kaj diri al ili, kion ili devas fari kaj eviti per la leĝoj, kiujn vi aŭ viaj kongresanoj deziras redakti? Ververe, vi nur pruvintus, ne ke vi estas kapabla kaj sentema al la plej gravaj problemoj de la nacio, nek tio, ke vi pretas solvi ilin, aŭ eĉ, ke vi havas la volon fari tion: la nura afero, kiun vi pruvintus estas, ke vi trudis vin al la ceteraj membroj de lia partio por la posteno de maksimuma povo.

Oni nur devas rimarki tion, la taŭgecon de ĉi tiu proceduro por atingi la maksimuman respondecon de la lando. Ni elektas neniun el ni, kaj ni povos elekti neniun el ni, se ni ne ŝanĝas ĉi tiun reĝimon por politika sistemo, kiu vere reprezentos nin ĉiujn.

Nu, kian predikaĉon ĉi tiu ulo metas sur nin, vi eble pensas. Sed necesas rememori ĉion ĉi refoje por kompreni kial nia glora nuna prezidanto ankoraŭ estas en oficejo post malvenko de la elektoj de 2023ª; kaj ankaŭ kial li intencas doni amnestion al la ribelantoj en Katalunio kontraŭ la Hispana Ŝtato en 2017ª. La prezidanto havas la tutan povon en siaj manoj. La leĝdona kaj plenuma ekde tiu ĉi politika reĝimo aperis en 1978ª (mi aludas al la Prezidanto de la Registaro kiel institucio, ne al Pedro Sánchez ekzakte), kaj per serio da politikaj manovroj kaj en la ekzercado de sia ofico, li sukcesis atingi ankaŭ ke la gvidado de la juĝistaro estu simpatia al li.

Kaj tio, kara leganto, estas la problemo de la hispanoj hodiaŭ: ke homo kiel Pedro Sánchez Castejón aŭ José Luis Rodríguez Zapatero povas fariĝi Prezidanto de la Registaro sen ke iu povo limigas lian potencon. Nun oni parolas pri tio, ĉu Eŭropa Unio povas malhelpi la amnestion ĉu ne, sed tio estas domaĝo por Hispanio: ke oni devas veni de ekstere por solvi niajn problemojn.

Pedro Sánchez volas amnestii la katalunajn puĉistojn, eĉ se koste de la unueco de la lando. Sed kiu amnestios lin kiam li ne plu prezidos la registaron? Persone mi kredas, ke tiu ĉi amnestio iros nenien, aŭ fariĝos tiel malforta, ke ĝi ne utilos al puĉistoj aŭ la aspirantaj puĉistoj. Sed tio ne malhelpas, ke ni vidu, kia estas la suba problemo, kiun ni havas: ke povas esti prezidanto de la registaro iu, kiu ne scias uzi la potencon, kiun li havas en siaj manoj. Ĝi okazis en la Romia Imperio, kaj en la historio de monarĥoj ĉirkaŭ la mondo. Sed almenaŭ la romiaj imperiestroj elektis sian posteulon (kvankam ili ne ĉiam elektis la plej bonan por la posteno) kaj la reĝoj edukis siajn infanojn por la posteno dum sia tuta vivo. Nun sufiĉas, ke unu individuo ricevu pli da voĉoj ol la aliaj por esti la diktatoro, kiu regas nin dum kvar jaroj. Ni plenigas la buŝon kondamnante kaj parolante malbone pri Franko ĉar li estis diktatoro. Sed ne forgesu, voĉdona leganto, ke neniu voĉdonis por Franko. Niaj kvarjaraj diktatoroj (tio estas la prezidantoj de la registaro de la pasinteco kaj bedaŭrinde eble de la estonteco) estas voĉdonitaj de ordinaraj homoj kiel vi, escepte de la sindetenuloj. Pripensu la aferon: ĉu vi subtenos diktatatoron, eĉ se nur dum kvar jarojn.


Kajeroj ~ Kajero 131ª ~ En PDF (paĝo 17ª)