Kulturo sago

Hispaneco

Hispanameriko

Lastan 10an de oktobro o­ka­zis la 3ª Kongreso de His­pa­neco en Cartagena, dua ĉef­urbo de la Regiono de Mur­cia. Organizis ĝin la Asocio Kultu­ra Herooj de Kavite (Hé­ro­es de Cavite, hispane). Kavite estas urbo de insulo Luzon', Filipinoj, kaj tie okazis grava marbatalo inter Usono kaj His­panio, kun granda mala­vantaĝo de ĉilasta, kaj pro tio la maristoj hispanaj estis veraj herooj alfrontante plipoten­can floton.

Se oni vizitas Kartagenon, oni povas vidi belan monu­menton dediĉita al tiuj herooj, kiuj mor­tis defendante la Impe­rion His­panan, eĉ se ili sciis, ke ili ne havis ŝancon venki. Kiel sekvo de tiu batalo, kiun perdis perfido de la hispana registaro tiutempa, Hispanio ĉesis havi imperion, eĉ se ĝi ankoraŭ havis la provincojn de Saharo kaj Gvi­neo Hispanaj, kiuj nun ne plu estas hispanaj.

Eble leganto surprizas pro tio, ke mi parolas pri perfido de la hispana registaro al Hispanio, sed se oni reserĉas iomete en his­torio, oni trovos, ke tiam ĝi estis la unu­nu­ra lando kiu havis sub­mar­ŝi­pojn, kaj tiu stulta re­gis­taro ne farigis la du el ili kiuj, laŭ Komodoro Dewey, estro de la usona floto, sufi­ĉin­tus sub­ma­rigi sian tutan floton, ven­ku­sante la batalon kaj sekve super­vi­vigante la Impe­rion His­pa­nan, kiu —interkrampe— ne no­mi­ĝis tiel, sed Hispanika Kro­no. Ĉu tiu registaro his­pana estis aĉetata de britoj aŭ Usono? Ne estas pruvo, sed nur tio, aŭ profunda stul­te­co, klarigus la ne pro­duktado de submarŝipoj, ti­am ĵusa invento de kartagenano Iza­ak' Peral'... Ne, Hispanio ne­ni­am bone reagis kontraŭ per­fido; kaj tio venas el tempo de Viriato —kiun romianoj ne povis venki escepte de pro perfido—, sek­vinte la invado de Hispanio de muslimoj pere de la perfido de Grafo Don Ĥuljan', aŭ poste tiu invado de francoj pere de la perfido de Ministro Godoj..., kaj ŝajnas ke la afero ankoraŭ ne finis. En aliaj landoj, perfiduloj estas mortkon­dam­nitaj, sed ĉi tie ili profitas longan kaj riĉan vi­von, kutime koste al la nacio. Kiam Hispanio vekiĝos?

Tion Ameriko ŝuldas al Hispanio.Prezidanto de la asocio, An­ĝe­­lo Gabrjel' Benzal Pintado malfermis la kongreson kla­ri­gan­te, ke la asocio jam havas a­nojn en 17 provincoj de Hispa­nio kaj aliaj landoj, inter ili Uso­no kaj Filipinoj! Li notigis, ke la ĉefa malfacilo por ke estos bloko de landoj hispanparolantaj estas la Nigra Legendo, kies fifami­gajn mensogajn mesaĝojn kre­das eĉ multaj hispanoj hodiaŭaj. Sed Hispanio estas mestiza lan­do, kaj jen estas venko de His­panio. Sufiĉas kompreni la aser­ton pri tio, ke hispanoj, kiuj ne ko­nas Amerikon, ne konas Hispanion.

Dum la kongreso mi ĉeestis interesajn prelegojn pri la agado de Hispanio laŭ jarcentoj en la tuta mondo (kreante tiel la Unuan Tutmondigon) kaj ankaŭ prezentadojn de libroj kaj filmoj, inter kiuj elstaras Tion Ameriko ŝuldas al Hispanio, de Marcelo Gullo Omodeo. Li estas ital­devena ar­gen­tinano, sed li reserĉis pri la his­torio de sia lando kaj kon­tinento, kaj trovis interesajn mal­men­sogigajn datumaĵojn, ki­uj sen­kreditigas la Historion de His­­panio laŭ la malamikoj de His­panio, kiujn li prezentas en tiu libro kaj en tiuj du, kiuj an­taŭis ĝin: Patria Patrino (Es­pa­sa, 2021) kaj Nenio por peti pardonon (Planeta, 2022), kiujn ni recenzos en Kajeroj el la Sudo baldaŭ.

Alfonso BorregoPranepo de indiano apaĉa Ge­rónimo, Alfonso Borrego, pre­legis pri La alveno de Johano de Oñate al Sudoriento de Uso­no, kio okazis jarcentoj antaŭ Usono aŭ Meksikio ekzistis, kaj jar­de­koj antaŭ la kon­cepto Ameriko aperis en la mondon. Li ko­men­cis sian prelegon rememorante siajn u­nu­ajn jarojn en Usono, kie li estis duoble fremdulo pro apaĉa kaj meksika, eĉ se li estas duoble nativa de tiu loko, ĉar li estas apaĉa kaj hispandevena. En Usono ne estis laŭleĝa inter­rasa ge­edziĝo ĝis 1960ª, dum en hispanameriko tio okazis de antaŭ ses jarcentoj pro deziro de reĝino de Kastilio, Isabel la Kato­lika, la unua reĝino de Ame­riko.

BarretoMi aliĝas al tiuj kongresoj pri Hispaneco de tri jaroj, kaj mi eltiras el tiuj, ke estas domaĝe, ke hispanoj de Eŭropo kaj Ame­ri­ko ne pli bone konas pri ĝi, ĉar tie oni povas informi sin pri ve­raj kaj gravaj faktoj, kiuj detruas la Legendon Nigran, kiu estas, kiel jam diritie la Historio de Hispanio rakontita de la mal­a­mi­koj de Hispanio dum kvin jar­centoj, senlace ripetata eĉ de his­panoj, bedaŭrinde. Krom men­sogoj rektaj ankaŭ es­tas gra­vaj silentoj, kiel ekzemple la fakton, ke la unua admiralino el la tuta historio de homaro estis hispana Isabel Barreto, Mastrino de la Pacifika Oceano je la 16ª jarcento. Aliaj landoj, kiel Britio kaj Uso­no, ne bezonas Nigran Le­gen­don por disvastigi la fakton, ke ili kreis imperiojn pro perfido kaj mona­vido, ĉar sufiĉas ties his­to­rio tiucele.

Kaj estas multaj aliaj eventoj faritaj de hispanoj en la pasinto. Vere estas, ke tiuj, kiuj ne ko­nas sian pa­sin­ton ne ko­nos sian es­ton­ton.


Kajeroj ~ Kajero 129ª ~ En PDF (paĝo 25ª)