Sanigaj krimoj sago

Finaj franĝojSanigaj murdoj


Kiam ĉio kvietiĝis, Helnjo kaj mi jam tri monatojn kunvivis. Ni ne geedziĝis, sed nin kunigis ligo pli forta ol geedzeco: niaj sekretoj, nia kun­kulpeco, nia krucmilito, nia kontribuo por fari ĉi tiun mon­don io iom pli bona, mal­pli perversa, pli deca.

El ĉio ĉi mi akiris oran eme­ri­tiĝon, en ĉi tiuj tempoj, kaj mi­rindan virinon, kiu oficiale zor­gis pri mi, sed kiun mi vere prizorgis. Ŝi ne plu laboris, kaj ni uzis nian tempon kaj monon por eligi Brendinon kaj Tomáson el la malliberejo, malliberigitaj pro du krimoj, kiujn ili ne faris.

Ni longe diskutadis ĉu ni de­vos provi eligi ilin el malliberejo ĉu ne, ĉar estis tre verŝajne ke post dek jaroj ili estos liberigataj pro bona konduto.

Fine ni metis la kazon en la manojn de advokata firmao de agnoskita prestiĝo en la urbo, kaj ni komencis viziti ilin. Ĉiujn du aŭ tri tagojn ni vidis ilin solaj kaj helpis ilin per mono kaj kuraĝigo. Ili eksciis pri El Antro, kaj ili ĝojegis, ke ili ne estis tie tiutage, sed en malliberejo.

Konsilite de niaj advokatoj, ni diris al ili, ke la plej rapida afero estus, ke ili ion studu kaj volon­tulos pri diversaj aferoj en la malliberejo, kaj tial ili baldaŭ iĝis fidindaj geinternoj, tiel, ke kvin jarojn post ekenkarceriĝo ili akiris la trian gradon, do ili povis hejmeniri kaj labori  de lundo al vendredo. Estis tio, kion ni atendis.

La tagon kiam ili alvenis hejmen post kvin jaroj, ni iris viziti ilin.

«Vi faras bonan paron, majstro», ŝi diris al mi flanken.

«Ne, Brenda, vi ne estas Bajaderin' ĉi tie. Ĉi tio cidiru al mi ĝis mi diros al vi».

«Kiel vi deziras, Gervasjo. Sed Tomaso scias ĉion».

«Kion vi diris al li?»

«Ke mi sentis min tiel tiom malbone pro tio, kion li faris al mi, ke mi ankaŭ komencis frekventi El Antron kaj ke mi havis majstron, kaj nun mi havas alian».

«Ĉu li scias, ke temas pri mi?"

«Jes».

«Maldiskretulino. Kaj kion li diris?»

"Ke estas logike, ke majstro volas eligi sian subulinon el malliberejo kaj dankas cin pro tio, ke ci inkluzivis lin en la interkonsenton, ĉar ci povus lasi lin tie kaj liberigi nur min".

Mi silentis, ridetante. Helnjo tiam demandis:

«Kie estas Tomaso?»

«Li iris preni la drinkaĵonj».

«Mi diris al vi, ke ni mem alportos la manĝaĵon», mi insis­tis. «Ni alportis akvon».

«Jes, sed li prenos vinon».

Tiuj vortoj revenigis mal­bo­najn memorojn.

Baldaŭ poste, Tomas' alvenis kun la vino kaj alkoholaĵoj.

´«Hej geamikoj», li diris brakumante nin. «Dankon, dankon, dankon pro revenigi nin el la infero».

«Ni faris nenion, Tomas'. La grava afero estas, ke vi estas ĉi tie».

«Jes, danke al vi du».

Ni tostis kaj manĝis tion, kion ni alportis. Ili provis meleagron kun tartara saŭco unuafoje en siaj vivoj, kaj trovis ĝin delikata. Ni alportis ĝin ĉar ĝi estas la plej ŝatata plado de Helnjo, kiun ŝi fakte kuiris tiun saman post­tagmezon, sed ni manĝis ĝin sen kroma saŭco, ĉar ĝi havas kom­ponanton, kiu pliigas streĉi­ĝon en tiuj el ni, kiuj emas al tio, kaj ĝi havas altan en vitamino K, kio estas malpermesita al Helnjo pro medicinaj kialoj, ĉar ŝi havas maloftan faktoron en sia sango kiu densigas ĝin per tiu vitamino. Nu, tion ni diris al ili por ne aldoni pli da saŭco ol la kuiraĵo jam havis.

Post la deserto, post kiam ni denove tostis per likvoro por la libereco, eĉ se ĝi estis kondiĉa, de niaj amikoj, estis Tomas' kiu alportis la temon.

«Kaj vi, Helnjo, ĉu vi neniam pensis esti mastrino? Mi vidas vin kun sufiĉe da decido kaj aŭtoritato por fari bone».

«Uf!», ŝi diris kun grimaco de abomeno, «pro kio? Tio estas perversa, Tomas'».

«Sed vi laboris ĉe El Antro!»

«Vi bone diris, Tomas': mi laboris. Ĝi estis nur laboro. Oni devas manĝi ĉiutage. Tuj kiam mi trovis alian postenon, mi rezignis, kvankam mi gajnis malpli.

«Ĉu malpli?”, li diris sur­pri­zita. «Mi ĉiam pensis, ke vi foriris, ĉar vi gajnis pli multe ĉe la alia loko».

«Mi foriris ĉar ĉagrenis mi la klientaro».

«Sed vi estis tie du jarojn!»

«Jes. Ne memorigu min, Tomas'. Mi devis manĝi ĉiutage, mi diras al vi. Tial mi estis tie, ne por io alia».

«Kompatindulino», mi diris, prenante ŝin je la brako.

«Nu, El Antro estas for nun», diris Brendin'.

«Ne. Ĝi iris en la Inferon».

«Vi pli bone ol iu ajn povas scii tion», diris Brenda. «Vi estis tie».

«Jes. Du bomboj eksplodis. Unu sub la stango, kaj alia je a pordo,  sed ne interne, kiel diri­te, sed ekstere, en rubujo».

«La ĵurnaloj diris, ke ĝi eksplodis interne».

«Tiaokaze, la fasado devus esti elfalinta, sed ĝi enfalis. Tiu, kiu skribis tiun artikolon estis malsaĝulo».

«Sed..., kiel vi scias tion?»

«Apenaŭ estis rubo ekstere. Preskaŭ ĉiu falis internen».

«Kial vi ne diris tion tiun  tagon?»

«Ĉu mi, malgaja drinkejisto kontraŭdirante la arkitekton de la fajrobrigado? Neniel!»

«Sed ni scias, ke ĝi eksplodis en la rubujo, tiu, kiu estis fiksita al la muro, apud la enirejo», diris Helnjo, rigardante la hor­lo­ĝon. Ĝi estis la interkonsentita signalo.

«Ĉu? Kaj kiel vi scias tion?»

«Ĉar mi surmetis ĝin».

Estis glacia silento. Ili ambaŭ estis tre trankvilaj, sed kun larĝaj okuloj.

«Nun restas nur ke vi diru al ni, ke tiu sur la stango starigis ci, Gervasjo».

«Tiel iris la afero».

«Kio?!», ili diris unuvoĉe. Ili pensis, ke Helnjo ŝercas, sed tiu ĉi ŝerco jam estis tro longa kaj ili komencis maltrankviliĝi.

«Jes. Mi metis ĝin», mi ripetis.

«Vi murdis pli ol ducent homojn tute konscie!»

«Ili estis perversuloj», diris Helnjo. «Ili estos pli komfortaj en Infero ol ĉi tie. Kaj tie ili damaĝos neniun».

«Vi gehundoj," diris Tomas', penante leviĝi, eble por bati min, sed li ne povis.

«Kaj ci», diris Brendin', «estas la knabino nigra kun la skimasko! Tiu, kiu mortigis Sendinon!»

«Evidente. Jes».

«Kaj ci donis al mi la sang­ma­kulatan murdan tranĉi­lon, por ke mi lasis sur ĝi miajn fin­gros­purojn..."

«Certe jes».

«Kial? Mi demandis min multfoje en malliberejo, kial iu volus vundi min?»

«Ĉar vi estas du perversuloj».

«Ne, vi ne eligis nin el mal­li­berejo, vi metis nin en ĝin!»

«Mi...», diris Tomas' duon­ve­ki­ĝante, «ĉu ci ankaŭ mortigis Silvinon?»

«Gervasjo», diris Helnjo. «Li mem faris ĝin. Ni ankoraŭ ne konis unu la alian».

«Jes», mi diris. «Kaj ankaŭ  Erikinon, ŝia subulino. Ŝi vidis tro multe. Kaj krome ŝi ankaŭ es­tis perversa. Ŝi certe meritis mor­ton».

«Kiel ci povis?—, Tomas' tondris.

«Nu, tio, kio devas esti farita, devas esti farita ĝuste."

«Sed vi mastras...", Brendin' komencis.

«En la pasinto. Mi fariĝis dom kolekti informojn.

«Kial...? Kial ci malamas nin?», demandis Tomas'.

«Ni ne malamas vin. Ni mal­a­mas perversecon. Se ni forigas  perversulojn, perverso estas finita.

«Tio estas terura. Vi estas te­ru­raj... vi estas...», diris Brendin antaŭ ol ekdormi.

«Brendin'," Tomas' diris per eta voĉo. «Kio okazas al ni?»

«Endormu, Tomas'», diris Hel­­­njo. «Dormu eterne. Dormu via perverseco kun vi».

Mi leviĝis kaj enlitigis Bren­di­non sur la sofon, kiun ni kun­ha­vis ĝis tiam. Tomas' restis klinita malantaŭen, kvazaŭ meditante kun fermitaj okuloj, apogante sin al la dorso de la flugilseĝo.

Ni ĵetis la rubaĵojn en la rubujon kaj lavis la telerojn kaj manĝilaron. Ni lasis la kuirejon tiel pura, kvazaŭ neniu estis tie dum jaroj. Ni trairis la manĝo­ĉambron kaj zorge balais kaj ŝvi­pis la plankon. Poste ni pre­nis niajn aĵojn kaj la rubsakon. Ni eliris en la straton kaj forĵetis ĝin en la restujon sur la sekvan blokon. Ni alvenis al la domo de Helnjo kaj duŝis kune. Tiam ni kuŝiĝis kaj amoris.

«Estas agrable ne plu havi rubon hejme», diris al mi Helnjo antaŭ ol ekdormi.

Kaj ververe, ŝi pravis, ege.

Mursjon, la 24-an de majo 2014ª
Fintradukite la 1an de julio de 2023ª

Kajeroj ~ Kajero 128ª ~ En PDF (paĝo 16ª)